MEYAYA : la unua trilingva retejo dediĉita al la iboga'
[AKCEPTEJO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOJ

antaùa artikolo || rimarkoj pri la skribmaniero || leksikono Buiti-a || sekva artikolo
La Iboga'
kaj la Spertoj 
de Tuja Morto

meyaya@iboga.org
racine Iboga

INICADO AL LA BUITI'
&
SPERTO DE TUJA MORTO
NDE ("Near Death Experience")

Oni devas kunligi la spertojn "de Tuja Morto" kun la rakontoj pri la "vojaĝo" de la Buiti-aj inicitoj ĉar, se oni forigas elementojn el pure kultura deveno, la vizioj kaj la ŝanĝoj, kiuj okazas en la persona vivo, estas similaj.

Tre multaj personoj tanĝintaj la morton pro grava akcidento ou dronado, kaj personoj anestezitaj per la Ketamino priskribas eksterordinaran sperton, kiu lasos spurojn dum ilia tuta vivo.

"Mi forlasas mian korpon, mi ŝvebas super ĝi, mi vidas ĝin, mi vidas la helpantojn ( la kirurgojn ) ĉirkaù ĝi.
Poste mi estas abrupte forkaptita en tre malhelan tunelon ; ĉe ĝia ekstremo estas brilega lumo. Mi sentas intensan emocion.
Mi vidas mian tutan vivon kvazaù filmon. Mi revidas tre precizajn eventojn de ĝi, mi malkovras ilian veran sencon.
Personoj ( sanktuloj, Dio ... ) alparolas min, demandas min pri mia vivo ; mi interparoladas kun ili...
Finfine mi decidas reveni.
De post kiam mi vidis la alian flankon, ( de post kiam mi revenis el la reĝlando de la mortintoj ), mi estas ŝanĝita, mi komprenis la sencon de mia vivo. Mi ne plu agis kiel antaùe."

Tiu sperto havas karakteron pli aù malpli mistikan laù la personoj, sed la gravaj trajtoj restas la samaj.

S-ro Philippe Chambon precizigas en la artikolo "COMA, aux portes de la mort...Ce qu'ils ont vu". (Science et Vie N° 962, novembron 1997 ) :

Les fakuloj verkis liston de kriterioj, kiuj ebligas karakterizi la Spertojn de Tuja Morto : 

  • sento de forlaso de sia korpo
  • trairo tra tunelo aù malluma loko
  • intensaj emocioj 
  • percepto de mistera lumo 
  • percepto de eldiroj tiaj : "via tempo ankoraù ne venis" 
  • renkonto kun kutimaj personoj aù kun religiaj eminentuloj
  • impreso de klarvideco
  • rapide pasas la vivo antaù la okuloj
  • atingo de landlimo
  • decido reveni en sian korpon
  • finfine reenkorpiĝo.
Kvin el tiuj sentoj kune sufiĉas por karakterizi aùtentikan Sperton de Tuja Morto."

Tiuj vizioj ofte okazis dum anestezo per la Ketamino ( kiun oni ne plu uzas de post la fino de la 80aj jaroj ), kaj la esploro pri ĝia agado ( Karl Jansen ) montris, ke ĝi fiksiĝas ĉe la ĉelaj riceviloj nervaj NMDA ( N-metil-D- aspartato ) kaj blokas ilin. La riceviloj NMDA estas normale aktivigitaj per natura molekulo : la glutamato.

"Nu la glutamato estas la plej grava  nervo-transmisiilo stimula en la centra sistemo nerva. La nervo-ĉeloj je glutamato ĉefe situas en la cerebra kortekso kaj en la hipokampo, kiuj partoprenas la procezon de la memoro kaj la emociojn, kaj kiuj asimilas la signalojn devenantajn de multaj partoj de la cerbo. La glutamato ludas vivonepran rolon en ĉiuj procezoj scikapablaj, kiujn partoprenas la kortekso : la pensado, la memorado, la perceptado. Tiu ricevilo aparte rilatas kun la daùra potencialigo, kiu estas fenomemo kunligita kun la memoro....

Longtempe oni supozis, ke aliaj nervo-transmisiiloj kaùzis la Spertojn de Tuja Morto : la endorfinoj. Tiuj molekuloj opiosimilaj estas abunde sekreciataj dum la statoj de "tuja morto". Sed ili kaùzas nek halucinojn nek senton de malkuniĝo. Kvankam ili ne rekte kaùzas la Spertojn de Tuja Morto, la endorfinoj pli probable kaùzas la felicecon, kiu ĝenerale akompanas ilin. Krome la endorfinoj ŝajne blokas la ĉelojn, kiuj malstimulas la aktivecon de la hipokampo. Ĉar tiu organo ludas fundamentan rolon en la procezo de la memorado, ĝia stimulado povus klarigi  la samtempan retravivadon de multaj memoroj." ( Chambon )

Trans la "kemiaj" konsideroj, la esenca parto de la Spertoj de Tuja Morto restas la psika ŝanĝo okazinta al la persono.

Tiu revenanta ne plu ekzakte estas tiu foririnta : li vidis, li scias, de nun li konstruos sian vivon sur novaj certecoj.

Ekzakte kiel la inicado, kiu naskas novan homon.

Iboga
- Spertoj de Tuja Morto -

[SEKVO] [AKCEPTEJO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOJ