MEYAYA : la unua trilingva retejo dediĉita al la iboga'
[AKCEPTEJO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOJ

antaùa artikolo || rimarkoj pri la skribmaniero || leksikono Buiti-a || sekva artikolo

 
Buiti-o Fang-a:
Historio
   1 ) La Buiti' en Ekvatora Afriko
   2 ) De unu Sinkretismo al alia Sinkretismo
   3 ) Fetiĉismo kaj Kontraùsorĉa Kulto
   4 ) La Profeta Vekiĝo

meyaya@iboga.org
racine Iboga
Artikolo de André MARY
in "Encyclopédie des religions", p 1184-1191
ouvrage collectif sous la direction de Frédéric Lenoir et Y.T Masquelier
Bayard éditions. Dépôt légal septembre 1997

 

LA BUITI-O DE EKVATORA AFRIKO
 

La Buiti' estas inica kulto nun disvastigita en la tuta Gabonio kaj en parto de la Ekvatora Gvineo kaj de la Sud-Kamerunio.

La inicado konsistas interalie el manĝado de fortaj dozoj da halucina drogo (nomita Iboga'Eboga' ), kiu ebligas vizian aliron al la mondo de Eboga-o, al la mondo de la estaĵoj prapatraj kaj diaj, kaj al la kono de la sekretoj pri la vivo kaj la morto.

La rita ceremonio (Ngoze') konsistas el multaj ritoj plenumitaj de la homoj plej inicitaj (Banzi') kaj el noktaj dancoj kun kantoj, kaj ĉio tio okazas ritme de tam-tamoj kaj de la sankta harpo (Ngombi'). La simbolismo de tiuj noktoj rememorigas pri la dramaturgio de la naskiĝo (Efun'), de la morto (Muenge'), kaj de la renaskiĝo (Meyaya') de la mondo kaj de la homo, kaj la kulto celas religi la ligon kun la dioj kaj kun la prapatroj, kiuj estas fonto de ĉiaj riĉeco kaj fekundeco. La inica instruo kaj la rita laboro uzas tre ellaboritan hierarkiigon de la roloj kaj de la statutoj ene de diversaj komunumoj.

La unueco de la nomo Buiti' (aù Bwete' ) ne devas kredigi al ni, ke ekzistas unuigita religio kun nacia reto. La "religio de Eboga'" konceptita kiel inter-etna religio kun universala celo, kaj organizita laù eklezioj, estas mito aù, pli bone, utopio komuna al kelkaj freŝdataj "branĉoj" de la movado Buiti-a. Parencaj ligoj ja ekzistas inter tiuj komunumoj malgrandaj kaj tre proksimaj al radikoj lokaj kaj familiaj, sed plej grava estas la fundamenta disigo, kiu apartigas la inicitojn fidelajn je la tradicia kulto de la gentoj de sudorienta Gabonio disde la prozelitoj de sinkretisma religio Buiti-a, kiu estas la afero de la Fang-oj ( plej multnombra gento en la norda parto de Gabonio, en la Ekvatora Gvineo kaj en la regiono de la estuaro ).

Historio
La Buiti-o en
Ekvatora Afriko

racine Iboga
DE UNU SINKRETISMO AL ALIA
 

La kulto Buiti-a de la Fang-oj en Gabonio, pri kiu ĉefe temos tiu ĉi artikolo, stariĝis per sinsekvaj ondoj kaj oni povas distingi  almenaù du epokojn en ĝia historio.

Dum unua epoko komence de la 20a jarcento, kelkaj membroj de la gento Fang-a ekadoptis la kulton Buiti-an de la Mitsogho-j de la Sud-Gabonio anstataù sia propra kulto kontraù la prapatro (Byeri' ).

En la 30aj kaj 40aj jaroj okazis dua etapo, kiun karakterizas novigaĵoj faritaj de "profetoj", zorgo pri liturgia reformado, kaj alproprigo de elementoj pruntoprenitaj el kristanismo. La ritaro Buiti-a senkonteste havas originon Tsogho-an, eĉ se ĝi jam havas ĉiujn karakterojn de loka sinkretismo devenanta de renovigo de la malnova kulto kontraù la prapatroj (Mombe' ), de la malkovro de la kvalitoj halucinaj de la planto Iboga' donacita de la Pigmoj, kaj de pruntoprenoj akumulitaj dum la migrado, kiu antaùis la transloĝiĝon de la Mitsogho-j en la nunan regionon de Mimongo. La najbaraj etnoj, interalie la Apindji-oj, ankaù depostulas la ellaboradon de tiu tradicia kulto, sed ĉiuj inicitoj agnoskas, ke la sankta lingvo de la Buiti-o, kiu estas nomita Mueneke'Mosodue' kaj kiu estas la ŝlosilo de ĝia tuta signifo esotera, devenas de la lingvo Tsogho-a.

