La ibogaino en psikoterapio kaj en
la lukto kontraù la
farmakodependeco je la narkotaĵoj
Robert GOUTAREL, Honora Esplorestro ĉe C.N.R.S.;
Otto GOLLNHOFER kaj Roger
SILLANS, etnologoj, C.N.R.S.
( Francio, Centro Nacia de la Esplorado Scienca )
ĈAPITRO Ia
Historio
La Tabernanthe iboga H. Bn. estas arbusto "apocinacea" de la
ekvatora Afriko, kies radikojn oni uzas en Gabonio dozete kiel stimulilon
kaj dozege dum la akcepta ceremonio al la inica societo gabona de la Buiti'.
Kvar periodoj estas priskribitaj : la tri unuaj rilatas kun la
farmakodinamikaj studoj realigitaj en Francio (1864-1905 kaj 1940-1970)
kaj poste en Usono, ĉefe la laboroj de Ciba (1950-1970).
La malforta tokseco akuta kaj kronika de la ibogaino estas pruvita
(Dhahir 1971). La ibogaino inhibicias la oksidadon de la serotonino
kaj katalizas tiun de la katekolaminoj per MAO (MonoAmina Oksidazo) nomita
ceruloplasmino (Barrass kaj Coult 1972). Je grandaj dozoj,
la ibogaino estas ia speco de halucinogeno ("onirophrénique")
La nuna periodo komenciĝas ĉirkaù la jaro 1960 kaj temas pri
la praktikaj uzadoj de la ibogaino en psikoterapio kaj en psikanalizo (Naranjo
1969) kaj en lukto kontraù la toksodependeco (Howard S. Lotsof ).
La rolon de la iboga' en la inicaj ceremonioj al la Buiti'
studis etnologoj en Gabonio.
La toksadon per la iboga' karakterizas kvar fazoj. La
unua el la tri estas ĉefe freud-a, dum la kvara esprimas la kolektivan
nekonscion de la tribo kaj iel similas al la Sperto de Tuja Morto (Near
Death Experience = NDE). La metodo de Naranjo atingas nur la
freudan etapon, dum tiu de H.S.Lotsof atingas stadion kompareblan
kun la kvara fazo de la Sperto de Tuja Morto (NDE).
Referante freŝdatan pruvon "neùrosciencan" pri la agadmaniero de la
ibogaino, la "National Institute of Drug Abuse" ( NIDA ) aldonis
la ibogainon al la listo de la drogoj, kies efikeco por kuraci la dependencon
je la narkotaĵoj estas ekzaminenda. La ibogaino blokas en la cerbaj regionoj
striata kaj mesolimba la stimuladon de la dopamino, kiun induktas la morfino
kaj la kokaino, kaj reduktas la mem-vejninjektadon de la morfino far la
rato.
Noto pri la stukturo de la ibogaino
La ibogaino estas indol-azepino devenanta de la serotonino.
La kemiajn esplorojn por difini la strukturon de la ibogaino ekfaris
du taĉmentoj de serĉistoj : svisa taĉmento gvidata de la Profesoro E.
Schlitter (Organisch Chemische Anstalt der Universität, Basel)
kaj franca-svisa taĉmento kun la Profesoro V.Prelog, Nobel-premiita
pri Kemio (Ecole Polytechnique Fédérale de Zurich), la Profesoro
M.M. Janot (Faculté de Pharmacie de Paris ) kaj R. Goutarel.
La malkovron de la ibogamino, alkaloido ne-oksigena kiu estas la baza
strukturo de la aliaj alkaloidoj de la iboga', publikigis kune C.A.
Burkhart, R. Goutarel, M.M. Janot kaj E Schlitter (Helv.
Chim. acta, 35, 1952, p.642). (8)
Uzante la alkalan fandiĝon de la ibogaino, la taĉmento de Schlitter
izolis la formulon 1 : 2-dimetil-3-etil-5-hidroksi-indolo (E. Schlitter,
C.A. Burckhardt, E. Gellert, Die Kalischmelze des Alkaloides Ibogain, Helv.
Chim. acta, 36, 1953, p.1337) (50), dum la franca-svisa taĉmento
karakterizis la 3-metil-5-etil-piridinon (Structure de l'ibogaïne,
R Goutarel, M.M. Janot, F. Mathys kaj V. prelog, C.R. Acad. Sci,
237, 1953, p.1718) (26).
