Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La sepa principo
- egaleco de homoj.
« La Leĝoj de Dio ne estas elmontroj
de Volo, aŭ de Povo, aŭ de Plaĉo, sed decidoj de Vero, Racio kaj Justeco
».
Ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo,
kies regado devas esti absoluta.
La celo de puno ne estas venĝo, sed
antaŭgardo kontraŭ krimo.
Reĝoj devas regi kun saĝeco kaj justeco.
Princo, nobelo aŭ kamparano - ĉiu havas egalajn rajtojn estis juste traktata;
nenian favoron devas ĝui individuoj. Juĝisto ne devas « respekti personojn
», sed apliki la leĝon kun kompleta senpartieco en ĉiu prezentita al
li afero.
Se iu plenumas krimon kontraŭ vi, vi
havas la rajton pardoni al li, sed la leĝo devas puni lin, por kontraŭagi
plenumon de tia sama krimo flanke de aliaj, ĉar la suferigo de individuo
estas negrava rilate al la ĝenerala bonstato de la popolo.
Kiam perfekta justeco regos en ĉiuj
landoj de la orienta kaj okcidenta mondo, tiam la tero iĝos loĝejo de
beleco. Rekonita estos la digno kaj egaleco de ĉiu servanto de Dio; realigita
estos la idealo de unueco de la homa gento, de frateco de la homoj, kaj
la glora lumo de la Suno de l’Vero lumigos la animojn de ĉiuj homoj.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>