Don Allan,
fragmentoj de la revuo: "Primal renaissance, the journal of primal
psychologie". Printempon de 1996.
(.....)
La kapableco, kiun posedas la ibogaino por ĉesigi la fenomenon de dependeco,
estas la origino de la freŝdata intereso al ĝi : (...)
La ibogaino estas malpli konata kiel rimedo por plifaciligi la psikoterapion
(...)
Fortigita de kvar patentoj usonaj por ĉesigi la dependecon je la heroino,
la kokaino, la alkoholo kaj la nikotino (Goutarel kaj kunlaborantoj,
1993, Howard Lotsof, 1995), la ibogaino ŝajnas tuj profiti de grandegaj
investadoj
Tamen la situacio estas multe pli komplika ol ĝi aspektas.
La ibogaino estas kontraùleĝa nur en du landoj : Usono kaj Belgio.
En Usono ekde 1993 oni senĉese eksperimentadis la ibogainon kiel ĉesigilon
de la dependeco.(...)
La gigantaj firmaoj de la farmacia industrio estas interesitaj sed retenemaj
ĉar la naturaj molekuloj ne povas esti patentigitaj.
Nu la ibogaino estas ekstraktita el natura fonto, el planto nomita Tabernanthe
Iboga, kiun oni trovas en la ekvatora arbaro afrika. Kaj ĝis nun neniu
laboratorio sukcesis ellabori kemian imitaĵon (Hudson Valley Business
journal 1996).
Kvankam oni apriore povas kredi, ke eblus vendi multege da ibogaino,
tiu molekulo tamen ne estas konforma al la tipaj preskriboj, kiujn la kemia
industrio estas preta vendigi ĉar la plejmulton de tiaj preskriboj oni
uzas ĉiutage dum semajnoj, monatoj aù jaroj.
Nu sufiĉas por kuraci unusola dozo da ibogaino kun poste plurmonata
psikoterapio.
La ibogaino ankaù ne estas klasebla laù la normoj uzitaj por klasifiki
la efikojn de la psikefikaj drogoj (Blakeslee 1993,
Goutarel
kaj kunlaborantoj 1993, Strassman 1995). Ĝi ne estas "distra" drogo,
ĝia agado kaj ĝiaj efikoj estas tre malsimilaj kaj multe pli kompleksaj
ol tiuj de la plimulto de la aliaj drogoj halucinaj. La glutado de la ibogaino
ne faciligas la kontaktojn inter la homoj kaj kaùzas plurhoran periodon,
dum kiu la paciento ne povas aù ne volas paroli. La fiziologiaj efikoj
daùras 24 aù 36 horojn, kun naùzoj.
Mi opinias, ke necesas fari multajn aliajn esplorojn pri tiu temo. La
legantoj dezirantaj pliajn informojn pri la ibogaino turnu sin al la jam
verkitaj artikoloj pri ĝia historio (...), pri ĝiaj kemiaj kvalitoj kaj
pri ĝia tokseco (...), en la gazetoj "alternativaj" kaj "grandkvante eldonitaj".
Pli kaj pli laboroj pri la uzado de halucinaj drogoj en psikoterapio
kaj en psikiatrio estas publikigitaj en la gazetoj medicinaj kaj sciencaj
(...). Ĉiu el ili estas fascina studo pri psikedelaj drogoj, kiuj eblus
utili al la psikoterapiistoj.
ĈU MIRAKLA KURACILO ?
Por plie scii pri la eblaj uzoj de la ibogaino en psikoterapio, mi kunparolis
kun Eric Taub, kiu verkis pri ĝiaj kvalitoj por faciligi la "regreson".
Taub
intencis malfermi ekster Usono klinikon por uzi la ibogainon. Li parolis
al mi pri pluraj personoj spertintaj la ibogainon ekster Usono. Kvankam
oni faris neniun statistikon pri la potenco de la ibogaino por faciligi
la regreson, la kvar personoj, kiujn mi intervjuis, atestis divers-nivele
pri progresoj laù tiu celo.
La unua persono ne konstatis "regresigajn progresojn", la dua trovis
la ibogainon psiko- terapie utila sed ne specife "regresiga", kaj la tria
konstatis marĝenajn progresojn. La kvara persono atestas pri impresaj
sukcesoj en regreso...
Kvankam konsiderante la intervjuojn faritajn kaj la dokumentaron konsultitan,
mi eble ne konsilus uzi la ibogainon en psikoterapio, mi tamen kunmetis
ĉi-malsupran transskribon de la intervjuo, kiun mi realigis kun psikoterapiistino
Sarah
Emanon. El la kvar personoj ŝi estas tiu, kies sperto estis la plej
pozitiva. Se ĉiuj homoj estus kapablaj akiri tiajn rezultojn en psikoterapio,
la ibogaino ja meritus la titolon de "Kuraca Miraklo".
