Howard Lotsof estas
nekonteste la papo de la ibogaino. Ekde la 60aj jaroj, kiam li estis la
unua identiganto de ĝiaj efikoj kiel ĉesigilo de la dependeco, ĝis hodiaù
li baraktas por akceptigi la ibogainon en la kuracado de la dependeco je
la opiaĵoj kaj la kokaino (Vidu la historion).
Lia kliniko en Panamo kuracadas toksomaniulojn jam de jaroj laù la protokolo,
kiun li difinis. Sen li, ĉu ni estus parolanta pri la ibogaino ? Certe
ne !
La IBOGAINO en la kuracado kontraù la kemiaj perturboj de la dependeco.
La klinikaj perspektivoj.
H.S.Lotsof
NDA International, Inc.
Dediĉe al la laboro de J. Bastiaans kaj N. Adriaans,
memore al N. Kribus.
La ibogaino ne estas substituo de la narkotaĵoj aù de la stimulaĵoj,
ĝi ne dependigas kaj estas uzita en unusola fojo (SAM : single administration
modality)
Ĝi estas ĉesigilo de la kemia dependeco.
Nova kuracado okaze povas esti necesa ĝis kiam la homoj kuracitaj per
la ibogaino estu kapablaj ĉesigi iujn kondiĉitajn refleksojn ligitajn
kun la efikoj de la drogoj.
La unuaj rezultoj sugestas, ke por multaj pacientoj periodo de cirkaù
du jaroj da intermitaj kuracadoj povas esti necesa antaù ol atingi la
celon de longdaùra abstinado je narkotaĵoj kaj stimulaĵoj.
La plej multo de la pacientoj kuracitaj per la ibogaino restas liberaj
je iu ajn dependeco kemia dum tri ĝis ses monatoj post unusola dozo.
Ĉirkaù dek procentoj de la pacientoj restas liberaj je iu ajn dependeco
kemia dum du jaroj aù pli post unusola kuracado per la ibogaino.
Egala procento de la pacientoj revenas al la uzado de drogo du semajnojn
post la kuracado.
La multoblaj glutadoj de la ibogaino dum kelkaj tempoj estas ĝenerale
pli efikaj por plidaùrigi la abstinadon.
Notinde estas, ke 29 el la 35 pacientoj sukcese kuracitaj per la ibogaino
spertis antaùe multajn malsukcesojn per aliaj kuracadoj.
MALLONGA HISTORIO
La ibogaino estas natura alkaloido trovita en la Tabernanthe Iboga
kaj en aliaj plantoj de la centrokcidenta Afriko.
Ĝia efikeco estis por la unua fojo menciita rilate la ĉesigon de la
perturboj ligitaj :
kun la dependeco je la opiaj narkotaĵoj en la patento U.S. 4 499 096
(Lotsof, 1985),
kun la dependeco je la kokaino en la patento U.S. 4 587 243 (Lotsof,
1986)
kaj kun la dependeco je la plurtoksomanio en la patento U.S. 5 152
994 (Lotsof, 1992)
La komenca esploro, kiu pruvis la efikojn de la ibogaino kontraù la
dependeco je la heroino kaj la kokaino, estis farita de H.S. Lotsof
en 1962 kaj 1963 per serio da grupaj eksperimentoj en malsanulejo, kaj
la aldonajn esplorojn pri la klinikaj aspektoj de la kemia dependeco raportis
Kaplan (1993), Sisko (1993), Sheppard (1994), Sanchez-Ramos
kaj Mash (1994).
Antaù la taksado de la ibogaino por ĉesigi diversajn dependecojn kemiajn,
la uzadon de la ibogaino en psikoterapio menciis Naranjo (1969,
1973) kaj la Unua Internacia Kongreso de Parizo pri Ibogaino (Zeff,
1987)
La uzado de plantoj entenantaj la ibogainon estis raportita jam de longe
en la okcidenta Afriko pri la religia praktiko kaj pri la tradicia medicino
(Fernandez, 1992 / Gollnhofer & Sillans, 1983, 1985)
Resumon de la historio de la esploroj pri la ibogaino publikigis Goutarel
kaj kunlaborantoj (1993)
Ĝia efikeco por kuraci dependecon je la opiaĵoj, je la kokaino kaj
je la alkoholo estis pruvita per homaj eksperimentoj dum antaùklinikaj
studoj realigitaj de serĉistoj en Usono, Nederlando kaj Kanado.
Dzoljic kaj kunlaborantoj (1988) estis la unuaj serĉistoj, kiuj
publikigis la povon de la ibogaino por plifaciligi la senigon je narkotaĵoj.
Stanley D. Glick kaj kunlaborantoj (1992) en medicina universitato
de Albany publikigis originalan esploron kaj kompilaĵon de la studoj
pri la mildigo de efikoj rezultantaj de la senigo je narkotaĵoj.
Maisonneuve kaj kunlaborantoj (1991) determinis la farmakologiajn
influadojn reciprokajn inter la ibogaino kaj la morfino. Glick kaj
kunlaborantoj (1992) raportis la kapablecon de la ibogaino por redukti
aù ĉesigi la memuzadon de la morfino fare de la rato.
Woods kaj kunlaborantoj (1990) trovis, ke la ibogaino agas ne
kiel opiaĵo, dum Aceto kaj kunlaborantoj (1991) demonstris, ke
la ibogaino kaùzas nek signojn de senigo nek dependencon
Cappendijk kaj Dzoljic (1993) publikigis, ke la ibogaino
efikas por redukti la meminjektadon da kokaino far la rato.
Broderick kaj kunlaborantoj (1992) verkis la unuan publikigon
pri la ebleco de la ibogaino por inversigi la pliigon de la dopamino kaùzitan
de la kokaino kaj poste raportis, ke la ibogaino malpliigas la movaktivecon
kaùzitan per la kokaino kaj aliajn efikojn (1994).
La esploroj de Broderick kaj de liaj kunlaborantoj (1992) montris,
ke la ibogaino reduktas ĉe la muso la movajn stimulojn instigitaj per
la kokaino.
Sershen (1993) demonstris ankaù, ke la ibogaino reduktas la
konsumadon kokainan de la muso
Glick (1992) kaj Cappendijk (1993) malkovris per bestaj
eksperimentoj, ke la multoble ripetitaj injektoj da ibogaino pli efikas
ol unika dozo por ĉesigi aù redukti la meminjektadon da morfino kaj da
kokaino, tiel konfirmante la rezultojn de Lotsof pri homoj (1985).
Popik kaj kunlaborantoj (1994) difinis la ibogainon kiel efikan
inhibiciilon de la kunligo de MK-801 kun la ricevilo NMDA.
Oni demonstris, ke la MK-801 malgravigas la tolerecan fenomenon de la
opiaĵoj (Trujillo kaj Akil, 1991) kaj de la alkoholo (Khanna
kaj kunlaborantoj, 1993).
La efikojn de la ibogaino kontraù la dopamino kaj la dopamina sistemo
( la dopamino estas substanco, kiun oni supozas prirespondeci la plifortigon
de la plezurigaj efikoj de la drogojn ) trovis Maisonneuve (1991),
Broderick (1992), Sershen (1992) kaj iliaj kunlaborantoj.
Deecher kaj kunlaborantoj (1992) raportis, ke la ibogaino kunligiĝas
kun la por-opia ricevilo "kappa".
Tiel ni ekvidas vastan gamon de mekanismoj, per kiuj la ibogaino povas
moderigi la uzadon de substancoj tiaj diversaj kiaj estas la narkotaĵoj,
la opiaĵoj, la stimulaĵoj kaj la alkoholaĵoj.
LA KLINIKA PRAKTIKO
La efikoj de la kuracado per la ibogaino estas studataj laù tri kategorioj
: akutaj, meztempaj kaj longtempaj.
La efikoj akutaj kaj meztempaj estas fojenomitaj
"efikoj" kaj "postefikoj". La du ĉefaj efikoj de la ibogaino estas la
ebleco ĉesigi la simptomojn de la senigo je narkotaĵoj kaj stimulaĵoj
kaj mildigi aù nuligi la nepran bezonon uzi ilin ( Lotsof 1985,
1986, 1989 )
La scio pri la uzado de la ibogaino por kuraci le dependeco je alkoholo
estas limigita je :
- nur unu alkoholaĵo, de kiu dependas la paciento.
- la redukto kaj okaze la ĉesigo de la uzado de alkoholo far homoj
kuracitaj pro dependeco je pluraj drogoj.
La ebleco kuraci per la ibogaino la dependencon je la nikotino ( Lotsof,
1991 ) estis observata ĉe plur-dependantaj pacientoj ĉefe kuracitaj kontraù
opiaĵoj kaj/aù kokaino.
Resume de la kuraca uzado de la ibogaino, aperas la jeno :
la ĉefaj devoj de la kuraca taĉmento estas kvaroblaj :
- akiri la fidon de la paciento.
- provizi la komforton de la paciento.
- helpi la pacienton dum la ĉesigo de lia kemia dependeco.
- certigi la psikosocian helpon per la reto necesa al li plimulto el
la pacientoj por ke ili eksentu emaj al persona plenumiĝo kaj kapablaj
roli kiel aktivaj anoj de la socio. Ja tiel agas la kuraca komunumo nederlanda,
kiun oni konsideras kiel modelon.
En la protokolo de Lotsof, pri kiu manlibro estas nun pretigita,
ne okazas la kutima konflikto inter la kuracisto kaj lia paciento pri la
tuja ĉesigo de droguzo.
Se la pacientoj estas narko-dependaj, oni permesas al ili daùrigi la
uzon de narkotaĵoj ĝis iu tempa limo antaù la kuracado per la ibogaino.
Neniu konflikto estas pri la uzado de la opio antaù la kuracado ĉar
ni opinias, ĉu ke la ibogaino iel efikos por ĉesigi la kemian dependecon,
ĉu ke nenio okazos.
La pacientoj dependaj de stimulaĵoj ne daùrigas sian uzadon de ili,
kaj tio ne okazigis problemojn por la pacientoj aù por la kuraca taĉmento.
Antaù ol ni ekkuracis en hospitalo, la dependaj pacientoj estis permesitaj
uzi sian propran provizon da narkotaĵoj ĝis la vespero antaù la kuracado.
Nun por la kuracadoj per la ibogaino en la hospitalo, la narko-dependa
paciento daùrigas la medikamentojn preskribitajn de sia kuracisto dum
la 3 aù 5 tagoj, kiujn li pasigas en hospitalo antaù la kuracado.
Eĉ en tiuj cirkonstancoj, la malfido de la paciento kontraù la medicina
mondo kaj la ekstrema timo pro eventuala "drogo-manko" okazigis kontrabandon
de narkotaĵoj en la hospitala medio.
Por protekti la pacienton kontraù ebla veneniĝo pro superdozo da narkotaĵoj
aù da aliaj drogoj, kompletan ekzamenon korpan oni faras al ĉiuj pacientoj
okaze de ilia akcepto en la hospitalo.
Fizika ekzameno kaj priserĉado de tio, kion posedas la paciento, antaù
la kuracado per la iboga' havas du gravajn celojn :
- 1 ) limigi la eblecon, ke povus okazi superdoza akcidento pro kaŝitaj
drogoj.
- 2 ) havigi kompletan scion pri la sanstato de la paciento. Ĉar multo
el la homoj, kiuj petas kuracadon kontraù la kemidependeco, havas
diversajn kaj ofte multajn sanproblemojn vualitajn dum jaroj aù jardekoj
pro sinkuracado per kontraùleĝaj drogoj.
LA EFIKOJ
La tujaj efikoj de la ibogaino estas intensaj. La komenca reago kutime
ekaperas dum la 45 minutoj post la glutado.
La plenaj efikoj estas ĝenerale evidentaj en la postaj 120-150 minutoj.
Por la paciento la unua subjektiva indiko de la efikoj de la ibogaino
estas invadanta tono oscilanta. La paciento emas sterniĝi kaj, se li petas
stari aù marŝi, ekaperas signoj de ataksio.
La protokolo de Lotsof' kondiĉas, ke la paciento restu kuŝe
sur la lito kiel eble plej senmove dum la uzado de la ibogaino, ĉar la
naùzoj asociitaj kun tiu uzo ŝajne rilatas kun la malfrua stadio ( pli
ol 4 horojn post la glutado ) kaj/aù, eventuale, kun psikosomata reago
kontraù sperto travivita kiel traùmata.
Krome ni uzas kontraùnaùzan mendikamenton ne-fenotiazinan, ĉar la
molekuloj fenotiazinaj povas miŝarmonie efiki kontraù la psikoaktivaj
kvalitoj de la ibogaino.
Se la vomadoj daùras pli ol du horojn kaj duono post la glutado de
la ibogaino, ekzamenon de la vomitaj substancoj oni devas fari por determini
kiom da ibogaino jam estis sorbita de la paciento. Per la rektuma vojo
oni povas kompletigi la dozon da ibogaino, se ne eblas uzi la perbuŝan
vojon.
La uzo de tiu perrektuma vojo okazos nur se la paciento antaùe konsentis
pri ĝi.
LA VIDEBLIGO
Unu el la ĉefaj efikoj de la ibogaino dum la unua fazo estas sonĝa
stato, kvankam la kuracato estas tute vekita kaj povas respondi la demandojn
de la kuraca taĉmento.
Plej ofte la homoj sub la influo de terapia dozo da ibogaino ne deziras
paroli. Male ili preferas koncentrigi sian atenton kontraù la vidaj rememoraĵoj
aù eventoj, kiujn ili spertas kaj kiuj havas rilatojn kun la teorioj de
Freŭd-o kaj de Jung-o.
Tiuj vidaĵoj rapide pasas antaù iliaj okuloj. Iuj priskribas ilin
kiel rapidan filmon, aliaj kiel lumbildan spektaklon, en kiu ĉiu lumbildo
entenas specifajn cirkonstancon aù eventon de la vivo de la spektanto.
En ambaù kazoj la vidaĵoj estas tiom multaj kaj ŝanĝiĝas tiom rapide,
ke distri la pacienton, eĉ dum mallonga momento, povas perdigi al li la
pensfadenon.
Tial dum tiu unua fazo de la kuracado per la ibogaino la entrudiĝo
de la kuraca taĉmento devas esti minimuma.
LA SANGPREMO
De la unua ĝis la kvina horo okazas modera altiĝo de la sangpremo
( 10 aù 15% plie ), foje kun malrapidiĝo de la sangpulsado.
La plej signifaj ŝanĝoj okazas 90-120 minutojn post la glutado de
terapia dozo da ibogaino.
En multaj okazoj, ofta estas la frekvenco de palpitacioj pro angoro
de la paciento.
Dufoje oni kuracis personojn, kiuj havis portempan hipertension. En
unu el tiuj kazoj la sangpremo refariĝis normala dum la unua kaj la dua
stadioj de la kuracado. Ĉe la dua hipertensiulo montriĝis malgranda ŝanĝo
post terapia dozo da ibogaino po 23 mg/kg sed signifaj ŝanĝoj dufoje
montriĝis post nur prova dozo po 1,6 mg/kg. Oni uzis tiujn provajn dozojn
pro nia zorgo pri la hipertensiulo kuracota. Antaùe lin kuracis la "Dutĉ
Addict Self-Elp" (DAŜ) per dozo je 18 mg/kg ŝajne sen videbla rezulto
negativa. Tio iomete malgrandigis nian zorgon pro la sekureco de la paciento
Necesas antaùpensi la diversajn reagojn individuajn de la pacientoj.
LA SEKURECO DE LA PACIENTINOJ
Unu 24jaraĝa pacientino kuracita per la ibogaino kontraù la kemia
dependeco mortis en Nederlando pro ne-diagnozita kaùzo. Kvankam ŝia nekropsio
ne determinis la kaùzon de la morto, ĝi montris en la sango proporcion
de ibogaino je 0,75 mg/l. Ne estis pruvita la tokseco de tiu nivelo dum
la esploroj per bestoj aù dum nia antaùa sperto pri kuracado de homoj.
Sekve de tiu morto kaj de la antaùa morto de svislandanino, kiuj estis
ricevanta ibogainon dum psikoterapia kuracado ( tute sendependa de la esplor-programo
de NDA ), la FDA ( Food and Drog Administration ) eksigis la virinojn
el la nunaj esploroj klinikaj, kiuj okazas en la Universitato de Miami-o.
Tamen la decido de la FDA kontraùas la principojn de la Nacia Instituto
por Sano. Tiuj principoj instigus, male, al la enigo de la virinoj en klinikajn
studojn cele al la determino de la sekurigaj reguloj por ili.
30% el la pacientoj de NDA International estas virinoj, kiuj ne montris
malbonajn efikojn dum aù post la kuracado per la ibogaino.
Tamen, konsiderinte ĉiuj cirkonstancoj, oni aplikos la protokolon de
Lotsof'
nur en hospitalo aù en kliniko, kie eblas senĉesa kontrolo medicina de
la paciento.
Internacia esplor-programo nuntempe disvolviĝas por determini hipotezon
pri la kaùzo de la morto de la virino en Nerderlando. Ni serĉas kunlaboradon
kun la svisa registaro pri la alia morto. La rezultoj de tiu esploro povas
faciligi la difinon de eksiga kriterio aù antidoton, kiu ebligus tutsekure
kuraci la kemian dependecon de la virinoj.
SCIKAPABLA TAKSADO
Dum la dua agad-fazo de la ibogaino en la Protokolo de Lotsof',
la pacientoj spertas la intelektan mem-taksadon de sia pasinta vivo kaj
de la decidoj, kiujn ili tiam elektis. Tio okazas post la videbliga fazo,
kiu ĝenerale finiĝas abrupte post 3 aù 5 horoj.
Tamen, la variadoj de la individuaj reagoj estas ne la escepto sed la
normo en la parametroj de la Protokolo
Kiam diversajn decidojn elektis la paciento en la pasinteco, tiam nur
ili ŝajnis la eblaj.
Tamen pro la kapableco de la ibogaino retaksigi al li lian vivon, liajn
agojn kaj lian konduton, eblas al ĉiu paciento kompreni, ke ekzistis unu
aù pluraj aliaj decidoj krom tiuj elektitaj de li tiuepoke.
Tiu kono ebligas al la paciento modifi sian nunan konduton kaj ĉesigi
sian dependecon je la drogo.
SENMOVECO
Dum la videbligaj periodoj kaj ankaù parte dum la fazo de scikapabla
taksado, la pacientoj prezentas konduton de senmoveco. ( Depoortere,
1987 )
Tipojn de cerbaj ondoj asociitajn kun la sonĝo kaj la dormo, sed diferencajn
de tiuj statoj, esprimas malrapida aktiveco ritma je 4-6 Hz. Tiuj tipoj
de EEG estas asociitaj kun stato, kiun karakterizas senmoveco.
Kelkaj el la unuaj observantoj de la Protokolo Lotsof-a ( Kaplan,
persona komunikaĵo,1990 ) origine kredis je paralizo, sed kiam oni petis
la pacientojn por ke ili leviĝu kaj moviĝu, ili kapablis fari tion kvankam
malfacile.
MILDIGO DE LA NARKOTA SENIGO
Unu el la gravaj efikoj akutaj de la kuracado per la ibogaino estas
la mildigo aù la nuligo de la simptomoj kaùzitaj de la narkota senigo
ĉe la opiomaniuloj.
Tio estas gravega por la pacientoj dependentaj de narkotaĵoj, kiuj
vivas ĉiam timante la suferigajn simptomojn de la "senigo" kaj de la "manko"
La sperto de la kuraca taĉmento montras, ke ekstreme grava estas la
antaù-informo pri tiu aspekto de la Protokolo.
La simptomoj de "senigo" konsistas el reagoj fizikaj kaj ofte psikosomataj
pro angoro.
Nepre necesas do, ke la kuraca taĉmento estu tre sperta por identigi
kaj distingi tiujn diversajn simptomojn.
Jen ĉi-malsupre estas legablaj du ekzemploj de psikosomataj reagoj
kontraù la "senigo", kiuj okazis al du pacientoj kuracitaj ekster Usono.
