Por venĝi Báb-on mortigitan antaŭ
2 jaroj, 3 bab-anoj provas murdi la ŝahon Nasiru-d-Din je la 15a de aŭgusto
1852 en Teherano. Tiu malsukcesa ago ebligas al la ŝaho eksturmigi subpremadon
vastan, kiu kaŭzos la morton de 20000 bab-anoj kaj la forfuĝon de la
aliaj el la urbo. Subh-i-Azal kaj pluraj intimuloj sukcesas fuĝi al Bagdado,
kiun regas la otomana imperio, sed lia frato Mirza Husayn Ali estas arestita
survoje kaj sendita al la malliberejo Siyah Ĉal (Nigra Truo) de Teherano.
La baha-a tradicio datumas de tiu enkarcerigo la komencon de la profeta
misio de Bahá’u’lláh,kiu asertas, ke en tiu malliberejo li estis
aŭdanta voĉojn kaj ricevanta supernaturajn signojn. Tamen post la premo
de la rusaj diplomatoj (30)
Mirza Husayn Ali estas liberigita, senigita je ĉiuj siaj bienoj kaj poste
ekzilita al Bagdado kun sia tuta familio dum la monato de aprilo 1853.
Alveninte al Bagdado, li retrovas tie
la Bab-an komunumon regrupiĝintan ĉirkaŭ Subh-i-Azal. Sed konfliktoj
post nelonge aperas inter la 2 fratoj kaj instigas Mirza Husayn Ali-on
al retiriĝo al Kurdistano, kie li vivos kiel migranta derviŝo kaj kontaktiĝos
kun sufi-anoj Naqŝabandis (31)
enradikiĝintaj firme en la regiono. Persvadita de Subh-i-Azal por forlasi
tiun Kurdistanon, en kiu li vivas jam de 2 jaroj, Mirza Husayn Ali decidas
reveni en la komunumon de Bagdado dum la somero 1856. Ekde tiam Mirza Husayn
Ali zorgos pri la ekonomiaj aferoj kaj lia frato heredos la spiritan aŭritatecon.
La periodo de 1856 ĝis 1863 estas turno-punkto
por la bab-anoj, kiuj unuflanke organiziĝas dank'al la donacoj el Iranio
kaj aliflanke eniras ciklon da reciprokaj perfortaĵoj, kiu finfine okazigos
la disiĝon. La multobliĝon de bab-anoj sin proklamantaj « Manifestiĝo
de Dio » (32) prirespondecas
parte la Skriboj de Báb-o, interalie la libro Bayan (33),
kiu anoncas laŭ diskutebla maniero la alvenon de tiu, kiu nuligos la religian
leĝon islaman (ŝariat), fermos la ciklon de Mohammad kaj ediktos la novan
leĝon dian.
Deviga trapasejo sur la pilgrima vojo
al la sanktaj lokoj de la ŝija-ismo, Bagdado fariĝas bab-ana propagandejo
kontraŭ la persaj fideluloj. Timigita pro tiu kreskanta influo, la ŝaho
petas de la otomanaj aŭtoritatoj la ekzilon de la bab-anoj al lokoj, kie
estos limigitaj la kontaktoj kun la persoj. La streĉitaj rilatoj inter
bab-anoj kaj islam-anoj estos la kaŭzo de la jesa respondo al la ŝaho
kaj de la ekzilo de la komunumo al Mosul. La tradicio baha-a datas tiam
(de la 22a de aprilo ĝis la 3a de majo 1863) la retiriĝo de Mirza Husayn
Ali kun 12 el siaj disĉiploj en la ĝardeno de Ridwan, ĉe Bagdado. Tie
li deklaras, ke li estas la « Manifestiĝo de Dio » antaŭdiritaŭ de
Báb-o ; li adoptas la kromnomon Bahá’u’lláh (« La Splendoro de
Dio ») kaj liaj adeptoj tiun de « baha-anoj ». Post mallonga restado
en Mosul, kie ili rekuniĝis kun Subh-i-Azal alveninta en marto, la bab-anoj
estas senditaj al Istanbulo kaj poste al Andrinopolo (la nuna Edirne) en
eŭropa Turkio, al kiu ili alvenas en decembro 1863.
El tiu urbo en 1866 (aŭ 1867) Bahá’u’lláh
admonas ĉiujn komunumojn de Turkio, de Sirio kaj de Irano por ke ili konsideras
lin kiel la « Manifestiĝon de Dio » kaj konsentas lian aŭtoritatecon.
La ciklo de Mohammad estas finita kaj ĉiuj fideluloj povas malkonfesi
la religian leĝon islaman (ŝariat) nun eksvalidan : la Baha-a Kredo estas
la nova leĝo dia.
« Leviĝu ĉiuj el viaj lokoj, kiam
vi aŭdas mencion de la nomo de Tiu, kiun Dio devas manifesti [...] Kaj
en la naŭa jaro, vi atingos ĉion bonan » skribis Báb-o en sia libro
Bayan. La baha-anoj konsideras tiujn vortojn kiel anoncon pri la misio
de Bahá’u’lláh, kiu je 9 lunaj jaroj post la jarmila datreveno de
la malapero de la 12a imam-o (1852-53 / 1269) perceptis « signojn » funde
de sia malliberejo en Teherano. Male Subh-i-Azal kaj kelkaj familianoj
de Báb-o opinias, ke tiu alveno ne povas okazi nur 22 jarojn post la morto
de Báb-o ĉar laŭ ilia interpretado de la libro Bayan tiu alveno ne povas
okazi antaŭ 1500 aŭ 2000 jaroj : postulante striktan aplikadon de la
Skriboj de Báb-o, la azal-anoj (fideluloj de Subh-i-Azal) agnoskas nek
la profetan mision de Bahá’u’lláh nek liajn pretendojn al gvidado
de la komunumo.
