Ekde ĝia apero en Iranio, kontraŭ
la bab-ismo oni batalis politike kaj religie. La ribeloj subpremitaj sange
kaj la murdo de Báb-o lasis amaran guston al liaj fideluloj. La influo
de la movado sur la politika vivo irana estis tiel ke la vorton « bab-ano
» oni uzis por nomi, malprave, iujn reformistojn (69)
kontraŭantajn al la dinastio Qadjar.
La etoso de malamikeco kaj de perforteco,
en kiu aperis la baha-ismo, kontrastas kun la pacismo deklarita (70)
kaj praktikita de Bahá’u’lláh. La historio de la baha-ismo estas
alternado de relative kvietaj periodoj kaj de « pogromoj ». Ilia rifuzo
al partoprenado en la vivo politika ne malebligis iujn baha-anojn alproksimiĝi
ĵus antaŭ la islama revolucio de februaro 1979 al la ĉirkaŭularo de
la ŝaho, kiu montris intereson al la iranaj kulturoj ne ŝija-istaj. Tiu
bonvolo ŝanĝis tuj post la revolucio de Khomeyni : malvere akuzitaj de
la nova ŝtatpotenco (71)
pri koluzio kun la Savak (72)
la sekreta polico de la ŝaho, kaj pri herezo, la baha-anoj estas eksplicite
senigitaj je ĉiuj rajtoj kultaj kaj civitanaj. Persekutitaj kaj forpelitaj
el siaj laborejoj kaj el la lernejoj, ili suferos periodon da malmilda
subpremado. La domo de Báb-o en Ŝirazo, kiu estas unu el la sanktaj lokoj
de la bab-ismo kaj de la baha-ismo estas detruita en septembro 1979. Ĉiuj
membroj de la Nacia Asembleo, kiujn oni neniam plu vidos, estas arestitaj
en aŭgusto 1980 (73) kaj
malgraŭ la protestoj de UNo la bilanco de la periodo 78-85 estas konsterna
: pli ol 150 mortintoj, dudeko da linĉitoj kaj 14 malaperintoj. Amnesty
International kaj UNo regule sed senrezulte denuncas la traktadon rezervitan
al tiu religia malplimulto kun 300000-500000 adeptoj ( el ĉirkaŭ 60 milionoj
da iranoj ). La internacia komunumo baha-a sin mobilizis kaj ankoraŭ mobilizas
por helpi ilin per diversaj planoj cele al enmigrado kaj al re-ensociigo
en gastiganta lando. La raporto en oktobro 1997 de la speciala raportisto
de UNo pri la Homaj Rajtoj, la Profesoro Copithorne, menciias la daŭrigon
de persekutadoj kaj la multobligon de ne klarigitaj murdoj da Baha-anoj.
Tiu enketo reliefigas, ke la persekutadoj havas ĉefe religian kaŭzon.
Kio
Estonte ?
La situacio en la aliaj landoj de la
terglogo neniel estas komparebla. Pro siaj 6 milionoj da fideluloj, pro
sia ĉeesto en pli ol 200 landoj kaj teritorioj sendependaj, kaj pro sia
internacia agnosko, la Baha-a Komunumo estas fakte spirita aŭtoritato.
Multaj landoj konsentas al ĝi statuton kultan aŭ asociitan kaj kelkaj (74)
akceptas ĝiajn religiajn festojn, sed la reveno de la politika islamo
denove kaŭzas timon pri subpremado aŭ almenaŭ persekutado de la baha-anoj
en iuj landoj. (75) La tumultaj
ŝanĝoj en tiu jarcento, kiujn la baha-anoj klarigas per la alveno de
Bahá’u’lláh, kaj la tre forta progresado de ilia kredo dum la 50
lastaj jaroj, igas la baha-anojn pensi, ke tiu 21a jarcento anoncita kiel
spirita de la fama verkisto franca Malraux estos tiu de la Baha-a Kredo.
« La tero estas nur unu lando kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj »
profetis Bahá’u’lláh.
Notoj (69) Malkom
Khan ( 1833-1908 ) kaj Djamaledin Asadabadi al-Afĝani (1839-1897 ). (supren) (70) Escepte
la perfortojn kaŭzitajn de la heredaj kvereloj. (supren) (71) La
Baha-a Kredo estas oficiale malpermesita edke la 29a de aŭgusto 1983.
(supren) (72) Kiu
prirespondecis kun kelkaj religianoj la kontraŭbaha-an propagandon, el
kiu rezultis amasbuĉadoj en 1955 kaj 1963. (supren) (73) Laŭ
la franca ĵurnalo "Le Monde" je la 29a de aŭgusto 1980. (74) 71
en 1986. (supren) (75) Alĝerio,
Egiptio, Pakistanio, Indonezio kaj aliaj. (supren)
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
https://bel.bahai.de bel@bahai.de