INTERVJUO DE SARAH EMANON ( marton 1995 )
DON ALLAN : Kiujn esplorojn oni povus fari en "kliniko
de la ibogaino" ?
SARAH EMANON : Se mi estus direktorino de "kliniko de
la ibogaino", mi farus la tri jenajn tipojn de esploroj :
-
nuligo de dependecoj
-
psikoterapio
-
ankaù spiritaj aù inicaj esploroj
Ili estas la tri nedisigeblaj aspektoj de la efikoj de la ibogaino, aù
prefere la tri vidpunktoj, la tri manieroj por esplori la efikojn de la
alkaloido.
DA : Kiom da tempo daùras la efiko ?
SE : La persono fizike sentas la efikojn de la ibogaino dum 24
ĝis 36 horoj.
DA : Kiel la ibogaino ĉesigas la dependecon ?
SE : Plurvoje. Unue ĝi ĉesigas la dependecon agante ĉe la
nervoĉelaj riceviloj, kaj tiel ĝi nuligas la fenomenon de la drogo-manko,
kies ĉiujn efikojn (doloro) ĝi forviŝas. La paciento ne suferas dum
la senigado.
DA : Ĉu estas fiziologia procezo ?
SE : Jes, sed tio ne signifas, ke la persono estas psikologie
senigita je sia dependiga substanco. Tio signifas, ke la persono ne suferas
pro la drogo-manko dum kelkaj tempoj, dum ia "fenestro", kies daùro varias
laù la homoj. Kutime dum deko da tagoj la paciento sentas sin plej freŝa
kaj sana.
Poste okazas dua "fenestro", kies daùro varias inter unu kaj ses monatoj
laù la individuoj, dum kiu la paciento sentas nenian drogo-mankon.
Sed post la malapero de tiu "fenestro" psikologiaj faktoroj kaùzintaj
la dependecon revenas ... se poste neniu kuracado estas daùrigita. Tial
endas kompletigi la ibogainan kuracon per daùra psikoterapio.
DA : Kiel ?
SE : Diversmaniere. Se temas pri sentoksiga kuracado, pro la
glutita dozo la paciento ne plu povas interparoladi dum du ĝis ses horoj
post kiam manifestiĝis la unuaj efikoj. La terapiisto do ne povas agi
dum la tempo, kiam la alkaloido estas plej aktiva. Li do devas interveni
antaùe kaj poste.
DA : Ĉu necesas tiu periodo de "granda aktiveco" (peak)
de la ibogaino, se la paciento ne povas interparoli kun la terapiisto ?
SE : Jes, ĉar tiam realiĝas la nuligo de la drogo-manko.
DA : Ĉu la ibogaino ĉiam plene efikas por fiziologia senigo
de dependigaj substancoj ?
SE : Preskaù. Mi aùdis pri nur kelkaj kazoj de senefikeco de
la ibogaino. En la plej multo de tiuj kazoj dua dozo efikis. Tiuj problemoj
precipe okazis dum senigo je la metadono.
DA : Kiom da tempo estis inter la unua dozo kaj la dua ?
SE : Post kelkaj tagoj dua dozo povas esti glutita, se la kuracisto
de la kliniko pruvas la neĉesigon de la dependeco kaj se konsentas la
paciento.
DA : Nun ni denove priparolu la terapiajn aspektojn de la sendependiga
kuracado. El kio konsistas la terapio antaù kaj post la aktiva periodo
da 24-36 horoj ?
SE : Ni informiĝas pri la medicinaj kaj psikologiaj eventoj
pasintaj de la paciento, kun biografiaj elementoj pri lia infanaĝo. Sed
la plej grava parto de la prepara interveno estas komprenigi al la paciento
la necesan daùrigon de psikoterapio post la kuracado per la ibogaino.
Unu el la kondiĉoj por la akcepto en kuracado per la ibogaino estas, ke
la paciento estu sin aranĝinta por sekvi psikoterapion post sia foriro
el la kliniko. Endas, ke li antaùpreparis postkuracadon kun psikologo
informita pri la tipo de la kuracado kaj de la laboro farota.
DA : El kio konsistas la terapio post la aktiva periodo da 24-36
horoj ?
SE : La efikoj de la ibogaino daùras multe pli longe ol nur
tiu periodo da 24-36 horoj. La ibogaino malfermas unuan fenestron dektagan,
dum kiu la psikologiaj defendoj de la paciento estas malfortigitaj, kaj
kiu ebligas al la terapiisto liberan aliron al la psikologia procezo de
la paciento. Ĉe la kliniko ni organizas tritagan psikoterapion individuan
kaj grupan tuj post la aktiva periodo de la ibogaino. Kutime ni faras dum
du tagoj preparan enketon psikologian pri la paciento. Poste ni uzas la
ibogainon kaj fine la paciento estas akceptita en domo, kie okazas la psikoterapio
dum tri tagoj.