La kombinado de tiuj rezultoj instigis S-ron R. Goutarel proponi
en 1954 (25) formulon 1A, kiu entenis ĉiujn elementojn de la strukturo
de la ibogaino. La definitiva strukturo nepre devus enteni kvinan ciklon
formitan per ligo de C-17 (aù karbona atomo de la etila ĉeno) kun alia
atomo karbona de la molekulo (pli probable C-16).
La definitivan formulon 1B estigis W.I. Taylor (M. Bartlett
kaj kunlaborantoj, 1958) (3), en kiu la ibogaino havas etilan ĉenon
laù studoj pri la rezultoj de la senhidrogenigo selena de tiu alkaloido
(R1=Ome, R2=H).
W.I.Taylor partoprenis en la franca-svisa taĉmento antaù ol
aliĝi al la taĉmento de la Profesoro Schlitter en la laboratorio
Geigy
(Summit, New Jersey), kaj kontribuis aparte al la studado pri la
cinkonamino kaj la kinamido (R.Goutarel, V.Prelog kaj W.I. Taylor,
Helv. Chim. Acta, 33, 1950, p.150-164). (27)
" La klinika serĉado, kiu rekte temas pri la malsana Homo, alportos
grandajn esperojn." Tion diris Philippe Lazar, ĝenerala direktoro
de INSERM (Instituto Nacia pri Sano kaj Esplorado Medicina) al la gazeto
"Madame Figaro" n° 14110, p.88 en 1990.
Historio (1864-1905)
La esplorojn farmakodinamikajn kaj klinikajn pri la iboga' kaj la ibogaino
oni povas partigi en 4 periodoj.
Henri Baillon, kiu "kreis" la genton Tabernanthe H. Bn
en 1889 ĉe la "Museum d'Histoire Naturelle", kaj kiu priskribis
sub la nomo Tabernanthe iboga H. Bn la specimenon * reportitan el
Gabonio de la kirurgo de la Mararmeo D-ro Griffon du Bellay, skribis
: " La radiko de tiu planto estas la parto, kiun manĝas la gabonanoj.
Ili deklaras ĝin ebriiga, seks-ekscita, kaj ili asertas, ke dank'al ĝi
ili sentas neniun dormo-bezonon". (1)
Tamen ekde 1885 la pastro Henri Neu estis skribita en manuskripto
titolita "Gabonio" (42) :
"La plejparto el la eùropanoj (vivantaj en Gabonio) estas aùdintaj
pri tiu planto uzata en la fetiĉismaj ceremonioj. La indiĝenoj uzas la
radikon de la iboga' raspitan kaj infuzitan kiel potencan
pocion, kiu malkovrigas kaŝitaĵojn kaj antaùvidigas la venontecon. Tiu,
kiu trinkas ĝin, dronas en profundan dormon dum kiu lin obsedas senĉesaj
sonĝoj, kiujn vekiĝinta li konsideras kiel realaĵojn"...
Tamen necesis atendi ĝis la 70aj jaroj, por ke la rolo de la
iboga' estu konigita de la etnologoj de C.N.R.S O. Gollnhofer
kaj R. Sillans, dank'al iliaj studoj ĉe la Mitsogho-j
de Gabonio pri la inicaj ritoj al Buiti' . (23, 24)
En 1901 Dybowsky kaj Landrin (17) izolis el la radikoj de iboga'
alkaloidon kristaligitan, kiun ili nomis "ibogaino".
Terapiaj uzadoj
La unua etapo de farmakodinamikaj studoj komenciĝis do en 1901, kiam
Phisalix(43)
elmontris,
ke je la hundo tiu alkaloido ĉefe agas ĉe la centra neùrosistemo kaj
okazigas ebriecon similan al alkohola ebrieco. Sed tio estos kontraùdirita
poste.
Tiun epokon karakterizas la laboroj de francaj farmakologoj Lambert
en 1901 (30) kaj en 1902 (31), Heckel en 1902 (28)
kaj Pouchet en 1905 (44).
Rezultis el tio, ke la ibogainon konsilis Pouchet kaj Chevalier(44)
kiel
stimulan kuracilon kontraù neùrastenio kaj kora atonio.
Tiu periodo finiĝis en 1905, kiam S-ino de Closmenil, filino
de Landrin, verkis sian tezon titolitan "De l'iboga et de l'ibogaïne"
por doktoriĝi pri Medicino en Parizo (9), en kiu ŝi konsilis kontraù
laceco kaj neùrastenio uzon de la klorhidrato de ibogaino po 10-30 mg
tage.