Le fontoj misiistaj aù administraciaj ekstere de la parola tradicio Buiti-a, ne liveras atestojn pri la ĉeesto de la Buiti-o ĉe la Fang-oj antaù la unua mond-milito de 1914-18. Inverse, laù la legendaj biografioj de la unuaj inicitoj, la disvastiĝo de la kulto meze de la Fang-oj estus okazinta en la fino de la 19a jarcento, kaj kelkaj versioj ne hezitas asocii ĝian alvenon en la estuaron ( t.e. ĉe la ĉefurbo Libreville ) kun la reveno de la ŝipo de la fama esploristo Savorgnan de Brazza. Tiu fenomeno de pruntopreno ne estas eksterordinara sed parto de la kutimaj interŝanĝoj okazantaj inter najbaraj etnoj jam antaù la alveno de la blankuloj . 

La Fang-oj mem respondecis antaù kelkaj jaroj pri la eksportado de sia kulturo, interalie de la ritaro Melan', al la popolo Beti' de la Sud-Kamerunio. La Melan' , kiu devenas de la nomo de la halucina planto Alan' uzita cele al komunikado kun la prapatroj, signifis pli speciale la inican ritaron de la Byeri' (ordinara kulto kun konsultadoj, buĉoferoj kaj oferdonoj ĉirkaù la "relikvujo" entenanta la kranioj de la prapatroj) sed ankaù la klanan societon de la plenkreskaj viroj inicitaj al la kulto.

La Beti-oj zorgis perfektiĝi, adoptante ritaron, kiu laù ili estas pli kompleksa ol tiu heredita de siaj tradicioj.

La fakto, ke en la relative malfermita kaj fluktua merkato antaùkolonia por interŝanĝi efikajn pratikojn kultajn popolo povas ion pruntopreni de alia, kiu mem pruntoprenis de tria, ktp..., igas tre problema la demandon pri la origino de la kultoj.

Tamen kiel eblus ignori la novajn regulojn, kiuj estis regontaj tiun interŝanĝadon kadre de la koloniismo ? Kaj ĉefe kiom surpezis la malpermesoj eldiritaj de la misiista povo, la proklamita neakordigebleco de la bapto kun la inicado, kaj la samrangigo de la kulto kontraù la prapatroj kun la "fetiĉismo" kaj kun la kultoj "demonaj" ? Inter la popoloj Fang-aj de la estuaro en Gabonio kaj en Ekvatora Gvineo, pere de la reto da religiaj intruistoj, la misiistoj pli forte subpremis la junajn adeptojn de la Buiti' ol la maljunajn fidelulojn de la Byeri', tiel ke tre rapide la ritaro kaj ĝiaj prozelitoj estis devigitaj kaŝe vivi.

Tiu aspekto de sekreta societo rezervita nur al inicitoj, sur kiu estis ĵetita foje eĉ ene de sama vilaĝo ostracismon de la konvertitoj al la romkatolika kristanismo, estas esenca por kompreni kiel disvastiĝis la Buiti' en la socio Fang-a komence de la 20a jarcento. La dramaturgio de la persekutado ankoraù ĉefinfluas la kolektivan memoron nunan.

Alia respondo estis ŝajna konvetiĝo al la kristanismo, kun daùra praktikado de la kulto kontraù la prapatroj revigligita pro kaŝeco.

Sed la subpremado ne sufiĉas por profunde klarigi, kial estis forlasitaj la familiaj ceremonioj privataj kaj parte sekretaj, kiuj ĉiam estis laù la inicitoj la esenca parto de la kulto Melan'. Nek la pruntemo atribuita al tiu popolo konkerema sed sen io por konkeri, nek la obeemo al la misiista premo, ebligas klarigi kial sian kredindecon perdis kulto, kiu simbolis la prapatran tradicion por tiuj homoj.

