SANKTA PLANTO AFRIKA EFIKAS POR ĈESIGI LA DEPENDECON
Brother Shine, Rommel Washington, Raquel S. Rogers
el "City Sun", 4-10an de oktobro 1995, Brooklyn, Novjorko
Jam antaù pli ol tri jarmiloj, la homoj estas malkovrintaj planton
nomitan Eboga' (aù Eboka'), kiun ili deklaris
sankta. Tiu planto entenas potencan kuracilon, la ibogainon.
Hodiaù en Eùropo kaj en Usono la povo de la ibogaino estas testata
por ĉesigi la dependecon je la heroino, la kokaino, la metadono, la alkoholo
kaj la nikotino. Krome, la Eboka' estas ofte uzata en
la religioj de la centra Afriko (Gabonio, Kamerunio, Zairio, Kongolando),
kaj ankaù por kuraci. La republiko de Gabonio estas la centro de la religio
Buiti-a (Bwiti) kaj la medicina societo Mbiri'
uzas la ibogainon cele al fiziologiaj kaj psikologiaj kuracadoj.
La Eboga' estas uzata de la sola religio afrika en ekspansio,
la Buiti', tra ĝiaj diversaj formoj : la Buiti-o
Mitsogho-a ortodoksa kaj la reformita
Buiti-o Fang-a
sincretisma.
La unua prezidento de Gabonio, Moŝto Léon Mba, estis
Buiti-ano
kaj defendis ĝin ĉe la koloniaj administracioj francaj. La Gabonio enkalkulis
pli ol 40 etnajn grupojn izolitajn unu de la aliaj en la ekvatora arbaro.
La Buiti' fariĝis la unuiga forto de la movado por la sendependeco
de Gabonio. La franca serĉisto D-ro Bureau diris : "Gabonio estas
por Afriko tio, kio estas Tibeto por Azio : la spirita centro de la
religia inicado."
Unuaj esploroj francaj pri la ibogaino ekis dum la dua parto
de la 18a jarcento. En 1889 oni oficiale nomis la planton : Tabernanthe
Iboga. La alkaloido estis apartigata en 1901. Tio okazigis komence
de la 20a jarcento vendon de franca medikamento el ibogaino por kuraci
korajn kaj nervajn malsanojn. Poste, la medikamento ŝajne malaperis ĝis
1930, kiam la farmacia industrio franca ekvendis novan stimulan medikamenton
el ibogaino, nomitan Lambarene laù la nomo de la gabona dispensario
de la fama D-ro Schweitzer.
Esploroj pri la kemia identigo kaj pri la specifaj efikoj de la ibogaino
daùris dum la 70aj jaroj, ĉefe sub la gvidado de la kemisto RobertGoutarel
kaj de la farmakologiistoj Raymond Hamet, Jean Delourne-Houdé kaj
Daniel Vincent.
Esploroj pri la ibogaino daùris en Usono, kie la D-ro W.I. Taylor
de la "CIBA Pharmaceutical Compagnie" kompletigis la kemian identigon
de la molekulo. Esplorojn pri la efikoj de la ibogaino faris la sciencisto
de CIBA Jurg Schneider, kiu fariĝis poste la prezidanto de la kemia
fako de la societo Dupont. Sed la scienco ankoraù ne kapablis kompreni
la ibogainon. Aliajn esplorojn sciencajn faris la sama kompanio. Tiel eksperimentis
per bestoj la D-ro Harris Isbell, direktoro de la "federacia hospitalo
por la kuracado de la narkotaĵoj" en Lexinton. Tiel eksperimentis
la D-ro Kentucky per nigrhaùtaj homoj dependantaj de morfino. Malaperis
ĉiuj informoj pri lia laboro.
Ĉu eblas retrovi ilin ĉe la Departemento por Defendo, aù en dosieroj
de la C.I.A.?
Dum la 60aj jaroj la psikiatro Claudio Naranjo kun la psikologo
Leo
Zeff kuracis pli ol 700 malsanulojn per la ibogaino. Ili konkludis,
ke la ibogaino estas la plej efika drogo jam uzita de ili por kuraci psikiatriajn
malsanojn. La 60aj jaroj estis la tempo de psikedelaj spertoj kaj juna
viro19jaraĝa, Howard Lotsof, provis drogojn per si kaj per siaj
amikoj, kiujn farigis lin dependanta de heroino kaj de kokaino. Kiam li
kaj liaj amikoj spertis la ibogainon, kvin el ili sep ĉesigis sian dependecon
sen iu ajn simptomo pro manko de narkotaĵo. La rilatoj de Howard
al la heroino kaj al la kokaino estis tute ŝanĝitaj : dum li taksis la
heroinon kaj la kokainon plezurigaj antaù ol sperti la ibogainon, kiel
la morto ili poste aspektis al li. Lotsof
elektis vivi.
