Post Bahá’u’lláh, liaj adeptoj
ĉiam sin dediĉis al agadoj civitanecaj kaj karitatecaj, kiujn komencis
‘Abdul-Bahá okaze de sia parolado kontraŭ ĉiuj formoj de racismo en
Ĉikago je 1912 (67). La unuaj
misiistoj baha-aj, fidelaj je siaj etikaj principoj, starigis lernejojn
kaj dispensariojn en la teritorioj, pri kiuj ili « respondecis ».
Akreditita en 1948 kiel Ne-Registara
Organizaĵo ( NRO ), la Baha-a Komunumo ekde tiam partoprenis vastajn kampanjojn
pri higieno kaj edukado kune kun aliaj NRO-j. Ilia statuto konsultiĝa
akirita en 1970 ĉe la Konsilio Ekonomika kaj Socia ( EKOSOK ), kaj en
1976 ĉe UNICEF plifortigas la agadon de la baha-anoj, kiuj partoprenas
ĉiujn internaciajn konferencojn (68).
Ilia loka agado estas ankaŭgrava por la promocio de mikro-kreditoj, de
la agrikulturo, de la metiista laboro kaj de la malplimultigitaj kulturoj.
Okaze de la centjara datreveno de sia
ĉeesto en Francio, en 1998 la Baha-a Komunumo de tiu lando organizis festo-ceremonion
profite al la asocio « Restos du Cœur » kaj atribuis por la unua fojo
sian premiion de la « Espero » al la asocio « ATD Quart-Monde » pro
ĝia agado ĉe la malriĉuloj.
Pro ilia koncepto pri la homaj rilatoj,
tiu agemo koncernas kampojn tiajn diversajn kiaj estas la artoj, la medicino,
la entreprenoj...
Notoj (67) La
30an de aprilo 1912, dum la 4a konferenco ĉiujara de la Asocio por la
Progreso de la Haŭtkoloraj Personoj, en la Handel Hall de Ĉicago. (supren) (68) Infanaj
Rajtoj (Nov Jorko, 1991) ; Medio (Rio, 1992) ; Homaj Rajtoj (Vieno 1993)
; Socia Konference de la Tutmonda Regantaro (Kopenhago, 1993) ; Virinaj
Rajtoj (Pekino, 1995) ; Loĝkondiĉoj ( Istanbulo, 1996). (supren)
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
https://bel.bahai.de bel@bahai.de