La analizo de la ŝanĝoj kaùzitaj de la koloniismo sugestas, ke estis ŝancelata la bazo de tiu familiisma religio (Esa' ) de submetiĝo al la favora protekto de la patroj.

La sociaj kaj ideologiaj fundamentoj de kunvivado, ĉefe la komunuma solidareco de la familia grupo (Ndebot' ) kaj de la vilaĝaj grupoj (Mvogabot' ), kaj la hierakia statuto inter la gentoj, la seksoj kaj la generacioj estis severe pridubataj.

La nerektaj efikoj de la misia agado kristana ĉe la junuloj, ĉe la virinoj kaj ĉe la malriĉuloj, sed ankaù la logpovo de salajreco aù la devigaj transloĝiĝoj kaùzitaj de koloniaj laborejoj, difektis la rilatojn de la plenkreskaj viroj kun la tradicia vivmaniero. La importita Buiti' tiam ŝajnis al tiuj junaj viroj rimedon por firmigi sian sendependecon kontraù la hierarkiaj devigoj de la rondoj familiaj kaj vilaĝaj. Antaù ol fariĝi Buiti-aj estroj agnoskataj kaj respektataj, kaj la novaj garantiantoj de la tradicia parolo, la prozelitoj estis devigataj rompi la prapatran ripetadon de la ciklo de la reveno de la patroj ( a baa so de la tradiciaj ritoj ).

La laboristoj Mitsogho-aj, Masango-aj, Apindji-aj kaj Alombo-aj, kiujn oni dungis kiel kuiristojn aù braklaboristojn en la arbodehakejoj de la regionoj de la estuaro kaj ankaù de Lambarene', diskonigis la Buiti-on al la laboristoj Fang-aj, kiuj ankaù estis for de sia vilaĝa medio dum longa tempo. La ĉefa centro de la disvatigo de la Buiti' en la lando Fang-a, same kiel la estonta centro aktiva de la novigado, ja situas en la estuara regiono ĉe la pordoj de la ĉefurbo Libreville. Ekde tie la movado de diskonigo ampleksiĝis al la norda parto de la lando ĝis la Ekvatora Gvineo kaj la Sud-Kamerunio, tiel inversigante la unuan movon de konverĝo al la Estuaro el la sudaj vilaĝoj kaj laborejoj. Kvankam la esprimo estas iom tro forta, se oni konsideras la tiaman tre limigitan disvolviĝon urban de la ĉefa centro Libreville, oni povas tamen diri, ke ja kulton urban rekunportis la novaj Buiti-anoj en la vilaĝojn Fang-ajn.

Ankaù signifoplene estas ke la transdono de Buiti' okazis en la arbodehakejoj, kiuj vere estis etnaj miksopotoj kulturaj kaj "mal-lokoj" kompare kun la familia vilaĝo.

Ĝian diskonigon en la lando Fang-a pere de la reveno hejmen de tiuj, kiuj estis foririntaj ĉe la blankuloj kaj revenantaj kun mono (simbolo de la nova riĉeco), povis faciligi la intima asociado de la prestiĝo de tiu nova kulto fremda kun la evidentaj signoj de riĉiĝo. La Eboga' (la arbeto halucina kaj pli ĝenerale la rito) kapablis por generi forton, kiu superis la malnovan kulton familian kaj kiu kapablis por alfronti la socie kaj kulture defiantan religion de la blankuloj. Kiam la Buiti-istoj Fang-aj hodiaù parolas pri la potenco de la Eboga' de la Mitsogho-j, temas ne nur pri la pli forta vizipovo de tiu drogo kompare tiun de Alan' uzitan en la kulto Byeri' sed pri la riĉega scio kosmogonia de la esotera lingvo pri la sekretoj de la vivo kaj de la morto, kaj ankaù pri la regado de nevideblaj fortoj, kiel estas atestite en la nokta scenigo de la rita dramaturgio. La plejinicitoj Mitsogho-aj imprese pruvis la forton de tiu "super-fetiĉo" dum noktoj pasigitaj en la arbodehakejoj : tie oni povis vidi banaarbojn plenkreskiĝi post nur unu nokto.

La nerezistebla povo de tiu fremda fetiĉo kontraù ĝia novaj adeptoj ne malhelpas observi aposteriore kiom la Buiti-o plene akordiĝis, ĝis la plej malgranda detalo de la bestaj aù kreskaĵaj simboloj, kun la di-aro de la prapatraj figuroj, kaj kun la inica irvojo kaj la strukturo de la ĉefaj sekvencoj ritaj de la  Melan' kaj de la So', kiu estas la plej granda ciklo ceremonia de la tradicia socio Fang-a. La inica transdono de la "pakaĵo" de Buiti-o (mbumba zi buiti), kiu entenas pulvorigitajn elementojn el prapatraj kranioj kaj kiu garantias protekton kaj fekundecon, mem-kompreneble anstataùis tiun de la "sako" de Melan' (abup melan' ), kies kvalitoj ne estas tre malsimilaj. Pere de la alproprigo de tiu fremda aranĝo simbola, la Fang-oj nescie religis sin kun la disaj fadenoj de sia propra tradicio. Tiel importita kulto paradokse montriĝis poste kiel "konservatorio de la tradiciaj kultoj".

La Byeri', la So' kaj la Buiti' devenas de la sama fonto simbola, kvankam pasante de unu al la alia oni nedistingeble glitas de religio de la prapatroj enradikigita en la tradicio al religio de la kosmo multe pli mistika, kaj de familiara ritaro al societo de prozelitoj.

La origina logiko de tiu endogena kaj interetna sinkretismo fontas de la simileco de tiuj inicaj kultoj kaj de la centra rolo, kiun havas en ili la vizia sperto.

Paroli pri la Buiti-o Fang-a ne devas sugesti, ke la kulto estis amase adoptita de la tuta socio Fang-a, tiel ke ĝi fariĝis parto de la komuna heredaĵo kultura. Ankaù oni ne povas diri, ke en sia komenco la Buiti-o Fang-a celis interetnan unuiĝon kun centra aùtoritato. Cetere la disiĝo de la kultaj centroj aùtarciaj plene akordiĝas kun funkciado per sekretaj societoj sen ia jan novigo rita. La ŝanĝoj en la tradicia Buiti-o okazis kiam la kulto publike ekvidebliĝis, kiam ĝi ekestabliĝis apud la vojoj, kiam ĝi ekĝuis publikan kaj nacian agnoskon kaj poste aùdigis sian voĉon pere de siaj profetoj.
 

Historio
De unu
sinkretismo
al alia

racine Iboga
FETIĈISMO KAJ KONTRAÙSORĈA KULTO
 

En la tuta Afiko "nigra" la kontraùsorĉaj kultoj (antiwitchcraft-schrine) en la antaùkolonia periodo, aù en la komenco de la koloniado, estas ofte konsideritaj kiel antaùintaj la profetajn movadojn aù la sinkretismajn kultojn, eĉ se ili havas destinon paralelan kaj pli efemeran.

La socia situacio, kiu favoras tiujn kultojn (malordigo de la idovicaj sistemoj, konfliktoj inter la seksoj aù la generacioj, malpliiĝo de la fekundeco kaj pliiĝo de la beba morto-kvanto, mal- kvietigo kaj nesekureco devenantaj de fizikaj kaj sociaj plagoj kaùzitaj de la invado far la blankuloj), estas taksita de la vilaĝaj popolaroj kiel eksterordinara kaj novaperinta.

Male, interpreti la pliiĝon de la malfeliĉo kiel konsekvencon de la pliintensiĝo de la sorĉarto, protekti sin per la magio aù per la aliancoj kun genioj, same kiel publike konfes(ig)i la kulpon aù submeti iun al la "juĝo dia" (elprovo per akvo aù fajro por pruvi ies kulpecon aù senkulpecon = ordalio), abunde ĉerpas el la fonto de la tradiciaj sistemoj de konceptoj kaj praktikoj ritaj. 

La plej konataj kultoj kontraùsorĉaj Ngi' kaj Ndende' havas strukturajn trajtojn, kiuj rivelas rompon ene de la tradicio Fang-a, kaj kiuj donas al ili eĥan rolon akompanan rilate la Buiti-on.