Oni do tiutempe atentis ĉefe la "senlacigajn" kvalitojn de la ibogaino,
kaj necesis atendi proksimume 40 jarojn antaù ol oni denove ekstudi tiun
alkaloidon.
Farmakodinamikaj Studoj ( 1939-1950 )
En 1941 Raymond-Hamet (48) publikigis noton titolitan
: "L'iboga, drogue défatigante mal connue", en kiu li montris,
ke la ibogaino plisentivigas beston kontraù la adrenalino kaj "fortigas"
la nervosistemon simpatan ("sympathicosthénique") male de la Johimbino,
kiuj laù li "malfortigas" ĝin ("sympathicolytique").
Dum la sama epoko S-ro Delourme-Houde preparas por doktoriĝi
pri Farmacio tezon rimarkindan, kiun li publikigos post la milito en 1944.
En tiu tezo li debatis pri la problemoj de la iboga' en botaniko,
en kemio kaj en farmakodinamiko. Li izolis novan alkaloidon (R1=H, R2=Ome),
kiun li nomis tabernantino (13). Li determinis per kobajoj la toksecon
de la ibogaino, kies DL50 (dozo kiu mortigas duonon de la bestoj) estas
taksita je 82 mg/kg se oni injektas ĝin per enperitonea vojo.
S-ro Raymond-Hamet montris en 1941 la simpatofortigan efikon
de la ibogaino, ke tiu alkaloido nuligas la altigon de la sangpremo okazigitan
de la ŝtopo de la karotidoj, ke ĝi pligrandigas la altigon de la sangpremo
okazigita de la tiramino, kaj evidentigis ĝian propran efikon por malaltigi
la sangpremon : tiu efiko estis konfirmita de F-ino Sero en 1944
(55).
Li
montris, ke la ibogaino agas kiel vera antagonisto de la substancoj malfortigantaj
la simpatan nervosistemon. (Raymond-Hamet 1939-1946) (47)
Vincent kaj F-ino Sero, el Montpellier, pruvis
la inhibician efikon de la ibogaino kontraù la sera kolinesterazo. (D.
Vincent kaj I. sero 1942) (56)
Antaùe en 1939 Wurman publikigis en Parizo tezon de Doktoreco
pri Medicino titolitan : "Contribution à l'étude expérimentale et
thérapeŭtique d'un extrait de T. manii ( syn T. subsessilis ) d'origine
gabonaise". Tiu pristudita specimeno de la planto entenis ĉirkaù
6% da ĉiuj alkaloidoj, el kiuj 4% da ibogaino, laù la mezuroj faritaj
de Raymond-Hamet. Laù Wurman tiu specimeno stimulis je la
muso la produkton de la sangaj ĉeloj far la medolo kaj malaltigis la sangpremon.
Terapiaj uzadoj praktikaj : la "Lambarène" ( 1939-1970 )
En 1939 oni ekvendis medikamenton nomitan "Lambarène" honore
al la fama D-ro Schweitzer. Oni fabrikis ĝin per seka eltiraĵo
de la radiko de Tabernanthe manii, kaj tablojdojn oni dozis po 0,2
g da seka eltiraĵo (tio estas proksimume 8 mg da ibogaino). Oni vendis
ĝin kun la jena indiko: "nerva kaj muskola stimulilo, vigliganta la ĉelajn
metabolojn kaj foriganta laciĝon, preskribinda okaze de deprimo, de laceco,
de resaniĝo, de infektaj malsanoj, kaj se sanulo devas fari nekutime fortan
strebadon fizikan aù psikan. Po 2 ĝis 4 tablojdoj tage. Efiko rapida
kaj daùra sen posta deprimo. Eblas sorbigi ĝin al hipertensiuloj."
La fakto, ke oni konsilis ĝin okaze de fizika aù psika strebado farenda
de sanulo, rapide interesis la sportemuloj post la dua mondmilito (marŝado
de Parizo al Strasburgo, kurado, biciklado kaj grimpado...ktp)
La Lambarène malaperis de la merkato en 1966 kaj vendi ibogainon
estis malpermesite.
Depost 1989 inter malpermesitaj stimuliloj enlistigis tiun alkaloidon
la CIO, la Internacia Unuiĝo por Biciklado kaj la Ŝtata Sekratariaro
por Juneco kaj Sporto ( franca) .