Ekzemplo Unua
Iam kolego vokis min veni en la ĉambron proksimume 20 horojn post la
glutado de la ibogaino far 25jaraĝa viro heroino-dependenta. La paciento
kutime uzis kvaronon de gramo da heroino ĉiutage, sed pliigis sian ĉiutagan
dozon ĝis 2 gramoj dum sia restado en Nederlando.
Oni informis min, ke la paciento plendis pro muskolaj spasmoj. Mi demandis
al la paciento ĉu tio estas vera, kaj li respondis jese. Mi petis, ke
li permesu al mi vidi tiujn spasmojn. La paciento konsentis kaj montris
al mi sian suron. Ĝi havis ŝajne nevolajn movojn. Mi kontrolis liajn
pupilojn kaj observis, ke ili estis ne dilatitaj. Krome li prezentis neniun
alian simptomon de drogo-manko. Turniĝante al mia kologo por diskuti,
mi rimarkis, ke ĉesis la spasmoj.
Kiam mi reekzamenis lian suron, ekspasmis la muskoloj. Mi denove turniĝis
sed daùre atentis, kaj la spasmoj denove ĉesis.
Mi informis la pacienton pri mia opinio, ke la spasmoj havis psikosomatan
originon. Mi metis kusenon sub la suro de la paciento por subteni ĝin
kaj kovris lin per kovrilo. Malaperis la spasmoj.
Ekzemplo Dua
Alifoje vokis min persono de DASH, kiu jam observis multajn kuracadojn.
Ŝi informis min, ke jugoslavino 20jaraĝa plendis pro "narkota senigo"
dum la kuracado per la ibogaino.
Tamen la observistino de DASH ne kredis tion, ĉar estis neniu konstateblaj
simptomoj de "manko".
Kiam mi alvenis, la pacientino estis sidanta sur kanapo. Mi kontrolis
ŝiajn pupilojn kaj observis, ke ili estis ne dilatitaj. Mi demandis, ĉu
ŝi sentis drogo-mankon. La pacientino konfirmis tion.
"Kiel vi sentas drogo-mankon ? Kiel tio manifestiĝas ?" mi demandis.
"Mi estas malsana" ŝi diris,
Mi demandis al ŝi, ĉu ploris ŝiaj okuloj.
"Jes" ŝi diris, sed ŝiaj okuloj ne ploris.
"Ĉu vi havas nazan elfluaĵon ?"
"Jes" ŝi diris, sed ŝia nazo estis seka.
"Ĉu vi havas anser-haùton ?"
"Jes" ŝi diris, sed mi montris al ŝi, ke ŝia haùto ne estis tia.
Finfine mi diris : "Ĉu vi suferas pro lakso ?"
"Jes" ŝi respondis, sed neniun rimedon mi havis por certiĝi pri la
praveco de ŝia aserto.
La pacientino petis de mi monon por reveni hejmen. Mi diris al ŝi,
ke mi opinias nun ne saĝa ŝian foriron, sed ke morgaù mi donos al ŝi
neceson por vojaĝi.
La sekvantan tagon la observistino de DASH diris al mi, ke la pacientino
foriris kvar horojn post nia diskuto. Forirante, ŝi informis la observistinon,
ke ŝi ne estis malsana sed nur pretendis esti tia.
Tiu ekzemplo devus pravigi la kuracadon en hospitalo kun kompleta taĉmento
medicina ( psikiatro, neùrologo, ĝenerala kuracisto, terapiisto, flegistoj,
konsilanto kaj advokato de la paciento ), kiu kapablas ĉiumomente taksi
ĉiujn problemojn de la paciento kaj adekvate solvi ilin.
La plendo pri sufero pro narkoto-manko post la foriro el la kuracejo
estis raportita tri foje.
Ni provizis aldonajn kuracadojn post 6 aù 12 monatoj al la pacientoj,
kiuj denove fariĝis dependaj kaj kiuj deklaris ian drogo-mankon dum la
semajno post sia unua kuracado per la ibogaino.
Nia taĉmento decidis gardi kaj observi dum kroma periodo egala al la
daùro de la "senigaj simptomoj" la pacientojn, kiuj tiel plendis
Sub tiaj kondiĉoj de kontrolado ni konstatis, ke la simptomoj de "senigo"
raportitaj de la pacientoj estis kutime angoraj simptomoj aù devenis de
la angoro, kiun havis la pacientoj pri la sufero pro tia senigo. Tiuj simptomoj
entenis : naùzojn, lakson, aù plialtiĝon de la sangpremo de hipertensiulo.
Okazis du incidentoj ŝajne ne rilatantaj kun angoro, en kiuj okazis
lakso 5 aù 7 tagojn post la kuracado al pacientoj, kiuj en la antaùa
tago uzis unu gramon da heroino. Tiuj problemoj estis facile solvitaj per
ununura dozo da taùga medikamento, kaj ne plu okazis.
POSTEFIKOJ : ĈESIGO DE LA DEPENDECO.
La abrupta ĉesigo de la bezono serĉi kaj uzi drogojn estas specifa
de la "Protokolo Lotsof " kiel kuracado de la kemiaj perturboj de
la dependeco.
Tiun efikon ĝenerale perceptas la pacientoj ne kiel la ĉefan efikon
de la ibogaino ( videbligo, scikapabla taksado, senmoveco kaj postrestanta
stimulo signifa estas pli evidentaj ).
Tiun efikon ja malpli frue perceptas la paciento ĉar li dormas dum
kelkaj tempoj.
La paciento ekkonscias por la unua fojo pri la forigo de la drogo-bezono
du aù tri tagojn post la glutado de la ibogaino. En malmultaj okazoj tio
povas evidentiĝi post nur 24 horoj. Sed la kuraca taĉmento kutime notas
tion je 45-60 minutoj post la glutado de la ibogaino.
Nia sperto akirita dum la lastaj jaroj okaze de la kuracado de 20 homoj
ekster Usono montris, ke la plimulto el la pacientoj bezonas serion da
kuracoj per la ibogaino antaù ol estas komplete malaperintaj la refleksoj
kondiĉitaj de longa historio de kemidependeco. Tamen, por tri el tiuj
pacientoj, unika kuracado ĉesigis la kemian dependencon dum minimume du
jaroj.
La avantaĝo de la ibogaino estas, ke ĝi okazigas periodojn liberajn
je ĉia bezono, dum kiuj psikiatro, socia laboristo, terapiisto kaj paciento
povas ĉiuj kunlabori ene de kohera grupo por firmigi daùran sendependecon
je la drogoj.
LA PSIKOSOCIA SUBTENO
La kuracado per la ibogaino havas ĉiujn kutimajn aspektoj de la aliaj
kuracaj metodoj kontraù la problemoj de kemidependeco.