La apero de la kontraùsorĉaj kultoj estas ligita kun la perdo de la praveco de la tradiciaj aùtoritatoj indiĝenaj, kun ilia konstatita nekapableco por solvi konfliktojn nun tro gravajn por ili, kaj kun la helpo ofertita de migraj taĉmentoj estritaj aù ne de karismuloj kaj alogaj pro noveco kaj strangeco. El kulto fremda (kaj eĉ foje malamika) aù el najbara gento disvastiĝas la novaj "fetiĉoj" kaj iliaj heroldoj oficialaj, antaùitaj de sia bonfamo kaj de siaj antaùaj sukcesoj. La kulto Ndende', kiu disvastiĝis ĉe la Fang-oj ekde la 50aj jaroj post la kulto Ngi', havas originon Bakota-n. Tiuj migraj societoj sendependaj de la familiaj konfliktoj estas ofte petitaj por roli kiel juĝistoj (ekz okaze de ripetitaj mortoj de junuloj), sed la motivoj de tiup eto estas sufiĉe "malklaraj" por ebligi influadon kaj manipuladon al la "enketistoj" informitaj pri klaĉoj kaj sekretoj. La maljunaj vilaĝestroj kompreneble invitas societojn Ngi-ajn cele al restarigo de sia minacata aùtoritateco, sed la situacio povas fariĝi malfavora al ili se la "pastroj" Ngi-ajn notas la fluktuecon de la kontraùaj fortoj antaù ol verdikti sian kontraùsorĉan diagnozon .

La starigo de vera "merkato" magi-religia interklana devigas la societojn en ĝi agantajn al ĉiam pli da novigoj en la kulto. Tial la kontraùsorĉaj kultoj devas ĉerpi en la trezoroj de la plej diversaj tradicioj por trovi novaĵojn : inicajn elprovojn, "juĝon de Dio" (ordalion), divenajn metodojn per vizio aù demonhavo, ktp... Tiel estas komencita aù pli ĝuste akcelita vasta proceso interetna, kiu preparas la aperon de interkultura sinkretismo. La apero ene de la kulto Ndende' dum la 50aj jaroj de la fetiĉo nomita "Blanka Damo", "Fraùlino", "Senmakula Virgulino" estas la reenkorpiĝo de loka Mammywatta' kaj indikas la daùran evoluon de Ngi' laù multaj versioj kaj la iom post ioman eniron de la virinoj en la societon.

La pretendo je lukto kontraù la malnovaj fetiĉoj per nova fetiĉo konstruas diablan maŝinon simbolan, kiu post sufiĉe longa tempo povos nur okazigi la malpravecon de la tradiciaj kultoj kaj ŝanĝojn en la kampo magia kaj religia. Kiel eblus ne kompreni la ambaùsencan dangeron de simbola strategio uzita de malnovaj tribestroj aù de gepastroj kaj bazita sur novaj fetiĉoj, kiuj ne nur denuncas la sorĉistojn sed ankaù pridubas la malnovajn fetiĉojn kaj la tieajn geniojn ?
 

Historio
Fetiĉismo
kaj Kulto
Kontraùsorĉa

racine Iboga
LA PROFETA VEKIĜO 

PROFETOJ  ĈE  LA  INICITOJ

La ŝangoj en la kultura tradicio, kiuj signas la transiron de Byeri' al Buiti' en kelkaj rondoj Fang-aj komence de la 20a jarcento, neniel necesigis la peradon de karismaj personoj. La migrantoj, kiuj ekkonfliktos kun la tradiciaj aù administraciaj estroj kaj kun la religiaj instruantoj okaze de sia provo por instaliĝi meze de la vilaĝo, estas ne profetoj sed la adeptoj de inica societo. Ilian eblan prozelitismon oni ne povas asocii kun ia ajn profetismo. Cetere, je tiu stadio, la ŝanĝoj trafantaj la kulton koncernas malpli la socisimbolan strukturon de la organizado rita de la origina societo ol ĝiajn rilatojn kun la globala socio. La geeco iom post iom pli grava de la partoprenantaro, la principo de la aliĝo persona aù familia, la anstataùo de ĉiuj vilaĝaj asocioj per kongregacioj, rezultos ĉefe el la kultura transiro en socia medio ekster la globala socio. La interetna sinkretismo ligita kun repreno de mitaj kaj ritaj elementoj Fang-aj dependas dum tiu fazo malpli de individuaj iniciativoj ol de anonima laborado de la kolektiva memoro.