DA : Vi menciis tri malsamajn tipojn de laboroj realigitaj pri
la ibogaino : ĉesigo de la dependeco, psikoterapio kaj spiritaj esploroj.
Ĉu ili okazas en tri malsamaj kunvenoj aù
ĉu tiuj tri tipoj de laboroj okazas en sama kunveno ?
SE : La tri malsamaj formoj varias laù la glutita dozo da ibogaino,
kaj do laù la rezulto celita de la terapiisto. Tamen la limoj de tiuj
tri kampoj ne estas "netraireblaj". Ekzemple iu povas veni kun intenco
kuraci sian dependencon kaj malkovri kial, kaj kiel, li falis en dependecon.
DA : Ĉu vi instigas la pacientojn, por ke ili provu malkovri
kiel komenciĝis ilia dependeco ?
SE : Jes. La antaùterapia kunveno helpas ilin al tio.
DA : Ĉu vi permesas al la paciento partopreni kuracadon per
la ibogaino, eĉ se li diras, ke li ne intencas scii kiel li falis en la
dependecon ?
SE : Jes. La ibogaino ĉesigas la dependecon eĉ se la paciento
ne intencas tion. Mia persona metodo estas "historia" : mi petas al miaj
kutimaj pacientoj, ke ili demandas al si tiun demandon jam longtempe antaù
ol ekkomenci la kuracadon per la ibogaino. Sed la kuracaj metodoj de la
terapiistoj estas diversaj, kaj iuj ne faras tion. Ni havas pacientojn
, kiuj preferas labori laù la psikologio "scikapabla" aù "konduta" (behavjurista).
DA : Ĉu eblas al paciento, kies unua motivo estas la ĉesigo
de la dependeco, profiti spiritan efikon en la sama kunveno ?
SE : Jes. Fakte paciento, kiu havas tiujn tri intencojn psikologian,
spiritan kaj ĉesigan, profitos la tri efikojn de la ibogaino.
DA : Kion signifas "havi intencon spiritan aù inican" ?
SE : La pacientoj eble volas malfermi spiritajn pordojn, kion
ajn tio signifas por ĉiu el ili individue.
DA : Ĉu la personoj, kiuj ne suferas pro dependeco je
iu substanco, povas partopreni kuracadon per la ibogaino pro pure psikoterapiaj
motivoj ?
SE : Jes, iel. Ili povas partopreni ĝin kaj rompi dependecon
rilatantan kun konduta misfunkcio, kun psikosocia devojiĝo. (ĉu tia dependeco
malsimilas al tiu kemia ?)
DA : Ĉu vi diras, ke ĉiu persono venanta al "ibogaina" kunveno
rigidiĝis en iuj kondutaj skemoj dependigaj, kiun oni povas rompi same
kiel kemian dependecon ?
SE : Jes, sed ekzistas gravega malsameco : la ibogaino ĉesigas
kemian dependecon sen iu ajn procezo psikologia aù emocia. Sed la dependecoj
kondutaj, psikologiaj aù emociaj ne povas esti rompitaj sen procezo psikologia
aù emocia. Havi la ĝustan intencon kaj la ĝustan enrigardon estas partoj
de la procezo.
DA : Ĉu estas aliaj malsimilecoj inter la terapia laboro kaj
la sendependiga laboro ?
SE : En la terapia laboro la dozo da ibogaino estas sufiĉe malforta
por ebligi al la paciento daùrigi psikologian procezon kun sia terapiisto.
Li povas esprimiĝi dum preskaù la tuta "aktiva" periodo de 24-36 horoj.
Tio signifas, ke li ne estas regata de la fiziologiaj efikoj de la ibogaino.
DA : Ĉu vi povas iom pli priskribi la terapian procezon ?
SE : La terapia kunveno komenciĝas antaù la glutado de la ibogaino.
Oni priparoladas kion la persono volus ŝanĝi en sia vivo, kiujn kondutojn
li volus korekti kondiĉe ke li kapablus konscie identigi ilin... lian
infanaĝon, liajn rilatojn kun lia patrino, lia patro, lia kunvivantaro...
la aliajn eventojn decidigajn : la lernejo, la eklezio... pro klarigi la
intencojn antaù ol ekuzi la ibogainon.
DA : Kion okazas kiam la persono glutas
la ibogainon ?
