Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La oka principo
- universala paco – Esperanto.
4, Avenue de Camoëns, Parizo.
La popoloj kaj registaroj de ĉiuj nacioj
devas fondi superan tribunalon, formitan el membroj elektitaj el ĉiu lando
kaj registaro. La membroj de tiu granda konsilantaro devas kunsidadi en
harmonio. Ĉiuj disputoj, havantaj internacian karakteron devas esti submetitaj
al juĝo de tiu ĉi tribunalo, kies tasko estos decidi per arbitrado pri
ĉio, kio aliokaze povus esti kaŭzo de milito. La misio de tiu ĉi tribunalo
estos antaŭgardo kontraŭ militoj.
Unu el la plej grandaj paŝoj al universala
paco estus akcepto de universala lingvo. Bahá'u'lláh ordonas, ke la servantoj
de l’homaro kunvenu kaj aŭ elektu iun el la ekzistantaj lingvoj, aŭ
kreu novan. Tio ĉi estis malkasita en Kitab'ul-Aqdas ( La Libro de Leĝoj
) antaŭ kvardek jaroj. Estas tie montrite, ke la problemo de l’diverseco
de la lingvoj estas tre malfacila. Estas pli multe ol okcent lingvoj en
la mondo, kaj neniu homo povus ellerni ilin ĉiujn.
La nacioj de l’homaro ne estas plu
tiel apartigitaj, kiel en la pasintaj tempoj. Por esti en proksima rilato
kun ĉiuj landoj estas necese scii paroli iliajn lingvojn.
Lingvo universala ebligus interkomunikigadon
kun ĉiu nacio. Tiu-okaze ni bezonus koni nur du linvojn: la gepatran lingvon
kaj la lingvon universalan. La lasta donus al homo la eblon komunikigi
kun ĉiu homo en la tuta mondo !
Tria lingvo ne estus bezona. Havi la
eblon paroli kun membro de ĉiu nacio kaj lando sen interpretisto - kia
helpo kaj oportuneco por ĉiu !
Esperanto estis kreita por tiu ĉi celo
: ĝi estas bela elpensaĵo kaj bonega verko, sed ĝi bezonas perfektigon.
Esperanto en sia nuna formo estas tre malfacila por kelkaj.
Oni devas kunvoki internacian kongreson
konsistantan el delegitoj de ĉiuj nacioj de la mondo, tiel okcidentaj,
kiel orientaj. Tiu ĉi kongreso devas formi lingvon, facile ellerneblan
por ĉiu, kaj ĉiu lando profitos per tio multe da bono.
Antaŭ ol tia lingvo estos uzata, la
mondo plue sentos grandegan bezonon de tiu interkomprenilo. La diferenceco
de lingvoj estas unu el la plej fruktodonaj kaŭzoj de malsimpatio kaj
malfido, ekzistantaj inter la nacioj, kiuj tenas sin aparte unu de alia
pli pro la neebleco kompreni la lingvojn unu de alia, ol pro iu ajn alia
kaŭzo.
Se ĉiu povus paroli unu lingvon, kiom
pli facile estus servi al la homaro !
Tial respektu Esperanton, ĉar ĝi estas
la komenco de la efektivigo de unu el la plej gravaj leĝoj de Bahá'u'lláh,
kaj ĝi devas daŭre pliboniĝadi kaj perfektiĝadi.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>