La parola tradicio pri la unuaj inicoj de tiu periodo kaj pri tiuj okazintaj ĝis la 30aj jaroj indikas neniun novan branĉon de la Buiti-o Fang-a kompare kun tiuj konitaj en la Buiti-o Tsogho-a : la Ndea' kaj la Disumba'. La statuto, kiun donas la parola tradicio al la unuaj inicitoj kaj al la unuaj inicintoj de la Fang-oj, estas tre signifoplena pri tio. Inter tiuj lastaj elstara estas legenda figuro : tiu de viro Tsogho-devena (aù laù aliaj versioj Masango-a aù Alombo-a ) kaj nomita Mbumba'Mbomba', kiu estus akompaninta la faman esploriston Savorgnan de Brazza dum lia reveno al la estuaro. La prezentado de origina inicinto alveninta el la sudo sur la ŝipo de Blankulo estas mita konstruo interesa, des pli interesa se oni scias ke la figuro de la Blankulo ofte rolas kiel gvidisto en la rakontoj de la vizioj pri la mondo de Eboga'. La inica nomo atribuita al tiu viro havas multajn kromsignifojn kaj ebligas simbolajn vort-ludojn : mbumba' en la inica lingvo estas la nomo de la tipa fetiĉo (la biang' de la Fang-oj) sed ankaù de la kesto entenanta la kranioj de la prapatroj, abmum', la "ventro" de la Buiti' ; biomba' estas por la Mitsogho-j la pordo, la seksorgano de la virino, la truo en la centra fosto de la templo de Buiti' ! Oni transdonis la nomon mem de tio, kio estis la kerno de la inicado, al pseùdohistoria persono.

Koncerne la nomojn de la unuaj inicitoj Fang-aj, ilia rakonto similas al versio banaligita de la originaj mitoj pri la transdonado de la Eboga' fare de la prapatroj. Ilia legenda historio estas tiu de viroj submetitaj al la komuna sorto de ĉiuj homoj (malsaniĝo, morto de la proksimuloj) kaj rolintaj kiel la unua inicito, foje kiel la Granda Praùlo, por fiksi la genealogian pravecon deziratan de la diversaj branĉoj nunaj de la Buiti'. Gravege estas atesti familian ligon inter la unua inicito kaj la fondinto de la grupo, eĉ se necesas iomete "aranĝi" tiun liston genealogian. La statuto de "granda inicito" relative kontraùas tiun de "profeto" : li partoprenas tiun longan ĉenon inican, de la unuaj homoj (la Pigmoj) ĝis la Fang-oj, tra ĉiuj etnoj trandonintaj la Eboga-on .

La heredaĵo de la Buiti-o Tsogho-a situas en daùra proceso de kvazaù natura transdonado inter la estaĵoj, en ciklo de interŝanĝado je kosmaj dimensioj, kiu asocias la homojn kun la bestoj, kaj al kiu tute fremda estas la ideo de historia revelacio.

Fine de la 30aj jaroj, ĵus antaù la dua mond-milito kaj post longa periodo da maltoleremo kolera de la misiistoj, okazis la unuaj perfortoj subpremaj, kiuj havigis al la movado ĝiajn unuajn martirojn. Samtempe tiam ekaùdigis sian voĉon la religiaj gvidantoj por montri, ke ili intencas forlasi la kutimajn praktikojn religiajn kaj fondi novan kulton, eĉ novan religion, kaj ne nur simple novan branĉon de la Buiti'. Neniam oni troe substrekos la originalecon de la kristan-afrika sinkretismo, kiu karakterizas la novan religion Eboga'. La "aùtentikan" Buiti-on de la popoloj de Sud-Gabonio neniam alogis tiu parta asimilado de kristanaj elementoj, kiu laù ilia vidpunkto estas neakceptebla perverso de la prapatra tradicio. Inicito Apindji-a aù Eŝira tre bone povas vizitadi la kapelon de la katolikanoj aù la templon de la protestantoj dum li praktikadas la Buiti-on, sed neniel li konceptas ilian miksiĝon.