Farmakodinamikaj studoj ( 1939-1950 )
La tria periodo situas kiam Schlitter (J.M. Mueller, E. Schlitter,
H.J. Bein, 1952) ektrovis la rezerpinon en la plantoj Rauwolfias
(40), kaj tiu malkovro estigis novan intereson al la plantoj
entenantaj indolajn alkaloidojn. La francaj kemiistoj elstariĝis sur tiu
kampo, malkovrante novajn alkaloidojn indolajn kaj precizigante iliajn
strukturojn, sed mi tamen devas diri, ke la novajn esplorojn pri la farmakodinamiko
de la iboga' ĉefe faris eksterlandaj farmakologoj.
Oni trovos raportojn de tiuj studoj en la tezo de PhD verkita de Dharhir
en 1971 (14) kaj en artikolo de J. Delourme-Houde publikigita
en "Fitoterapia" je 1977 (19).
La strukturo de la Ibogaino igas ĝin indolazepino derivita de la serotonino
(25).
Tiu komparado kun la serotonino estis la ĉefa temo de la tezo de Dhahir
en 1971 (14).
En sia tezo de PhD ĉe la Departemento pri Farmakologio kaj Toksologio
de la Universitato de la usona ŝtato Indiana en 1971 (14), Dhahir
difinis la toksecojn akutan kaj kronikan de la ibogaino :
La DL50 (per stomaka vojo) je la rato estas 327mg/kg.
La DL50 (per peritonea vojo) je la rato estas 145mg/kg.
La muso kaj la kobajo malpli bone eltenas la ibogainon ol la rato.
La tokseco ne ŝanĝiĝas post glutado de 1 g/kg da etanolo. La alkoholo
malaperigas la tremadon de la besto pro ĝia malstimula rolo kontraù la
Centra NervoSistemo, kiu nuligas la efikojn stimulajn de la ibogaino.
Tamen la ebrieco de la hundo raportita de Phisalix en 1901 ne
estas komparebla kun alkohola ebrieco.
Pli grandaj kvantoj da alkoholo (2 g/kg) iomete pligravigas la toksecon
de la ibogaino.
La sulfato de atropino uzita je la dozoj de 1 ĝis 2 mg/kg ne modifias
la toksecon de la ibogaino, sed malaperigas la ataksion, la tremojn kaj
la plimulton de la eksteraj signoj de toksiĝo.
La studo pri la kronika tokseco montras, ke dozo po 10 mg/kg da ibogaino
uzita ĉiutage dum 30 tagoj per la peritonea vojo ne okazigis difektojn
al la hepato, al la renoj, al la koro kaj al la cerbo.
La injekto de 40 mg/kg da ibogaino ĉiutage dum 12 tagoj okazigis neniun
difekton patologian (malsanigan) al la hepato kaj al la renoj.
Tio kontrastas kontraù la tokseco de la serotonino, kiu pro kvaroble
pli malgrandaj dozoj severe difektas la renojn : ŝveliĝo kaj kadukiĝo
de la tubaro kun ĉeesto de eosinofiloj
La ibogaino aspektas do kiel malmulte toksa alkaloido, aparte per la
buŝa vojo, kun larĝaj eblecoj de kuraca uzado : ekde 10-50 mg kiel kontraùdeprimilo
por la homo ĝis 300-1000 mg se temas pri la halucina efiko (kiel ni vidos
poste). La toksaj dozoj estas proksimaj al tiuj de la kinino kaj
de la aspirino.
En 1957 Schneider kaj Reinhart (51) analizas la
kor-angian efikon de la klor-hidrato de ibogaino per hundo kaj kato, kaj
montras, ke je la dozoj de 2 ĝis 5 mg/kg la ibogaino havas negativajn
efikojn kronotropajn (malrapidigas la koron) kaj inotropajn (la koron malfortigas).
La malrapidigo de la kora sangofluo kaùzas malaltiĝon de la sangpremo.
Tiuj efikojn nuligas la atropinon.
En 1962 Gershon kaj Lang (16) sugestas, ke la ŝanĝoj
en la elektrokardiogramo de konscia hundo indikas, ke la ibogaino pliigas
la neregulan korbatadon de la sinuso kaj plipotencigas la efikojn de la
vaga nervo pneùmogastra. Ili konfirmas tion, kion indikis Raymond-Hamet
: ibogaino plipotenc- igas la altigon de la sangpremo kaùzitan de la adrenalino
kaj de la nor-adrenalino. Ili rimarkigas, ke la negativa efiko kronotropa
de la indolaj alkaloidoj estas pliigita se oni enigas metoksilan grupon
sur la indola kerno.
