"Ibogaine story"
de Dana Beal.
La usona historio de la ibogaino, de la 50aj jaroj ĝis nun.
Kie oni povas vidi, ke la ibogaino estas la "mar-serpento" de la usona
kontraùkulturo novjorka, de Thimoty Leary ĝis Act-Up, tra
la Yipsters, High Times kaj la Black Panthers (ĉiuj
implikitaj de la CIA, kiu inicis la unuajn eksperimentojn pri la molekulo
ibogaino dum la 50aj jaroj)
Aù pli ĝuste de 1955 ĝis 1956, kiam la ibogaino estis testata per
afrikusonaj morfinomaniuloj. Ĉu la CIA malkovris la povojn de la ibogaino
por ĉesigi la dependecon ? Le Ŝtata Departemento rifuzis konfirmi aù
malkonfirmi ion ajn. La rezultoj de tiuj eksperimentoj restas netroveblaj.
Paralele en la 50aj jaroj la kulto Buiti' (Bwiti),
kies inica planto estas la Tabernanthe Iboga, unuigas la diversajn
etnojn de Gabonio kaj partoprenas la sendependiĝon de tiu lando. La unua
prezidento de Gabonio, Léon Mba, estis inicita Buiti-ano.
Ĉu la apartiĝema Usono nuntempa estus timanta, ke tiu kuraca kulto
el nigra Afriko estus disvastiĝonta inter la usona popolo nigrhaùta pere
de la mirinda povo sendependiga de la Tabernanthe Iboga ?
FRAGMENTO ( tradukita el la angla al la franca lingvoj de N.S.)
Kiam, komence de la 60aj jaroj, Thimoty Leary donis la "acidon"
al Allan Ginsburg, tiu lasta fulme ekkonsciis, ke "indola alkaloido"
iel povus liberigi la toksomaniulojn (kvankam li poste estis favora al
la substituoj opiosimilaj). Leary ricevis de la administracio de
la universitato
Harward permeson por kiu ajn studanto daùrigi kvazaù
medicinajn esplorojn pri indolaj alkaloidoj, cele al trovo de kuracado
kontraù la dependeco.
Unu el tiuj studantoj nomiĝis Howard Lotsof, kaj estis 19jaraĝa.
Tiutempe estis eble kaj tre facile krei sian propran esploro-societon,
kaj tiel havi aliron al ĉiaj substancoj "agrablaj", poste malpermesitaj.
Iam Howard tagmanĝis kun kemisto, kiu estis fama pro sia
partopreno al la movado LSD dum la 50aj jaroj, kaj kiu proponis al li dozon
de nekonata substanco (la ibogaino), promesante ankaù al li 36horan "vojaĝon".
Howard Lotsof kaj liaj amikoj heroino-maniuloj malkovris la povon
de la ibogaino por ĉesigi la dependecon.
Sed en 1963 du agentoj de la FDA (Food and Drug Administration)
konfiskis du gramojn da pura ibogaino en la laboratorio de Lotsof.
Sekve de tio li estis senpruve kondamnata en 1965 je 14monata enkarcerigo
pro fi-negocado de LSD.
En 1968 la metadono, kiun origine nomis "Adolfino" ĝiaj eltrovintoj
de la tria Reich nazia, ekaperis kiel molekulo de substituo por
la kuracado de la dependeco. Konsekvence la natura molekulo ibogaino, kiu
ne povas esti patentigita, estis klasigita inter la narkotaĵoj, kiel la
heroino, la morfino, la LSD aù la meskalino. Ĉia posedo estas malpermesita.
En 1969 la ibogaino malaperis en Usono.
Post sia enkarcerigo Howard Lotsof redronas en la toksomanio.
Li liberiĝas el tiu stato fine de 1973, kiam li renkontas la gvidanton
de Hippies, Dana Beal, kiu tuj donos novan impulson al lia
projekto. Lotsof volas eliri el la kontraùkulturo "Underground"
("subtera") por disvolvi oficialan programon de sentoksiga kuracado per
la ibogaino kontraù la dependigaj substancoj. Tio estas la "Staten
Island Project", kiu estos grandparte financita de la movado por la
legitimado de la mariĥuano.
Howard komencas longan procezon, kiu alkondukos la NDA-on proponi
diversajn protokolojn de sentoksiga kuracado kontraù la opiaĵoj en 1985,
kontraù la kokaino en 1986, kontraù la alkoholo kaj la nikotino en 1992.
Paralele Lotsof organizas pagajn kuracadojn sentoksigajn en hospitalo
de Panamo.
Tiuj kuracadoj estas multege kostaj. La severegan protokolon partoprenas
maksimumo da fakuloj en malhejma etoso hospitala. Li, kiu volis kuraci
"ĉiujn toksomaniulojn de la mondo", nun troviĝas kuracanta malmulte da
homoj pagipovaj (tiuj toksomaniuloj devas pagi 50000-1000000 francajn frankojn,
nerepageblajn de socia asekureco !)
Feliĉe Bob Sisko, kiu estas unu el liaj amikoj eks-toksomaniulaj
kuracita per la ibogaino, konstruas en Nederlando sian propran reton, ankoraù
funkciantan.
Malfeliĉe tie oni ne ankoraù antaùvidas kunlaboradon kun la Buiti-istoj.
Tie oni parolas pri la granda "Bwiti", kiu estas ia speco de afrika
buddho imagita de anglosaksa imago post la legado de la verko de la etnologo
Fernandez
pri la kulto.
La neserioza taksado de la kulto Buiti' kaj de ĝiaj miloj
da nigrhaùtaj adeptoj, kaj ankaà la antaùjuĝo kontraùfremda ignorigas
la nigrhaùtajn praktikistojn lertajn je la uzado de la radiko, kaj limigas
la ampleksecon kaj la efikecon de la diversaj kuracadoj elpensitaj de la
okcidentuloj.
Manifeste estas post 35 jaroj da strebado, ke la fi-negoco kaj la konsumado
de drogoj senĉese kreskis, kaj ke Howard Lotsof ne atingis sian
celon (kuraci ĉiujn toksomaniulojn de la mondo).
Aliaj homoj konfidence daùrigas la takson laù logiko "hospitala" kaj
medikamenta. Ĉu estas pro etnocentrismo, ĉu pro intelekta pigreco aù
ĉu simple pro profito ?
Ĉu ili simple eraris pri la metodo ?
Aù ĉu la tempo ankoraù ne venis ? |