La kono, kiun havas la postkuraca taĉmento pri la psikopatologio, la
socia konduto kaj soci-aniĝado de la paciento, estas nepra por la sukceso
de la kuracado.
En raraj okazoj, kiam la paciento jam havas la kulturajn kaj profesiajn
kvalitojn necesajn al socia sukceso, la tasko povas esti relative pli facila.
Se la paciento ne havas tiajn kvalitojn, aù se li estas kuracata pro aliaj
motivoj ol la dependeco, necese estas, ke strukturo por psikosocia subteno
prizorgu lin.
Traùmo suferita de la paciento dum la infanaĝo povas ludi gravan rolon
en lia rilato al amo kaj en la sento de forlasiteco, kiuj estas komunaj
al multaj pacientoj kuracataj ( Bastiaans, 1991 ).
Ĉiuj rimedoj de psikosocia subteno devas estis disponeblaj por la paciento
post la finfino de la kuracado per la ibogaino. Oni devus uzi ilin laù
la taksado de la bezonoj kaj de la progresoj de la paciento. Grave estas,
ke la postkuraca taĉmento povas rapide proponi kaj havigi subtenon psikosocian
al la paciento, por helpi lin al decido kaj atingo de celoj, ĉar la ibogaino
ebligas periodon sen dependeco, kiun devas profiti ambaù la kuracanto
kaj la kuracato.
Paciento diris, ke la ibogaino kaj la "12-Step" ( terapia grupo ) ambaù
helpas por ekkontaktiĝi kun sia animo. La ibogaino estas kvazaù karburaĵo
por raketo ( Le village Bat, 1990) : tio ebligas helpi rapide kaj
efike la pacienton dum li deziras kaj kapablas ŝanĝi sian vivon.
La ibogaino ĝenerale kaùzas tre impreseman psikostaton ĉe la paciento.
Tio kaùzas tre profidonan kaj kontentigan rilaton inter la paciento kaj
la terapiisto, sed postulas de la helpanto psikosocia laboron pli rapidan
kaj pli grandan ol kutime necesan por alia kuracado.
Antaù la uzado de la ibogaino kontraù la kemidependeco, necesis al
la terapiisto periodo de 3 ĝis 24 monatoj ( Judd, persona komunikaĵo,
1993 ) por liberigi la pacienton el lia dependeco per la tradiciaj helpo-metodoj
( Kaplan kaj kunlaborantoj, 1993 ).
Avantaĝo de la kuracado per la ibogaino estas, ke li ebligas al la
psikosocia helpantaro asisti la pacienton en la decidoj, kiuj ebligas la
normigon de liaj kondutoj kaj lian aniĝon en la socio kiel perfekta kaj
produktiva civitano.
Multaj el la kuracaj reguloj kutimaj inter la terapiisto kaj la paciento
ne plu validas en kuracado per la ibogaino. La pacientoj bezonas pli intiman
kaj pli intensan gvidadon, kaj ĝenerale ĝin akceptas pli facile. Ili
petas pli rapidan helpon por relerni la sociajn kondutojn kaj por objektive
kompreni kaj venki la diversajn malfacilaĵojn antaùe spertitajn de li.
La ibogaino ne estas do kuracilo por la klinikistoj, kiuj preferas simple
uzi pilolon aù tablojdon sen intimaj interrilatoj kun siaj pacientoj.
LA REDUKTO DE LA DORMO-BEZONO
Ĉiukaze la ibogaino portempe reduktas la dormo-bezonon de la paciento
ĝis 3 aù 4 horoj po nokto. Tiu efiko povas daùri dum unu monato aù
pli, kaj la dormo-bezono iom post iome refariĝas normala
Teorio sugestas, ke la redukton de la dormo-bezono kaùzas malrapida
biodifektiĝo de la ibogaino aù de unu el ĝiaj metabolaĵoj. Tio estas
rilatigenda kun la farmakologia studo farita de Mash en la Universitato
de Miami' ( Mash, 1995 )
Dua teorio sugestas, ke la kaùzo devenas de la redukto de la psikologiaj
dormo-bezonoj asociitaj al la sonĝo-neceso. Tiun teorion pravigas la fakto,
ke la ibogaino kaùzas intensan sonĝadon, kiu daùras multajn horojn dum
ĝia periodo de fortega activeco.
La redukton de la dormo-bezono ofte konsideras la pacientoj kiel malagrablaĵon,
ĉar ili uzis la drogojn kaj la dormon kiel forfuĝilojn. Ĝi foje necesigas
malfortan sedativon dum la unua tago post la kuracado per la ibogaino.
Kutimaj singardemo necesas antaù ol doni sedativojn al eks-toksomaniuloj.
En malmultaj kazoj la pacientojn uzis tiun novan tempon disponeblan
kiel avantaĝon en sia laboro.
LA LONGTEMPAJ EFIKOJ
La "longtempaj" efikoj estas tiuj, kiujn oni povas noti dum periodo
de 1 ĝis 24 monatoj post la kuracado, kaj eĉ pli malfrue en kelkaj okazoj.
Tri ekzemploj ilustras tiun punkton :
Ekzemplo Unua
Oni kuracis paron dependantan de heroino. La 26jaraĝa virino estis
toksomaniulino relative "nova" ( nur ek de tri monatoj ), sed ŝia 27jaraĝa
edzo estis uzanta heroinon dum 10 jaroj.
Dum ilia kuracado oni sekvis individuan protokolon de kuracado. La kuracado
estis komenc- iĝanta kaj la subtena taĉmento medicina kaj paramedicina
estis alkutimiĝanta kun tio okazonta dum tia kuracado.
Partojn de la kuracado observis D-ro Carlo Contoreggi ( Medicina
Vic-Direktoro de la Serĉo-Centro pri la Dependeco de la Nacia Instituto
pri la Toksomanio en Baltimore ) kaj la D-ro Lester Grinspoon
( Medicina Lernejo de Harward )
Oni kuracis unue la edzon kaj lia edzino plene kunlaboris kaj helpis
dum lia kuracado.
Morgaùe, kiam oni doni la dozon da ibogaino al la virino, ŝia edzo
postulis, ke oni permesu al li foriri el lia ĉambro por resti en ŝian
liton kun ŝi.
Li informis la ĉeestantan taĉmenton medicinan kaj paramedicinan, ke
se li ne atingos tion, kion li deziras, li perturbos la kuracadon de sia
edzino. Ni decidis, ke plenumi lian peton estus malpli malutile ol barakti
kontraù paciento kolerigita kaj militema. Sed li senĉese ĝenis sian
edzinon dum ŝia kuracado. El tiu sperto rezultis politikon por kuraci
parojn samtempe en du apartaj ĉambroj.
Li refortiĝis antaù sia edzino, ĉar ŝi glutis la ibogainon je 24
horoj post li. Li plendis, ke la lito ne estis konforta kaj ke li ne plu
povis resti en ĝi, kaj la petis la permeson bicikli ekstere.
