ĈU UZO DE IBOGAINO ESTAS DANĜERA POR ORGANISMO ?
En la Buiti', dum la inicado, la glutitaj dozoj estas
grandegaj : ĝis pluraj hektogramoj da raspitaj radikoj, kaj tio povas
superi 5 gramojn da pura alkaloido. La dozoj uzataj por sentoksiga kuracado
varias laù la korpopezo : ĝenerale po 25 mg/kg. Tio estas 1,8 gramoj
por individuo peza je 75 kilogramoj.
Ni notis en la diskutrondo pri la ibogaino ( je la 30a de junio 1998
) tiun fragmenton de la "College of Problems of Drug Dependance Meeting"
transdonitan de la D-ro Bagot al Howard S Lotsof .
IBOGAINO : SENDANĜERECO DE UNU GLUTITA DOZO.
KLINIKAJ OBSERVOJ.
Deborah C Mash : University of Miami Med Sch, Miami
Kathleen Allen-Ferdinand : Healing Visions Institute for
Addiction Recovery, Ltd, St Kitts, WI
Manny Mayor : University of Miami Med sch, Miami
Craid A Kovera : University of Miami Med Sch, Miami
J Forere Ayafor : ( ? )
Izben C Willams : Healing Visions Institute for Addiction Recovery,
Ltd, St Kitts, WI
Frank R Ervin : Mc Gill University, Ontario, CA
La ibogaino estas indola alkaloido el radikoj de la Tabernanthe Iboga
kaj ĝi estas ofte studita kiel kuracilo kontraù la dependeco je drogoj.
Ni priskribas ĉi tie la preparajn observojn pri la sendanĝereco de unusola
glutita dozo da ibogaino fare de individuoj dependantaj de la kokaino aù
de la heroino.
La baza esplorado entenas medicinan taksadon, fizikan ekzamenon, electrokardio-
gramon, kemian kaj ĉelan analizon de la sango, ankaù kemian kaj psikan
taksadon pri la grado de la dependeco. La individuoj ( 30 ) ricevas unu
el la tri sekvaj dozoj : 500 mg, 600 mg, kaj 800 mg da ibogaino.
La signifaj efikoj malbonaj estas mezuritaj per iliaj klinikaj reagoj
kaj per "malferma" demandaro. Neniu malbona efiko signifa estis notita
laù tiuj ekzamenaj kondiĉoj.
La plej oftaj efikoj koneksaj estas naùzoj kaj tremetoj okazantaj
nelonge post la glutado de la substanco. La hazarda malpliiĝo de la vitalaj
signoj ( spira ritmo, sanga premo kaj pulso ) ne atingas signifan nivelon
dum la tuta kuracado. La kvantoj da sangĉeloj blankaj kaj neùtrofilaj,
da natrio kaj de kalio estas normalaj. Ne estas signifaj ŝanĝoj de la
notitaj niveloj koncerne hepatajn enzimojn ( ALT, AST, ALP kaj CGT ). Ne
estas elektrokardiogramaj anomalioj kaùzitaj aù pligravigitaj de la glutado
de la ibogaino.
Tiuj preparaj rezultoj pruvas, ke unusola dozo da ibogaino estas perfekte
tolerita de individuoj toksodependantaj, kaj ke estas neniu danĝero.
Tiu studo estas parte financita de la "Addiction Research Fund"
Matthew Baggott, mbagg@itsa.ucsf.edu
Research Associate, Drug Dependance Research center
University of california, San Francisco |