SE : Post la glutado de la ibogaino disfalas la psikaj baroj
kaj malfortiĝas la psikologiaj defendoj. Mi provas per demandoj helpi
la pacientojn por revigligi la pasintecon. Mi provas rekonduki ilin plej
foren kiel eble. Iuj pacientoj revenas ĝis la 12jara aĝo, aliaj ĝis
la 4-5jara aĝo, aliaj ĝis la bebaĝo kaj eĉ ĝis tempoj proksimaj de
la naskiĝo. Kvankam mi ne laboris pri la spertoj antaù aù tuj post la
naskiĝo, mi kredas, ke la ibogaino povus faciligi tiajn laborojn
DA : Ĉu vi povas precizigi kiel vi rekondukas la pacientojn
al la pasinteco, kaj kio okazas dum la laboro ?
SE : Jes. Post kiam la ibogaino estas glutita, mi diras al ili
: " parolu al mi pri viaj timoj nunaj". Ili parolas al mi pri ili. Poste
mi petas de ili, ke ili revenu al la pasinteco : "kiam por la unua fojo
vi memoras tiun timon ?" Kaj ili revenas sufiĉe foren en la pasinteco,
laù maniero klara kaj kvazaù "fizika". Ili ĉeestas la travivaĵon. Ili
travivas sian regreson kiel hipnotan trancon. Poste ili revenas al la estanteco
kvazaù ili resaltus antaùen kaj reen. Ekzemple, ili povas ekkrii : "
Jen ! Mi troviĝas en la dekjara aĝo, kaj, HO !... Nun mi estas kun mia
edzo aù mia edzino, en la laborejo, kaj... Denove mi estas dekjaraĝa,
kaj mi estas en la sama situacio"... ktp.
DA : Ĉu tia resaltado en la tempo estas specifa je la ibogaino
?
SE : Jes. Ofte tio okazas al tiuj, kiuj glutis la ibogainon eĉ
se ili nur intencis ĉesigi dependecon. Tio spontane okazas al ili. Tio
neniel rilatas kun la stilo de la terapiisto, sed ja tio okazas kaj funkcias.
La ibogaino instruas al mi kiel atingi kaj malkonstrui iliajn fi-kondutojn.
DA : Ĉu vi estas diranta al mi, ke la ibogaino instruas al vi
kiel fariĝi pli bona terapiistino ? Kaj ĉu tio influas vian agmanieron
dum viaj laboroj, eĉ kiam vi ne uzas la ibogainon ?
SE : Jes ĝuste. Ekzemple mi laboris kun viro, kiu regresadis
ĝis la dekjara aĝo kaj estis terurigata de sia grandega, kolerema kaj
perfortema patro. Poste la paciento revenas al la nuna tempo kaj ekkonscias
pri siaj nunaj timoj, kiuj ne ŝanĝis kaj igas lin timema kaj introvertita
homo. Poste li denove estas revenigita al sia pasinteco, kaj denove ektimas...
Poste li denove revenas al la estanteco. Dum tiuj tempaj iroj kaj reiroj
la timo iom post iom malplifortiĝas : la patro perdas iom post iom sian
regpovon. Nun, kaj tio estas specifa je la ibogaino, la patienco povas
iri internen de sia patro : "HO ! Sed ja ankaù li timas ! Li ne scias
kion fari kun mi, lin konfuzas lia situacio, lin suferigas streĉiĝo kaùzita
de lia medio"... Tiel la patro ekperdas sian regpovon super la knabeto,
kaj la timo iom post iom stompiĝas. Denove en la nuntempo, la paciento
fariĝas ankaù malpli timema kaj povas agi sen timo.
DA : Ĉu daùras tiu konduta ŝanĝo ? Ĉu la persono memoras
kaj povas daùre uzi tion lernitan ?
SE : Nu tiuj efikoj ne nur daùras en la konscio de la paciento
sed ankaù ŝajnas agi en lia ĉiutaga vivo, kie li nun ektraktas la negativajn
situaciojn malsimile kiel li estus farinta antaù la kuracado per la ibogaino,
kaj li tutklare ekkomprenas tion. Li ne plu same kontraùagas
fronte al iuj situacioj.
DA : Ĉu vi sugestas ian mekanismon fiziologian,
kiu modifias la kondutan skemon de la individuo ?
SE : Mia sento estas, ke okazas fiziologio-kemiaj modifoj dum
tiu psikologia procezo. Kiam oni laboras ekzemple per la hipnoto kaj kiam
la persono estas en tranco, oni povas atingi lian memoron je la ĉela nivelo,
ĝian kemian spuron. Per la ibogaino la korpo de la paciento estas tiel
fiziologie kaj kemie malfermita, ke li "fizike" resentas siajn pasintaĵojn.
La kemiajn modifojn oni spertas fiziologie. Eblas, ke la korpa kemio estus
iel reorganizita por malebligi la ripetadon de la konduta skemo (pattern).