Post lia foriro, lia edzino ne plu eltenis kaj ploris brakumita de paraklinikistino.
Ŝi diris, ke ŝi ne plu scias ĉu ŝi volas resti kun sia edzo aù ne,
sed timas, ke li mortos se ŝi forlasos lin. Tio senĉese nervozigis ŝin.
Post la kuracado li daùre kontrolis la kontaktojn de sia edzino kun
la aliaj homoj, inkluzive kun la kuraca taĉmento. Poste ni eksciis, ke
ili ambaù estis reuzantaj la heroinon.
Tamen post tri monatoj la edzino ekkonsciis, ke sia edzo ne kapablis
ami sin, kaj ke ne tian vivon ŝi deziris. Ŝi ĉesigis la heroinon, aliĝis
al lernejo por flegistinoj, ekproceduris por eksedziniĝi, kaj nun fakuliĝas
je psikiatrio.
Komence ŝi ne agnoskis, ke ŝia decido por ĉesigi la heroinon estis
kaùzita de ŝia kuracado per la ibogaino, sed post kelkaj tempoj ŝi ekkonsciis,
ke ŝia decido por ŝanĝi ŝian vivon ja estis katalizita de ŝia sperto
per la ibogaino.
Ekzemplo Dua
Paciento dependenta de la kokaino estis kuracata laù la Protkolo
Lotsof
kaj spertis certa ĉesigo de sia drog-uzado. Dum la kuracado per la ibogaino,
li havis la fortan impreson, ke Dio punos lin se li daùros uzi drogon.
Li ne plu uzis drogon dum ĉirkaù 30 tagoj kaj poste reuzis ĝis iom
post iome.
Li denove estis kuracata per la ibogaino. Li vomis sian dozon kaj oni
estis devigata uzi la perrektuman vojon por doni al li la medikamenton.
Li daùre uzadis drogon sed certe malpli ol antaùe.
Proksimume ses monatojn post lia dua kuracado, establiĝis en Novjorko
la unua grupo de terapio per la ibogaino danka'l la patroneco de "International
Coalition foe Addict Self-Help"
kaj sub la gvidado de la psikoterapiisto Barbara Judd, CSW.
La paciento ĉeestis la kunvenojn ĝis 15 monatoj post sia origina kuracado,
ĝis kiam li konsentis pri la neceso ŝanĝi sian medion. Li do transloĝiĝis
al Florido.
En Florido li ne plu uzis drogon kvankam li povis havigi al si kokainon.
Li estis dungita de konstruk-firmao kreita kaj mastrumita de eks-toksomaniuloj,
en kiu regis striktaj principoj pri la neuzado de la drogoj
Ekzemplo Tria
Unu el la plej gravaj konceptoj akiritaj de la homoj kuracitaj per la
ibogaino estas, ke returnebla estas la toksomanio. La homoj dependentaj
de tiaj drogoj kiaj opiaĵoj aù kokaino ne kapablas agnoski, ke ilia kemia
dependeco estas reversebla fenomeno.
Tiu tria ekzemplo temas pri la unusola toksomaniulo ricevinta serion
da kuracadoj per la ibogaino je terapiaj dozoj dum la studo en 1962-1963.
Li restis libera je ĉia dependeco dum tri jaroj kaj duono post sia serio
da kuracadoj.
Dum tiu periodo li transloĝiĝis al Kalifornio, edziĝis kaj laboris
en farmacia vendado. Poste li perdis sian laboron kaj revenis al Novjorko,
kie li vendetis drogon, estis arestita kaj estis enkarcerigita.
Post sia liberigo li laboris kiel maŝinisto kaj malrapide revenis al
la uzado de heroino en 1969. Bonŝance por li, dum tiu periodo disvolviĝis
kuracaj programoj per la metadono kaj li eniris en la hospitalon Beth
Israël. Dum tiu epoko la programoj estis bone provizitaj per kuracistoj,
flegistinoj kaj per la taùgaj konsilistoj, kaj la paciento atingis turnopunkton
de sia vivo kiam li ekkonsciis, ke lia vivo kiel heroino-maniulo ne estis
tio dezirata de li. Ne nur pro la heroino, sed ankaù pro tia vivo mem,
en kiu nenion valoras homa vivo kaj en kiu homo kapablas mortigi por
iom da senefika pulvoro en koverto glacea. La paciento estis preta
por forlasi la heroinon, sed estis kvazaù sklavigita de la uzado de la
opiaĵoj por mildigi sian angoron.
Dum du jaroj, la paciento trovis sian ekvilibron per la metadono. Unu
aù du semajnojn post kiam li komencis uzi la metadonon, li provis uzi
la heroinon kaj estis kontentigita de la protekto donita de la metadono,
kaj li neniam plu uzis la heroinon.
Dum la sekvantaj jaroj ŝanĝiĝis la kuraca programo per la metadono.
Multaj el la konsilistoj kompetentaj ne plu kapablis daùrigi sian taskon
pro la psikaj streĉiĝo kaj malkontentigo okazigitaj dum ilia laboro.
La federa administracio estis pli kaj pli reduktanta la mov-liberecon de
la pacientoj kuracataj per la metadono kaj la efiko-daùro de la metadono
estis ofte tro mallonga, kvankam ĝi theorie devus efiki dum 24 horoj.
Por tiu menciita paciento la signoj de drogo-manko kutime aperis 18-
24 horojn post la glutado de la metadono. La paciento komencis malrapidan
procezon, kiu daùris proksimume 18 monatojn, por liberiĝi el sia ĉiutaga
dozo de 100 mg da metadono.
Post la fino de sia sentoksiĝo, la paciento ekstudis en la Universitato
dank'al stipendio.
Tiutempe ne plu eblis uzi metadonon por sentoksiĝo, sed danka'l sia
antaùa sperto per la ibogaino la paciento sciis, ke la toksomanio estas
reversebla, kaj tiu scio ebligis al li definitive venki sian dependecon.
LA AKTUALAJ KURACADOJ : PERSONA RAPORTO
La jena raporto temas pri tipo de paciento serĉata de ni dum jaroj
: kuracisto petanta kuracadon per la ibogaino. Li estis kemi-dependanta
de Demerol po 600mg ĉiutage, kaj jam plurfoje provis forlasi ĝin
sensukcese. Ni speciale interesiĝis pri tiu paciento ĉar ni esperis,
ke kiel kuracisto li povos pli bone informi laù profesia maniero nin pri
la rezultoj de sia kuracado. Li konservis siajn notojn kaj preparis raporton
pri la kvar malsimilaj dozoj da ibogaino, kiujn li ricevis. Lian raporton
oni entute prezentas ĉi-sube.
La paciento partoprenis esplor-protokolon, en kiu oni antaùvidis uzi
dozon po 10mg/kg da ibogaino, kiu teorie ne havus terapian efikon sed ja
havis por li. En la sama protokolo oni ankaù projektis uzi dozon po 20mg/kg.
Unua Tago ( unua prov-dozo de 100 mg da ibogaino )
"Mi glutis mian dozon da ibogaino, kuŝiĝis kaj restis sur la lito.
Nenion mi sentis, ĝis kiam la medicina taĉmento alvenis por la testo
je la fino de la unua horo. Estis por mi surprizo ĉar mi opiniis, ke mi
glutis la ibogainon je nur 20 minutoj antaùe. Kiam mi leviĝis, mi sentis
min iom dormema, kaj estis malfacile por mi marŝi laù rekta linio. Lumo
ĝenis min kaj ĉiu brueto ŝajnis pli forta ol reale ĝi estis. La sonoj
estis tre ĝenaj.
Dum la testoj de la dua horo, graviĝis la simptomoj. Estis tre malfacile
por mi marŝi laù rekta linio, kaj la ĉambro ŝajnis bati kvazaù koro.
Mi estis tre laca kaj volis nur ripozi sur la lito. Ĉiu kapmovo mia pligravigis
la simptomojn.
Kiam mi leviĝis por la testoj de la tria horo, mi sentis, ke la simptomoj
estis malaperantaj. Mi estis tra malsata kaj manĝis. Post la manĝado
mi iom naùzis.
Dum la sekvaj horoj mi sentis nenion krom senton, ke miaj mensaj vizioj
havis pli riĉajn detalojn ol antaùe, same kiel en filmo 3-D (en tri dimensioj).
Mi manĝis sen ia naùzo, tre bone dormis kaj vekiĝis plej bonfarte."
Dua Tago ( dua prov-dozo de 25 mg da ibogaino )
"Post tiu dozo mi sentis nenion alian ol mian normalan staton."
Tria Tago ( eksperimenta dozo po 10 mg/kg )
"Dum la du unuaj horoj mi sentis ion kvazaù mi estus fuminta haŝiŝon.
Mi estis tre kvieta kaj serena kaj forestis la nervoziĝo de la komenco
de la kuracado.
La ĉambro ŝajnis iomete malsama kaj la koloroj ĉirkaù mi pli akraj
ol kutime. La lumoj kaj la sonoj perturbis min same kiel la unua fojo.
Subite, kvankam miaj okuloj estis fermitaj, mi ekvidis bildojn aperantajn
sur ekrano, tute same kiel ĉe televidilo aù kinejo. Tiuj ekranoj aperis
malgrandaj kaj fariĝis pli grandaj kiam mi koncentris mian atenton pri
ili. Foje ili aperis malgrandaj kaj ekkreskiĝis, kvazaù mi marŝus al
ili, alifoje ili senĉese moviĝis de maldekstro al dekstro. La bildoj
sur la ekranoj malrapide moviĝis kaj estis tre klaraj kaj netaj. Mi vidis
arbojn movigatajn de la vento, homon kun sonoriloj en liaj manoj, diversajn
pejzaĝojn kun montaroj kaj sunsubiro. Tiumomente mi iom naùzis kaj mi
vomis, kiam la kuracistoj petis de mi, ke mi leviĝu por kelkaj testoj.
El la centoj da bildoj, kiujn mi vidis dum tiu-ĉi tago nur du mi rekonis
:
La unua estis bildo de mi mem dum infanaĝo, senmova kiel foto. Tiu
bildo estis komencanta alproksimiĝi kaj pligrandiĝi, kiam okazis en la
ĉambro io, kio malfermigis al mi la okulojn kaj perdigis al mi la bildon.
La dua bildo, kiun mi rekonis, temis pri ĉevalojn dancantajn sub cirkotendo.
Tio estis televida spektaklo, kiun mi estis vidinta je du tagoj antaùe.
La tempo ŝajnis pasi tre rapide : kvankam laù mia opinio pasis nur
ĉirkaù 4 horoj de kiam mi estis glutanta la ibogainon, la kuracistoj
asertis al mi, ke tio okazis ja 9 horojn antaùe ! Tre malfacile estis
por mi paroli per la angla aù la hispana lingvoj kaj mi kapablis uzi nur
mian gepatran. Tiutempe la bildoj komencis aperi malplirapide kaj dum la
du sekvaj horoj mi vidis nur senenhavajn ekranojn. Proksimume 10-11 horojn
post la komenco de la eksperimento ili malaperis.
Mi tre bone manĝis kaj restis sendorma dum la tuta nokto. Mi ekdormis
nur je la sepa horo matene, preskaù 24 horojn post la glutado de la medikamento.
Dum la nokto mi akre ekvidis mian vivon kaj eventojn kaj ekkonsciis, ke
mi malbone traktis ilin. Dum la tuta morgaùo mi estis tre laca, dormema
sed tre feliĉa kaj kvieta, en stato, kiun mi neniam konis antaùe."
Kvina tago ( terapia dozo po 20 mg/kg )
"La tri unaj horoj estis similaj : lumo kaj bruoj ĝenis min. Poste
ekaperis la bildoj laù malpli rapida ritmo ol dum la antaùa fojo. Estis
malpli da bildoj sed ĉiujn mi rekonis kiel partojn de mia infanaĝo.
Mi vidis min ludantan en la farmejo de mia patro, rajdantan sur motociklo,
ludantan kun kuzo, nutrantan fiŝon, ktp...Mi vidis kelkajn freŝdatajn
bildojn, interalie pri mia patro ridanta en la salono de mia domo. Tio
okazis proksimume unu jaron antaùe. Mi komprenis, ke mi havis feliĉan
infanaĝon, kaj ke neniu krom mi mem estas mallaùdenda pro mia dependeco.
Mi sentis la amon alvenantan el miaj gepatroj kaj geamikoj. Mi sentis la
saman tempo-perturbon kiel tiun spertitan de mi dum la alia tago, kaj post
kelkaj horoj subite io reveliĝis al mi : mia spirito kaj la universo estas
io sama, ĉiuj homoj kaj ĉiuj aĵoj en la universo estas UNU. Mi vidis
ĉiujn erarojn, kiujn mi estis farinta dum mia vivo, ĉiujn kondutojn,
kiujn mi estus devinta ne havi, kaj tio helpis min por tre firme decidi,
ke mi neniam plu uzos la medikamenton Demerol. Nun mi povas tre
klare vidi, ke mi ne bezonas la medikamenton Demerol por vivi mian
vivon. Kaj mi fartas pli bone kaj estas pli bona se mi ne uzas ĝin.