Li baraktis dum monatoj antaù ol denove havigi al si ibogainon, kiun
li donis al dek-naù personoj, kies sep estis toksomaniuloj. Sed tio, kio
igas interesa la eksperimenton de Lotsof, estas, ke neniu el ili
intencis ĉesigi la toksomanion, kaj ke kvin el ili ĉesigis sian uzadon
de drogoj dum pli ol ses monatoj sen sento de manko dum la kuracado.
Howard, kiu havis ibogainon je sia dispono, ne redronis en la
toksomanio dum tri jaroj kaj duono. Post "maljusta enkarcerigo" Lotsof
refariĝis dependa de la heroino kaj entreprenis kuracadon per la metadono
komence de 1970. Ĉiuj tiam opiniis, ke la toksomanio estas neinversigebla,
sed
Howard, koninte la ibogainon, sukcesis liberiĝi el la heroino
kaj el la metadono, kio estas eĉ pli malfacila. Li estis ekzemplo por
aliaj dependantoj de tiu substanco ( la metadono estis elpensita dum la
30aj jaroj en Germanio kaj nomita laù la nomo de la Nazia Gvidanto : "Adolfino"
).
Ĉesigo de dependeco.
En la komenco de la 80aj jaroj, pensante ke la povo de la ibogaino por
ĉesigi la dependecon estis precipa, Lotsof decidis ekbatali en
vera "krucmilito" por igi la ibogainon havebla de la toksomaniuloj. Dum
unu jaro li studis ĉion aperintan pri la ibogaino kaj li kontaktis la
"National Institute Drug Abuse" (NIDA-on), kie oni respondis al
li, ke necesas pravigi liajn hipotezojn per eksperimentoj bestaj.
Sed tiam ne eblis havigi al si la ibogainon en Usono.
Nur tri jarojn kaj duonon poste Howard povis renkonti la prezidenton
mem de Gabonio, Omar Bongo, kiu donacis al li radikon de la Eboka
kiel pruvon de amikeco inter la gabona popolo kaj la ceteraj popoloj, kaj
sekve malpermesis la eksportadon de la Eboka'. La ununura
escepto estis por Lotsof.
Malgranda peco estis "purigita" de francaj sciencistoj de CNRS, kaj
la D-ro M.R. Dzoljic provis efikojn de la ibogaino per ratoj dependantaj
de la morfino : pozitivajn rezultojn li akiris. Fortigita de tiu informo,
la D-ro Stanley Glick de la "Albany Medical College" ekrapidis
al la malkovro de la kvalitoj de la ibogaino. Li publikigadis artikolojn
post artikoloj kaj pruvis, ke la ibogaino reduktas la morfinan mankon kaj
nuligas iujn cerbajn efikojn de la morfino kaj de la kokaino.
Baldaù labore kuniĝis al li la D-ro Patricia Broderick de la
"City University of New-York" kaj la D-ro Henry Sershen de
la "Nathan Cline Institute". Unu post la alia, la sciencaj eksperimentoj
pruvis la efikecon de la ibogaino.
En 1991 la d-ro Charles de la kemia entrepreno "Lederle
Laboratories" fariĝis la direktoro de la Fako por Disvolvado de la
Medikamento ĉe NIDA. Li elspezis milionojn da dolaroj por fundamentaj
esploroj pri la ibogaino, kaj tuj estis promociita al alia posteno, ĉar
la "blankbarbuloj" de la NIDA rifuzas ĉion, kio estas inventita ne por
la NIDA. Tiam evidentiĝis, ke la instituto plu financos nur esplorojn
celantajn pruvi la senefikecon de la ibogaino.
Komenciĝis la milito de la ibogaino.
La intima amiko de Lotsof, Bob Sisko, estis mortiganta sin iom
post iom per la kokaino. Sukcesinte rompigi la ĵurpromeson de Lotsof
ne plu kuraci homojn, Bob estis kuracita kaj sia ĉiutaga uzado
de ¼ ĝis ½ unco da kokaino estis ĉesigita post unu simpla gluto da
ibogaino. Li ĉiutage drinkadis kvaronon de litro da forta alkoholaĵo
kaj poste malpli multe drinkis nur vinon aù bieron. Je sia granda surprizo
Bob fakte tute ĉesigis la drinkadon kaj reduktis sian ĉiutagan
fumadon ritan de tabako po du paketoj da cigaredoj. Liaj amikoj ne volis
kredi lin. Ĝis tiam neniu vidis ion similan.
Ekde tiam Sisko estis kompreninta la povon de tiu sankta planto
afrika. Dum Howard daùrigis metode kaj malrapide sian laboron,
kiel eble plej bone, Sisko iris al Eùropo kun malgranda kvanto
da ibogaino, kiun li akiris per amikoj en Afriko. En Nederlando li sukcese
kuracis junan paron dependantan de la heroino ( ges-roj Geerte Franken).
Onidiro rapide diskonigis la informon kaj tuj poste Nico Adriann,
kiu estis unu el la gvidantoj de "Addict Union in Hollande" kaj
socia laboristo ĉe la "European Addiction Research Institute",
estis kuracita per la ibogaino kontraù sia grava dependeco je la heroino.
Sisko lasis sian ceteron da ibogaino kaj Nico sukcese kuracis
sian amikinon. Kuracon post kuraco, la koncernataj homoj ekpostulis por
la toksomaniuloj la samajn rajtojn je medikamenta preskribo kiel por la
aliaj homoj. Post unujara diskutado kun Howard Lotsof, la fama psikiatro
nederlanda P-ro J. Bastiaan ekkuracis sian unuan malsanulon. Ekmarŝis
la historio.
Redukti riskon de infektado per aideso kaj redukti dependecon.
En 1992 la aktivulo de AIDS Dana Beal identigis la koneksojn
ekzistantajn inter la infektado per aidesa viruso kaj la ĉesigo de la
toksomanio. Beal kontaktiĝis kun Rommel Washington, kiu
estis socia laboristo en Harlemo kaj fakulo pri la kuracado de la dependeco,
scianta la efikojn de la ibogaino. Washington opiniis, ke la "Afrikan
Amerikan Community" povis influi la NIDA-on, por ke ĝi igu la sentoksigajn
kuracadojn per la ibogaino publike haveblaj. Li kunvokis en 1992 la unuan
kunvenon pri la ibogaino en la "Harlem Hospital" de Novjorko. Tie
oni vidis doktorojn kaj sociajn laboristojn same kiel la nigrhaùtan aktivulon
Dhoruba
Bin Wahad. La kunveno decidis ebligi al S-ro Washington partoprenon
al la unua simpozio organizita en Eùropo sub la aùtoritato de la P-ro
Bastiaan. Tie oni vidis interalie la D-rojn Mash kaj
Sanchez-Ramos
de la medicina universitato de Miami-o, kiuj estis tiom impresitaj de la
kuracaj efikoj de la ibogaino, ke ili ricevis permeson de la universitato
por peti al la "Food and Drug Adminis- tration" (FDA) permeson ekstudi
en Usono la efikojn de la ibogaino per homaj eksperimentoj. Post kelkaj
malfacilaĵoj, la D-ro Mash kaj la Universitato de Miami-o akiris
en 1993 permeson por daùrigi la unuajn eksperimentojn homajn en Usono.
En marto 1995 Brother Shine organizis la duan kaj pli gravan
kunvenon pri la ibogaino en Harlemo, dum kiu Eddie Ellis, Dhoruba Bin
Wahad, Warren Harry kaj Rommel Washington fondis la organizaĵon
"Black Coalition on Drug" (BCOD) por respondi al la manko da informado
kontraù la nigrhaùta komunumo pri la "neoficialaj" kuracadoj de la dependecon.
La BCOD petis, ke nigrhaùtaj profesiuloj estu partoprenantaj en la programoj
de kuracado per la ibogaino.
Brother Shine, reprezentanto de la movado ADAM ( Afrikan Descendants
Awareness Movement ), deklaris : "Ŝajnas al mi, ke tiuj, kiuj klopodas
kuraci la toksomaniulojn, retroiras kiam oni prononcas la vorton "ibogaino",
eble ĉar tiuj estas misinformitaj pri ĝi. Multe da homoj opinias, ke
ni taksas la ibogainon kiel miraklan pocion, kiu karacas ĉiujn malbonojn,
dum ni opinias, ke iu kuracita per la ibogaino nepre devas sekvi poste
psikan kuracadon. Kiu ajn ĉesigas sian dependecon kaj ne ŝanĝas sian
vivstilon, ne rekreas sociajn ligojn, tiu estas devige redrononta."
Intertempe R. Washington ne nur partoprenis al kuracadoj en Nederlando,
sed ankaù vizitis S-ron Lotsof en lia kliniko de Panamo, kie li
kuracadas per la ibogaino.
ADAM kaj BCOD antaùvidas komunan kunvenon por informi la komunumojn
pri la ibogaino kaj pri aliaj kuracoj "neoficialaj". |