DA : Bone. Nun ni parolu pri la tria tipo de laboroj, kiujn vi
organizas : tiuj nomitaj de vi spiritaj aù inicaj. Ĉu la homoj venas
ĉe vi por tio, aù ĉu tio okazas senintence ?
SE : Ambaù ! Ofte homoj konsultas min por terapia laboro kaj
havas paralelajn spertojn spiritajn. Mi kredas scii kiel la ibogaino faciligas
la spiritajn spertojn. (...) La ibogaino agas dumaniere : unue ĝi havigas
ian sperton vizian aù spiritan, due kaj pli grave ĝi malebligas la kutiman
pensmanieron, saturante la nervan sistemon psikologie kaj emocie kun aù
sen halucinoj. Tiam okazas la spirita iluminiĝo. Kaj speciale se la persono
estas malfermata por la spirita sperto, li trovos motivadon, novan forton,
novan energion, kiu ekde tiam akompanos lin.
DA : Ĉu vi akceptas en via kliniko homojn, kiuj havas nur spiritajn
motivojn ?
SE : Jes.
DA : Ĉu la dozo estas malsama por spirita laboro ?
SE : Ne devige malsama estas la dozo : eble iom pli granda ol
tiu por terapia laboro, sed multe malpli granda ol
tiu por ĉesigi dependecon. Ni volas saturi (overwhelm) la
sistemon nur dum mallonga tempo. En terapia laboro ni ĉiam kontrolas nin
mem, kiam ni spertas tiajn regresajn viziojn kiajn : "Mi memoras, kiam
mi estis sesjaraĝa...". Dum spirita laboro la pacienton oni devas saturi
per la ibogaino trans lia kontrol-limo. Kompreneble dum terapia laboro
la paciento povas "ŝvebi" aù "gliti" al mallonga sperto inica.
DA : Ĉu vi gvidas la pacientojn per terapia metodo dum la laboro
?
SE : Jes ja. Sed en la kazo de ĉesigo de dependeco estas periodo
da minimume du horoj, kiam la paciento deziras resti sola kun siaj memoroj,
iliaj propraj rilatoj kaj dinamikoj. Dum tiu periodo la paciento kuŝas
kaj ne kapablas leviĝi aù eĉ interparoli kun la terapiisto. Tiam estas
la momento, kiam la paciento estas mergita en siaj fluantaj memoroj kaj
trovas en ili instruojn pri si mem. Oni povas renkonti tiun "mem-analizan"
periodon okaze de laboroj terapiaj kaj spiritaj, sed malpli intensan kaj
malpli longan.
DA : Ĉu la pacientoj multe parolas al vi antaù aù post tiu
kulmino, dum kiu ili estas neatingeblaj ?
SE : (...) La pacientoj ĉiam bezonas du aù trihoran periodon,
dum kiu ili deziras "ŝvebi" solaj kun siaj memoroj.
Poste ili venas por paroli al mi kion ili spertis.
DA : Ĉu la uzado de la ibogaino estas konsilinda al homoj, kiuj
jam sekvis multajn psikoterapiojn kaj mem-analizadojn antaùe ?
SE : Jes, tre. Mi multe laboris pri mi mem kaj mi opinias, ke
ĉiu homo en sama kazo kiel la mia povus konsideri la ibogainon kiel potencan
ilon. Eĉ nenion sciante pri la ibogaino, iu kutima je la laboro pri si
mem kaj je la introspekto tuj scius kiel plej bone por si mem profiti la
efikojn de la ibogaino.
DA : Kiom da fojoj vi uzis la ibogainon por vi mem ?
SE : Tri. Ĉiuj tre malsamaj.
La unua dozo estis po 5 mg/kg. La dua po 6,5 mg/kg kaj la tria po 11
mg/kg. Dum la unua fojo mi havis plurajn intencojn : unue, ĉar mi estis
adoptita, mi volis provi kontaktiĝon kun mia biologia patrino, kiun
mi ne konis. Poste, ĉar mi konsideris miajn homajn rilatojn kiel malsukcesojn,
mi volis kompreni kun kiu skemo ili identiĝis. Kaj pro pura sciemo mi
volis serĉi ĉe miaj antaùaj vivoj.
DA : Kio okazis dum la unua provo ?
SE : Mia ideo estis helpi min per fotoj de mia infanaĝo, kiujn
mi atente rigardis antaù la laboro kaj kiujn mi gardis kun mi dume. Kiam
la ibogaino ekagis, mi eksentis, ke emocioj emanis el la fotitaj homoj,
el mia patro, el mia patrino, ankaù el miaj adoptintaj gepatroj. Kio estis
ili kaj iliaj emocioj, tio ŝajne eliris el tiuj fotoj por invadi min.
Tiel komencis la procezo : laborante pri mia patro mi ekperceptis tiun,
kiu li estis, kaj kiajn reagojn kontraù li mi havis.
Mi koncentriĝis pri la fakto, ke li estis tre bone protektita. Mi
revidas min multfoje provantan sensukcese atingi lin. Poste mi vidis mian
nunan rilaton kun viro kaj kiel ankaù ne eblis al mi atingi lin.
Poste mi revenis al mia patro. La iroj kaj reiroj daùrigis ĝis kiam
mi havis diversajn vidpunktojn pri la problemo. Sed io mankis.
Poste mi revenis ankoraù pli foren al la pasinteco. Tiam mi ne konsciis,
ke mi estis glitanta al la dua fazo. Mi regresis ĝis la momento, kiam
mia adoptopatrino tenis min beban en siaj brakoj.
Mia kapo kaj mia nazo frapis kontraù ŝia kolo. Tion mi sentis tiam
fizike kaj gardis en mia memoro. Kia stranga sento ! Poste mi sentis, ke
io ne "glatis". Mi memoras mian reagon, tio kaùzis mian kapmovon.
Mi ne volis esti apud ŝi...Mi provis malligi min for de ŝi, ĉar
ŝi ne odoris la ĝustan odoron, sed eĉ ne sukcesis
teni mian kapon rekta ! Tiam mi ekkomprenis, ke mi izoliĝis en mi mem
( entiriĝo ). Kaj mi vidas min provantan atingi la aliajn homojn, kiam
ili ne povas atingi min ĉar mi igis min neatingebla.
Kaj jen mi estas helpanta homojn, kiuj same kiel mi mem ne eliras el
si mem. Por mi tiu sperto estis pli la komenco de **** de mia propra procezo
psikologia ol vivo prokure.
DA : Aùdante vian emociplenan voĉon,
oni dirus, ke vi priskribas fulman sperton kiel re-alpropriĝon de si mem
?
SE : Ho, jes ! Neniam antaùe mi sciis tion, kaj mi faris dum
jaroj psikoterapion sen atingi tiun rezulton. Mi vidis, ke mi neniam kreis
ligojn kun mia adoptopatrino. Por la unua fojo mi spertis tiun mankon,
mi sentis ĝin, kaj mi komprenis kial ĝi ekzistis : ŝi ne odoris la ĝustan
odoron, ŝi ne estis mia vera patrino.
DA : Kio okazis poste ? Tiu rakonto fariĝas pli kaj pli interesa.
SE : Poste mi sentis kvazaù oni transportis min alien, kaj ankaù
solecon. Tiu sento ne estis malagrabla, sed grandega estis tiu soleco.
Mi perceptis ĝin kiel la rifuĝejon, kie mi izoliĝas kiam la okazaĵoj
ne glatas. Ĉar estis neniu por prizorgi min, mi lernis kiel prizorgi min
mem, sole. Kaj do foje mi devas sciis kiel izoliĝi por rekonstrui min,
denove rekunigi min. Mi iris de tiu sento de soleco al pozitivaj sentoj
de kunestado kun iu, poste mi troviĝis denove sola. Poste mi sentis, ke
tiu fazo estis finita, kaj mia atento direktiĝis al miaj antaùaj vivoj.
Ekde kiam mi esprimis tiun deziron, mi troviĝis marŝanta en fermita loko
malhela kaj humida kun muroj kovritaj de reliefaĵoj aù de skulptaĵoj
je tipo majaa. Mi ne konforte sentis min en tiu medio. Mi esprimis la deziron
reveni, kaj revenis.
DA : Kiom da tempo daùris tiu sperto ?
SE : Ĉio, kion mi priskribis, daùris kvin aù ses horojn.
DA : Ĉu vi kapablis komuniki dum tiu sperto ?
SE : Jes, sed ofte tre malrapide. Dozo po 5 mg/kg ne sufiĉas
por vere saturi mian nervan sistemon kaj por malebligi al mi la paroladon.
Malgraù ĉio estis momentoj, kiam mi ne volis komuniki kaj kovris per
muziko la demandojn de la helpantoj, kiujn mi ne respondis. Poste ili ŝajne
tuŝis gravan punkton kaj mi plene konsentis kun ili.
DA : Kio okazis post la 5-6 horoj, kiujn vi priskribis al ni
?
SE : Mi ne dormis dum la tuta nokto kaj daùrigis la procezon
dum multaj horoj.
DA : Ĉu vi daùrigis la procezon pri via biologia patrino kaj
pri via adopta patrino, post kiam vi finfine estis dorminta ?
SE : Jes, ankoraù dum ses monatoj en ĉiusemajnaj psikoterapioj.