Dum la unuaj 8 horoj post la glutado de la ibogaino mi vomis 4 aù 5
fojojn, kaj ĉiam kiam mi provis moviĝi. Mi kapablis dormi ekde la kvara
horo matene kaj manĝi nur je la naùa matene. Mi vekiĝis malforta, laca
kaj dormema. Post kelkaj horoj mi iomete dormis kaj pli bone fartis. La
matenon de la sekvinta tago mi estis normala."
Kio ŝanĝiĝis en mia ĉiutaga vivo post la eksperimento ?
"Mi revenis al mia normala vivo sen bezono de ia drogo, kun pli bona
apetito ol antaùe, kaj multe pli memfida.
Nun mi povas konstati, ke iuj aspektoj de mia personeco ŝanĝiĝis.
Ekzemple, mi evitis stiri aùton nokte ĉar tio memorigis al mi akcidenton,
kiu trafis min antaù kelkaj jaroj. Nun mi povas stiri aùton tage kaj
nokte sen angoro. Mi estas certa, ke tio devenas de la ibogaino, ĉar nun
mi ne plu estas tiel angorema kiel antaùe.
Mi ne plu estas tiel timema kiel antaùe. Nun pli facile estas por mi
kontraùdiri homojn, se mi opinias ke ili eraras, kaj mi sukcesas komprenigi
al ili tion, kion mi volas kaj pensas. Antaùe mi kutimis konsenti pri
ĉio, kion diris la homoj, por eviti diskuton, eĉ se mi estis certa ke
mia vidpunkto estis prava.
Jen la ĉefaj rezultoj de mia sperto pri la ibogaino kaj la ĉefas malsamoj,
kiujn mi povas percepti post tiom mallonga tempo."
Post kelkaj monatoj...
"Tio plej grava, kion mi lernis, estas, ke mi neniam devas subtaksi
la fortecon de la drogemo, kiu kaŝkaùras profunde de mi mem. Mi neniam
povas diri, ke mi estas "resanigita", ĉar se mi faras tion mi forgesos
protekti min kontraù la pensoj pri droguzo.
Mi devas scii, ke mia kronika malsano dormetos tiel longe, kiel mi malebligos
ĝian kreskadon. Tiu decido estas plene konscia. Se malvigliĝas mia atento,
la malsano estos nekontrolebla post nur kelkaj tagoj. Sed, si mi povas
esti sufiĉe forta por reale kaj honeste kontroli mian envion kontraù
Demerol,
mi estos libera por ĉiam.
Antaù kelkaj tagoj pro profesiaj kialoj mi devis gardi kun mi ĝis
la morgaùo du dozojn da Demerol. Mi donis ilin al mia edzino. Kaj
surprizo estis por mi konstati, ke mi enviis uzi ilin ne por mi mem sed
por la pacientoj, kiuj vere bezonis ilin. Mi klare sentis, ke
Demerol
maldecas en mia medio. Mi ne provis koni la lokon, kie mia edzino metis
ilin, kaj mi sentis nek envion nek bezonon. Mi pensis nur pri la momento,
kiam mi povos doni ilin al la pacientoj kaj diri : "Tion mi faris kaj faras
dank'al vi el NDA.
Mi ne volas tedi vin pli longe, sed mi ne trovas la vortojn por diri
kiom mi kaj mia familio dankas vin. Mi neniam forgesos vin dum mia tuta
vivo."
Senutile estas diri, ke tiu aparta paciento posedis avantaĝojn por
sukcesi sian kuracadon. Li havis laboron, altan motivon, kaj ne bezonis
la psikosocian subtenon necesan al aliaj pacientoj, kiuj ne havas tian
socian fonon.
RESUMO
Ni kapablis konservi la dosierojn nur de 25 el la kuracitoj por estontaj
observoj. Ni sukcesis rekte rilati kun la pacientoj ofte nur dum la du
monatoj post la kuracado, kaj nur unufojon dum kvin jaroj. La malfacilaĵoj
en la kontakto kun la pacientoj devenas de iliaj diversaj originoj geografiaj
( landoj, urboj...)
La ĝeneralaj konkludoj bazitaj sur observadoj de la studo estas, ke
simpla uzo de la ibogaino estas ĉesigilo kontraù la toksomaniaj dependencoj.
Serio da kuracadoj dum pli longa tempo- periodo produktos pli signifajn
rezultojn.
La kuracado per la ibogaino ebligas komplete liberigi ( dum unu aù
pluraj jaroj ) la homojn kuracitajn el ilia dependeco kaj el ilia uzado
de opiaĵoj kaj de tiaj stimulaĵoj kiaj la nikotino kaj la kokaino. La
informoj pri la kuracado kontraù la dependeco je alkoholo estas nesufiĉaj.
Simpla kuracado per la ibogaino povas ege redukti la bezonon de ĉiuj pacientoj
pri opiaĵoj.
En 96% el la kuracadoj, unika kuraco povas ĉesigi ies drogo-bezonon
por periodo de du tagoj ĝis du jaroj kaj duono. Aliflanke la ibogaino
pruvis sian kvaliton por liberigi kaŝitajn memorojn kaj por retaksigi
la pasintan vivon. Mi opinias, ke ili estas la plej gravaj flankoj de la
povo de la ibogaino por ĉesigi la kemian dependecon.
Por akiri la plej grandan profiton de la kuracado per la ibogaino, oni
devas starigi strukturon por psikosocie subteni la pacientojn.
Kompreni kiel agas la ibogaino povas havigi al ni gravajn informojn
pri la memorado, la lernado, la sonĝado kaj la dormo, same kiel pri la
toksomaniuloj.
Dankojn :
la aùtoron redakte asistis Norma E. Alexander; Rick Doblin; William
J. Gladstone; David Goldstein; Barbara E. Judd, CSW; Daniel Luciano MD;
Natalie Chantel Luke; Piotr Popik, MD; Bruce H. Sakow; Bob Sisko; Sylvia
Thyssen; Boaz Wachtel et Rommell Washington.
la aùtoro danka la geS-rojn : N. Adriaans; N. Alexander; Z. Amit,
Ph. Le D; J. Bastiaans, MD; P.A. Broderick, PhD; C. Contoreggi, MD; M.R.
Dzoljic, MD; E. Della Sera, MD; G. Frenken; W.J. Gladstone; S.Le D. Glick,
MD; O. Gollnhofer, PhD; R. Goutarel, MD (décédé); C. Grudzinskas, PhD;
B.E. Judd, CSW; J.S. Kahan, Esq; C.Le D. Kaplan, PhD; D. Luciano, MD; D.C.
La pâtée, PhD; G.J. Le Prude l'Homme, Esq; L. Rolla, PhD; Le B.H. Sakow;
J. Le Sanchez-Ramos, MD; B. Sisko; H. Sershen, PhD; Franc Vocci, PhD, B.
Wachtel; R. Washington; Curtis Wright, MD kaj ĉiujn memvolajn pacientojn
pro ilia kuraĝo, ilia scienco kaj ilia kunlaborado.
|