La 30aj jaroj estas decidiga turno-punkto en la religia historio de la kolonio. Kvazaù en senelira vojo estas la eklezioj katolikaj kaj protestantaj. Multaj signoj instigas ilin al sindemandon pri la sincereco de la afrikaj konvertiĝoj, pri la ruzoj, la trompoj kaj la miskomprenoj kaŝitaj malantaù la indiĝenaj kondutoj. Oni timas la revenon al "paganaj kutimoj" aù al la "fetiĉismo". La misiaj eklezioj serĉas novan impulson, fariĝas pli severaj pri la moroj kaj pri la praktikoj kultaj kaj eĉ forpelas multajn instruantojn religiajn, kiuj kompreneble fariĝos novaj adeptoj de la societoj Buiti-aj. La konkurenco inter la misiistoj katolikaj kaj protestantaj fariĝas pli akra.

La "religia vekiĝo", kiu kaptas la protestantan eklezion de 1935 ĝis 1937 pro la influo de ideoj kaj de praktikoj "pentekostistaj" importitaj de kelkaj pastoroj, nevole provizas analizilon de la religia konscienco indiĝena. La ricevemo de la fideluloj kontraù la nova "bapto de la Spirito" nomita "bapto de potenco", kontraù la kunvenoj de publika konfesado, kaj kontraù la resanigoj per la surmetado de la manoj, rapide kaùzas kolektivajn trancojn kaj viziajn aktivecojn. La formoj de komunikado kun la sanktaĵoj kaj la ritaroj de esprimado, kiuj estas parto de la kulta tradicio afrika, daùre influas la animojn kaj la korpojn dum dekoj da jaroj post la kristanigo. La montriĝemaj konfesoj kaj transdonoj de la fetiĉoj, la divenaĵoj aù "profetaĵoj" inspiritaj de la Spirito pri la malbonfaroj de iuj kaj de aliaj, kaj la atenditaj efikoj de miraklaj kuracadoj, rekte rememorigas pri la enscenigo de la kontraùsorĉaj kultoj. Fariĝintaj viktimoj pro sia naiveco pri la libereco de la "blovo de la Spirito" kaj ne regantaj movadon, kiu  kaùzas demandojn kaj konfuzojn, la tiamaj "pentekostistaj" pastoroj (same kiel la pastroj de la nunaj grupoj karismaj) sentis la bezonon dekreti regularon por distingi kaj difini la "maloportunajn" manifestiĝojn de la Spirito.

Oni povas sindemandi pri la influoj kaj la konsekvencoj eblaj de tiu "religia vekiĝo", kiu estas ŝajne bone enradikiĝinta en la lando Fang-a ĉirkaù la estuaro, kontraù la "vekiĝo de la Buiti'". La kolektivaj inklinoj, kiuj reaperas en tia konteksto, ilustras kiom la kristanismo malplenumis la esperojn pri spirita komunikado kaj la promesojn estigitaj de ĝi. Ĉe la fideluloj tre viglas sento de senigo pligravigita de vaste disvatiĝinta onidiro pri sekreto bone kaŝita de la Blankuloj rifuzantaj reciprokan interŝanĝon. Samtempe la "agnosko" de la kulta malindeco de la "religio de la osto" kaj de la "malvenko de la prapatroj" malpermesas simplan revenon al la pasinteco.

Nu, tiun duoblan vojon seneliran klopodas por preni en kalkulon la religiaj gvidantoj, kiuj celas proklami sin "profetoj", samtempe reprenante la juda-kristanan modelon spertitan dum la vizitado de la misiaj eklezioj kaj anoncante la malfermon de nova vojo : la vojo de religio por la Nigruloj. La vilaĝanoj agnoskos ilin kiel profetoj de nova religio kaj je la nomo de ilia mesaĝo la disĉiploj sin dediĉos al aktiva prozelitismo, kiu profunde modifos la religian pejzaĝon gabonan.