La uzo de la ibogaino donis al mi la tujan envion por rekomenci psikoterapion
pri tiu procezo, tro fundamenta por ke mi sola ektuŝu ĝin.
DA : Kiom da tempo pasis inter via unua kaj via dua sperto de
la ibogaino ?
SE : La dua sperto okazis unu jaron poste. Mia unua sperto okazis
en marto 1993, la dua printempe de 1994, kaj la lasta en decembro 1994.
Unu aù du monatojn post mia unua sperto, mi ekkonsciis irante ĉe mian
adoptopatrinon, ke mia malnova demono ne estis malaperinta. Mi revenis
malamante min mem, kaj ekkonsciis, ke la konduta skemo ne estis rompita.
Kiam mi decidis fari duan provon per la ibogaino kaj laboris pri tiu temo,
mi ekdivenis la subtilajn sekretojn de mia vivo. Mi ne estus ekvidinta
tion, se mi ne estus koncentriĝinta pri tiu problemo. Mi ankaù intencis
rekonekti min kun la spirita mondo, kiun mi ŝatis dum mia junaĝo. Mi
havis tiujn du intencojn.
DA : Ĉu funkciis por la du ?
SE : Dum la dua laboro, mi probable pasigis mian tutan tempon
por kompreni mian procezon de mem-malfamigo. Mi apenaù alproksimiĝis
al la spirita flanko. Tiufoje min akompanis
psikologa amikino, kiu sciis ĉion tiam scieblan pri mia infanaĝo.
DA : Kiel komenciĝis tiu sperto ?
SE : Mi komencis priskribi tion, kio malamigas min de mi mem,
unue en la nuna tempo, kaj poste en mia pasinteco pli kaj pli foren. Mi
esploris memorojn, kiujn mi jam konis, sed kiuj aspektis al mi sub nova
prilumo kun novaj koneksoj. Mi memoris mian adoptan patrinon, kiu sekvis
min ĉie en la domo dirante tiajn eldiraĵojn negativajn : "Vi ne daùre
sekvas vian ideon, vi neniam faras ion...Ĉu vi vidis la fi-aspekton de
viaj amikoj, kiuj ĉiuj estas venkitoj (looser), kiel vi ĉu ne
?..."
Mi respondis ian jenon : "ja, ja...". Kaj tiam ŝi diris al mi : "
Kiam vi respondas al mi, diru : Jes, kara patrino mia." Kaj mi ripetis
ŝiajn parolojn neniam sukcesante trovi la ĝustan tonon, neniam. Poste
ŝi ekblekadis. Kaj ankaù mi ekkriadis, pro teruro. Kaj fine ŝi diris
al mi : "Mi ĉiam sciis, ke vi estas freneza... vi estas malsana, vi bezonas
helpon..."
Kaj mi rifuĝis en mia dormoĉambro, malamante min pro mia memperfido.
Mi ĵur-promesis al mi, ke je la venonta fojo, kiam ŝi tiel agos, mi gardos
mian serenecon, kiel dezirus mia patro. Mi devis "elteni", ĉar la malo
signifus por mi, ke mi vere estis freneza.
Mi travivis kaj retravivis tiun senton, mian koleregon kontraù
ŝi, ŝian koleregon kontraù mi, similajn scenojn dum kiuj mia patro ĉeestis
sed ne protektis min, ne intervenis.
Poste, reveninte al la nuna tempo, mi vidis, ke tia situacio dronigis
min en tiu sento de bridita kolerego kaj de mem-malfamigo. Mia reago estis
identa : eĉ se mi sukcesis regi mian koleregon, ĝi ĉiam estis ĉeestanta.
Iom post iom dum tiuj tempaj iroj kaj reiroj mi ekkomprenis miajn rilatojn
kun mia adopto-patrino laù alia vidpunkto, alia alirmetodo. Ŝi estis
grandega, fronte al malgranda estaĵo, mi. Mi ekkonsciis, ke mi estis ne
tiu abomena kreitaĵo sed senkulpa knabineto. Ŝia kolerego estis misproporcia.
Kial do ŝi koleregis kontraù tiu senkulpa estaĵo ?
Kaj mia patrino malŝvele fariĝis malbona kaj mizera kreitaĵo, kiu
blekis kontraù knabineto. Poste ŝi perdis sian tutan regpovon. Por la
unua fojo en mia vivo mi nun sentis tiun travivaĵon laù tute nova maniero.
En la sperto okazis periodo, dum kiu mi ne deziris moviĝi : mi kuŝis
kaj sentis, ke la ibogaino saturis min kiel teksaĵo ĉirkaù mia korpo
; tiu teksaĵo etendiĝis ĝis Florido, ĝis Miamio, kie loĝas mia patrino.
Mi sentis, ke ĝi etendiĝis kaj ekŝiris mian korpon. Mi fizike provis
forŝiri ĝin per miaj manoj.
