En tiu epoko, mi regule vojaĝis al
Gabonio, kie de post kelkaj jaroj mi restadis proksimume po du aù tri
semajnoj ĉiujn dumonatojn.
Mi renkontis S-ron Ava Martin kaj lian filon, kaj sukcesis ricevi
inicadon nur post tre multaj diskutadoj dum pli ol unu jaro
Intertempe Ava Martin tradukis por mi plejparton de la kantoj,
kiujn mi registris en la lingvo popi-a ( la sankta lingvo ) aù
en la fang-a lingvo. Mi venigis dum miaj restadoj muzikologon kaj
son-registriston, kaj ni plenigis templon ( ĉe la vojo de Lambarene' )
per mikrofonoj por registri kompletan ceremonion.
Ava kun mi ( kiu estis studinta etnologion kaj filozofion, sed
tiam estis okupiĝanta pri negocado ) ekskribis libron pri la Buiti'.
Ava
havis ekster- ordinaran kulturon filozofian kaj religian, kaj li estas
unu el la homoj, kiuj plej gravis en mia vivo. Alveninte al la ĉapitro
pri la "inicado", ni rezignis nian projekton, ĉar ŝajnis al ni malhoneste
riveli al ĉiuj tion, kion endas riveli nur al la inicitoj. Aliaj homoj
ne havis tiajn skrupulojn...
Mi tamen volus priskribi la unuan fazon de mia inicado ĝis la momento,
kiam "suprenlevis min la lifto".
Post longaj diskutoj kun Ava pri miaj motivoj ( kaj la liaj ),
en periodo kiam strange ankaù provis alogi min la franmasonoj, mi akceptis
la inicadon. Ava estis tre scivolema por kompari la viziojn de blankulo
kun tiuj de la Fang-oj ( ĉar tiom malsimilas la du pensanieroj,
la du historioj, la du mondoj...).
Nur unu malhelpo : mi estis en Gabonio pro negocado kaj devis akordigi
miajn oficialajn rendevuojn kun la pretigoj de la ceremonio.
Mi sukcesis starigi mian genealogian arbon ĝis Nzame' ( sendube
per kelkaj aranĝoj kun la ĉielo ), ĉar tio nepre necesas por peti la
konsenton de miaj prapatroj.
Dum mi laboradis okazis la buĉofero de la koko ; miaj prapatroj konsentis
renkonti min dank'al botelo da alkoholaĵo Marie-Brizard.
La problemo estis la rita bano. Ĉar mi havis plenplenan programon kaj
jam multajn rendevuojn en Eùropo, mi ne povis prokrasti mian forflugon.
Ni trovis kompromison kaj mi faris la purigan banon en mia ĉambro de
la hotelo Sawa-Novotel. Mi alvenis kun aluminia sitelo pentrita
per strekoj kaj punktoj ruĝaj, blankaj kaj ( mi kredas... ) nigraj. Ĝi
entenis la kosmon : terojn diversajn, plantojn diversajn, blankan pulvoron,
malmulte kostan parfumon por kovri la odorojn ( mi abomenas la parfumojn
) kaj supre de bastono la ruĝan plumon el papago
Antaù ol ŝmiri min, mi devis ŝuti sur mia kapo herbojn ( aù dissplititajn
foliojn ) dirante kelkajn formulojn, kiujn mi parkere lernis.
Tiel mi sukcesis kombini la laboron kun la inicado.
La du Banzi-oj, kiuj elterigis la radikojn, tre fieris pro ke
ilia seksa abstinado ebligis al ili elterigi eĉ la plej maldikajn radiketojn
Mi estis fastanta de antaù du tagoj, kiam oni trinkigis al mi grandan
glason da likvaĵo, kiu preskaù tuj ege vomigis min. Post tiom longa tempo
mi tre bone revidas min vestitan per blanka zonotuko, kuŝantan sur mato
meze de la templo, ĉirkaùatan per kandeloj, vomantan en plasta pelvo
flavan likvaĵon, fronte al bankoj plenaj je viroj unuflanke kaj je virinoj
aliflanke, kiuj transdonis unu al la aliaj la pelvon por taksi la purecon
de mia galo ( kaj samtempe tiun de mia animo ). Ŝajnas al mi, ke tiu torturo
daùris horojn post horoj, ĝis kiam oni donis al mi tradician kuracilon,
kiu tuj ĉesigis miajn vomadojn, kaj kies sekreton mi rivelas : unu sup-kulero
da densigita lakto sukera Mont-Blanc.
Kaj mi ekmanĝadis unu teleron da raspita iboga-o, poste duan...
La citro havis sonojn tiom mildajn, tiom kvietigajn, kaj la voĉo de la
kantanto estis tiom melodia, ke la bruo de la batado sur la sonora stango
ŝajnis fora, tre fora... kaj ke ekfariĝis senutila mia korpo, tiom strangaj
la lumoj, tiom belaj la sonoj...
Kio sekvis, tio estas la afero de mi kaj de kelkaj inicitoj...
Mia reveno en Francion, tiom proksime de tiu sperto, estis iom malfacila
: la konstruaĵoj estis tro altaj, la bruoj de la cirkulado tro agresaj....
Mi iris manĝi kun mia edzino al malgranda restoracio, en fjordeto (
calanque
)
; ŝi estis sidanta fronte al mi sed mi ne vidis ŝin : fronte al mi estis
nur la maro, la maro, la maro...
Post tiu sperto, ĉar mia posteno ŝanĝiĝis, mi ne plu revenis al
Gabonio kaj malfeliĉe perdis ĉiujn kontaktojn kun Ava... Nuntempe
mi provas retrovi lin, sed li ne havas la telefonon, li emeritiĝis...
ĉu li ankoraù vivas ? |