En 1972 Zetler kaj Lessau (58) sintezas molekulojn
2-azepin-indolajn kaj komparas ilin kun 4 indolaj alkaloidoj. Tiuj komponitaĵoj
havas rektajn efikojn nekolinergiajn kun negativaj agadoj kronotropaj kaj
inotropaj.
Schneider kaj Sigg ekfaris en 1957 neùrofarmakologiajn
studojn (52), por kiuj ili uzis izolitajn cerbojn kaj encefalojn
de kato, kaj ankaù kurarigitajn katojn kaj hundojn.
La elektroencefalogramo montras tipan sindromon de vekiĝo kiam oni
envejne injektas 2 ĝis 5 mg /kg da klorhidrato de ibogaino. Ili sugestas,
ke la agadloko de la ibogaino devus esti la retikula formacio ascenda.
La antaùkuraco per la atropino (po 2 mg/kg) blokas tiun vekantan efikon
de la ibogaino. Estas neniu efiko kontraù la kemia konekto de la nervoj
kun la muskoloj.
Multaj serĉistoj interesiĝas pri la tremetado kaùzita de iuj indolaj
alkaloidoj, aparte de la ibogaino. Tiu tremetado estas de centra deveno
kaj estas nuligita per la atropino.
Cetere en 1956 Schneider klarigas la plipotencigan efikon de
la ibogaino kontraù la morfino per ĝia inhibicia agado kontraù la kolinesterazo
(53).
Fine je 1972 en studo pri la efikoj de kelkaj drogoj agantaj en la
Centra NervoSistemo kaj kontraù la ceruloplasmino (2) Barras
kaj Coult indikas, ke, se ĝia koncentriteco egalas tiun de la substrato,
la ibogaino inhibicias duonon de la oksidado de la 5-hidroksi- triptamino
kaj katalizas la oksidadon de la nor-adrenalino (200%) kaùzitan de la
kupra globulino de la plasmo. Ili klasas la ibogainon inter la drogoj halucinaj
kaj notas, ke la LSD produktas la samajn efikojn je koncentriteco dekoble
malpli alta.
Ni notu, ke en 1969 Naranjo eksplikas la kvalitojn senlacigajn
kaj kontraùdeprimajn de la ibogaino, taksante ĝin kiel inhibiciilon de
la monoamina oksidazo (IMAO), kiu povas plikoncentrigi la adrenalinon,
la nor-adrenalinon kaj la serotoninon en iliaj stokejoj de la Centra NervoSistemo.
Ni aldonu, ke dum tiunperiodo (1977) en Francio Wepierre (45)
studis
la influon de la tabernantino (izomero de la ibogaino) kontraù la ŝanĝoj
de la reprovizado de la kora nor-adrenalino je rato suferanta pro hipoksio
(mankas al ĝi oksigeno). Tiu hipoksio povas utili por taksi la protektan
agadon de tiu substanco kontraù la laciĝo.
Cetere en la Laboratorio pri Nerva Fiziologio de CNRS en la urbo Gif-sur-Yvette
D-ro Naquet montras en 1980, ke la tabernantino kaùzas al la kato
maldormadon daùran kaj kvietan, tre malsimilan al tiu kaùzita per la
amfetaminoj ( L. Da Costa, I. Sulklaper, R. Naquet, Rev. EEG Neurophysiol.1980,
10,1, p.105 ). (11) Tiun maldormadon sekvas dormo kun malrapidaj
ondoj sen anomalioj de la paradoksa dormo, kiu estas la periodo de la sonĝado
( L. Da Costa 1980 ) (11)
1970aj-1990
Tiu tria periodo daùris dum ĉirkaù 25 jaroj, sed necesis atendi la
4a periodon (de la 70aj jaroj ĝis la nuna tempo) por ke estu konita, foje
laù kaŝita maniero, la naturon de la halucinaj efikoj homaj de la iboga'
kaj de la ibogaino. Tion oni konis unuflanke dank'al la rimarkindaj studoj
faritaj surkampe de la etnologoj O. Gollmhofer (CNRS), R. Sillans
(CNRS) kaj J. Binet (ORSTOM) pri la Buiti' de la Mitsogho-j
kaj pri ĝia disvastiĝo al la diversaj Buiti-oj de la
Fang-oj (23) (24) (4), kaj aliflanke dank'al la esploroj
faritaj de Claudio Naranjo ( 1969) en Ĉilio (41) kaj de
Howard Lotsof ( 1985, 1986, 1989, 1991 ) en Norda Ameriko (32-37).
Enhavtabelo de la artikolo |