DA : Kio okazis je la spirita nivelo ?
SE : Mi poste malkovris, ke ja tiu sento de mem-malfamigo rompis
miajn spiritajn kunligojn.
DA : Ĉu vi diras, ke dum la laboro vi ne havis rekte spiritan
sperton, sed ke solvante vian problemon de mem-malfamigo vi nerekte religis
viajn konektojn spiritajn ?
SE : Jes. Kvankam mi ĉesigis regulan praktikadon de la meditado
jam longtempe antaù mia sperto, mi ĉiam estis pratikanta la Taj Ĉi-on.
Proksimume unu monaton post mia dua sperto de la ibogaino, mi troviĝis
kuŝanta sur mia lito kun mia korpo tute trairita de energio. Kaj tio komencis
regule okazi al mi : mi estis sur mia lito sed ne povis dormi... mi estis
meditanta kaj denove eksentis, ke mian tutan korpon trairis, kvazaù invadis,
energio. Post du aù tri monatoj da tiaj spertoj mi ekkonsciis, ke ilin
kaùzis mia intenco religi miajn spiritajn konektojn dum mia dua kuracado.
Tio okazis ne dum la kuracado, sed post ĝi.
DA : Ĉu eblas, ke la ibogaino realigas ankaù la nekonsciajn
intencojn ?
SE : Tion okazis por mi.
DA : Ĉu estis momentoj dum viaj tri spertoj, kiam vi koleriĝis,
ploris, aù esprimis aliajn sentojn ?
SE : Dum la dua sperto mi estis emocie trosentema, mi tremis
kaj ploris sed malforte, diskrete...
DA : Ĉu diskrete ? Kiel ?
SE : Eĉ se mi koleregiĝis, mia korpo ne esprimis tiun koleregon
laù maniero videbla por observanto. Mia terapiista amikino, al kiu mi
estis konfidinta mian senton, instigis min al "kriado kontraù mia patrino
por elirigi ĉion-ĉi", sed mi ne povis fari tion, mi ne kapablis esprimi
emocion kontraù la ekstera mondo.
DA : Kiaj estis viaj sentoj ?
SE : Mi sentis, ke mi kriegis kaj ke mi elirigis tion el mi mem,
sed ne laù fizika maniero.
DA : Ĉu la efikoj de la ibogaino malebligas viajn korpajn reagojn
?
SE : Jes, ĝuste.
DA : Tio gravegas laù la vidpunkto de la primala psikoterapio,
laù kiu oni konsideras, ke endas denove travivi la doloron kaj la sentojn,
kiuj akompanis la eventon. Mi dubas pri la efikeco de la kuracado per la
ibogaino, se la memorojn oni sentas nur subjektive, kvazaù ekstere. Ĉu
estas ja subjektive ?
SE : Tio ne estas subjektiva !
DA : Ĉu vi diras, ke iu povas travivi gigantan skuon emocian
sen sperti la fizikajn efikojn akompanantajn ? Ĉu la procezoj okazas interne,
sen fizikaj efikoj eksteraj ?
SE : Mi sentis, ke mia korpo liberigis fluegojn da energio, sed
mi ne kapablis levi eĉ nur manon. Mi scias, ke restas al ni malmulte da
tempo, sed mi volus paroli pri sperton, kiun mi faris kun mia fratino dum
mia tria kuracado : mi diris al la akompananto " tremas mia brako !" Mi
povis senti lin penetri en la energiajn ondojn liberigitajn de mia korpo,
dum lia propra brako ankoraù estis je unu metro for de mi. Mi diris al
mi mem : " Jen, li tuŝas mian brakon... ne, ne ankoraù...nun..." kaj
mi sentis lian brakon malsupreniri tra mia disradianta energio... Finfine,
li tuŝis mian brakon kaj diris al mi : "Ne, via brako ne tremas." Ja la
disradiado de la energio liberigata de mia korpo tra mia brako ŝajnigis
al mi, ke ĝi estis tremanta.
DA : Kio okazis poste dum la psikoterapio, kiu sekvis viajn spertojn
kun la ibogaino ? Ĉu vi revenis al pli kutimaj esprimadoj de la sentoj
? Ĉu tio estis pli...scikapabla ?
SE : la psikoterapioj post la unua sperto malsimilis tiujn post
la dua. Post mia unua kuraco per la ibogaino mi esprimis miajn emociojn
"purige" (catharsis) dum pluraj monatoj. Post la dua kuracado, mia
sento de kolerego estis malaperinta...
DA : Ĉu vi daùrigis psikoterapion post via dua sperto ?
SE : Jes, sed mia intenco estis tiam spirita.
DA : Multan dankon pro tiu interesega intervjuo. |