Serioza estas la interrompo. Reciprokaj
murdoj kaj venenigoj ritmas la rilatojn inter la azal-anoj kaj la baha-anoj.
Tiujn tumultojn ne povas longtempe toleri la otomanaj aŭtoritatoj, kiuj
reage decidas ilian disigon geografian. Subh-i-Azal kaj kelkaj fideluloj
alvenas al Cipro en aŭgusto 1868, dum Bahá’u’lláh kaj 70 intimuloj
foriras al Sankta Johano de Akreo, kiun ili atingas la 31an de aŭgusto
1868. Kvankam malbonege loĝigitaj en kazerno la baha-anoj, el kiuj pluraj
mortos, estas tamen agemaj kaj ĉefe Bahá’u’lláh, kiu sendos leterojn
al ĉiuj tiamaj « potenculoj » (34)
invitante ilin al konvertiĝo al la nova kredo kaj al toleremo kontraŭ
la baha-anoj.
En 1870 la baha-anoj estas permesitaj
loĝi en la urbo mem. Dank'al multaj donacoj el Persio, la komunumo establiĝas
kaj konkeras la simpation de unue malfidanta ĉirkaŭantaro. La malgranda
libereco pacience akirita estas abrupte perdita la 23an de januaro 1872,
kiam pro otomanaj manipuladoj politoko-diplomatiaj 7 baha-anoj murdas 3
azal-anojn post reciprokaj akuzoj je spionado. La firma kondamno de tiuj
agoj verdiktita de Bahá’u’lláh neniel malebligas la aŭtoritatoj
enkarcerigi lin antaŭ ol liberigi lin pro manko da pravaj akuzaĵoj. Iom
pli libera por moviĝi, en 1878 li transloĝiĝas al Mazra'ih, je kelkaj
kilometroj for de Akreo, sed poste decidas en 1880 vivi pli proksime al
tiu urbo. Ekde tiam ĝis sia morto je la 29a de majo 1892 Bahá’u’lláh
ne ĉesos helpi la malriĉulojn paralele al intensa verkado, kaj tiel alogos
kreskantan nombron da fideluloj, precipe en Iranio, kie la orientalisto
Edgar Granville Browne (35)
taksas ilian nombron je pluraj centmiloj.
La azal-anoj, liberigitaj post kiam
Cipron ekregis la brita registaro (1878 ), malmultiĝos ritme de la konvertiĝoj
al la nova religio, kiu de tiam estas la Baha-a Kredo. Subh-i-Azal forpasas
en Cipro je la 29 de aprilo 1912 sen nomita heredanto (36).
Notoj (30) De
post la multaj militoj inter Rusio kaj Iranio komence de la 19a jarcento,
Rusio ludas gravan rolon en la politika vivo de la lando. Rusio kaj Britio
ekbatalas unu kontraŭ la alia por kontroli la iranan areon, kiu ebligas
aliron al la Persa Golfo kaj al la Hinda Oceano por la rusoj, kaj kiu estas
konsiderita de la britoj kiel grava ĉarniro, same kiel Afganistanio, sur
la vojo al la Hindio, kiun ili strebas konservi. (supren) (31) Naqŝabandiya
estas mistika societo fidela je suna-ismo kaj fondita de Baha al-Din al-Nasqŝabandi
en la 14a jarcento. (supren) (32) Pluraj
« Literoj de la Vivo » sin deklaros « Manifestiĝo de Dio », same kiel
la bab-ano Mirza Asadu-llah murdita de alia bab-ano. (supren) (33) La
libroj Bayan araba kaj Bayan persa (pli longa) estas konsideritaj kiel
la sanktaj libroj de la bab-ismo. La ĉefaj reguloj de la libro Bayan estas
la atendo de la « Manifestiĝo de Dio », la starigo de nova Qibla (loko
al kiu oni turniĝas por la rita preĝo) al la domo de Báb-o, kaj la nuligo
de multaj reguloj de Islam. La araba vorto Bayan signifas « Raporton »
kaj estas ofte uzita por nomi la Koranon mem. Kelkaj tradicioj ŝija-istaj
imputas al Fatima (filino de la profeto Mohammad) verkadon de libro titolita
Bayan. (supren) (34)
La reĝino Viktoria, la rusa Caro, la imperiestro franca Napoleono III,
kaj la Papo Pio IX...La 2 leteroj, kiujn li sendos al Napoleono III restos
senefikaj, sed ilia tradukinto kaj portinto César Catafago, vic-konsulo
de Francio ĉe Santa Johano de Akreo, konvertiĝos al la nova kredo. (supren) (35) Edward
Granville Browne vizitos Bahá’u’lláh-on en Sankta Johano de Akreo
kaj Subh-i-Azal-on en Famagusto dum 1890 por kolekti iliajn eldirojn pri
la historio de la bab-ismo kaj pri la naskiĝo de la baha-ismo. Browne
estas la unua okcidentulo menciinta la Baha-anojn ĉe la Essay Society
je la 29a de marto 1888; li tradukos la unuan historion de la Baha-anoj
verkitan de Abbás Effendi, heredinta posteulo de Bahá’u’lláh. (supren) (36) La
bab-anoj fidelaj je la Bayan kaj je Subh-i-Azal numtempe estas pluraj miloj
en Iranio. Ili estis tre agemaj ene de la movado porkonstitucia (1906-1908),
kiu vidos la starigon de parlementa reĝimo en Iranio kaj la proklamadon
de konstitucio, malsame kiel la baha-anoj kiuj malkonsentas ĉian agadon
politikan. (supren)
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
https://bel.bahai.de bel@bahai.de