Verdire, estas ĉefe post la fino de la dua mond-milito, je la fino de la 40aj jaroj, ke la profeta movado generis siajn plej grandajn figurojn, aparte tiun de la profeto Ndong Obame Eya' fondinto de la religio Asumga Ening' (la "komenco de la vivo"). Se la nomo Buiti-o Fang-a finfine indikas aron da reformitaj kultoj naskitaj de tiu periodo (tiun aron la Buiti-anoj nomas "la religio de Eboga' " pro sia emo al unueco) oni povas diri, ke ĝi estas la rezulto de aùtentika movado profeta. La "tradiciaj" branĉoj de la Buiti-o Disumba enradikiĝintaj ĉe la Fang-oj (ĉefe en la regiono de la gabona ĉefurbo Libreville) eble konserviĝis paralele sed tiel bone asimilis la liturgiajn novigojn de la "reformistaj" branĉoj, ke ili nun povas ŝajni pli alikulturigitaj ol tiuj lastaj. Malsame kiel la tradicia Buiti' de la popoloj de Sud-Gabonio, la kulto Disumba' de la Fang-oj "kristaniĝis", kaj tio okazis sen internaj influoj de la profeta fenomeno, eble pro la ĉiamaj preteco kaj malfermo de la etna kulturo de la Fang-oj. Tiun hipotezon oni ne devas ekskluzivi, eĉ se la komparo kun la parencaj popoloj de Sud-Gabonio montras, ke tia preteco povas okazigi malpli formalan sinkretismon de la kredoj kun "duobla" praktiko kulta : la diservo kristana dum la tago kaj la Nganga' dum la nokto. La aliformiĝoj de la kulto Disumba' de la Fang-oj, kompare kun la integrismo de la Buiti-anoj ne-Fang-aj, estas tamen neimageblaj sen la efiko kaj la disinfluo de la profetismo en ĉiuj kultaj kampoj Fang-aj de la estuara regiono.

La ŝanĝo de la Buiti' en "misian religion" kun la celo diskonigi trans la limoj de la vilaĝo aù de la klano mesaĝon kaj " bonan novaĝon por la nigruloj", konstituas gravan fenomenon de la jaroj 50aj kaj 60aj.

La mesia dimensio kaj la anonco pri la alveno de nova erao por la nigra popolo ĉiam ĉeestis en la paroladoj de la profetoj de Eboga', precipe dum la periodo antaù la sendependiĝoj. La unua prezidento de Gabonio, Léon Mba, rolis kiel savanta heroo en la imago Buiti-a.

La elrevigoj post la sendependiĝo kaj la morto de la prezidento instigis la disĉiplojn al rifuĝo en la kutima skemo de revigliĝo de la espero kaj de prokrastita atendo.

La ĉefa misio de la profetoj ĉiam estis liturgia, ĉar la savo de ĉiuj dependas de la perfeteco de la ritaro. La aranĝo de la rita spaco, la arkitekturo de la temploj, la kalendaro de la festoj , la ordigo de la ritoj kun la kantoj, la koloro de la vestaĵoj, kaj eĉ la nombro da kordoj de la sankta harpo, fariĝas tiom da simbolaj armiloj en la lukto inter la diversaj branĉoj de Buiti', kaj tiom da gravegaj problemoj por la vivo aù la morto de grupoj kaj individuoj. Tiukaze la rito-scienco anstataùas la teologion.

La reformintoj de la Buiti-o Fang-a, pro fideleco je la tradicio de la Grandaj Inicitoj sed ankaù pro inklino al la misia difino de la "vera" religio, ĉiam volis apartigi sin de la kuracado, kaj bonvole lasis la virinojn de la Ombuiri' zorgi pri la resanigo de la malsanuloj dank'al la povoj de la  Eboga'.

Nu okaziĝas, ke la kulto Ombuiri' devenanta de la sud-gabonaj kultoj kun demonhavo  (Elombo', Ombundi', Mabandj') superis dum  tiuj lastaj jaroj la Buiti-on sur ĝia propra kampo, kunigante vizion, demonhavon, religion kaj resanigon sen zorgo pri la postuloj de la inica instruo.

Sed la vera defio, kiun devas nun alfronti ĉiuj praktikoj terapiaj kaj religiaj de la familio de Eboga', estas la amasa alveno al Gabonio (samekiel alien) de la novaj vekiĝoj "evangeliaj", "nov-pentekostistaj" aù "karismaj", kaj la timinda konkurenco de tio promesita pri savo kaj resanigo okaze de "konvertiĝo al Kristo" kaj de "elverŝo de la Spirito".
 

André MARY in "Encyclopédie des Religions"
Historio
La Vekiĝo
Profeta


[SEKVO] [AKCEPTEJO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOJ

 
Religia rondo La TTT-ejo membras en Religia rondo.
 

[Posta] [Antaùa] [Hazarda] [Listigu] [Aldonu] [Redaktu]

Virtuala Esperantujo

Alkliketu ĉi tie por aboni vin al E-diskutrondo "Medicino"