MEYAYA : la unua trilingva retejo dediĉita al la iboga'
[AKCEPTEJO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOJ

la religioj de Eboga' || GOUTAREL 4 ||GOUTAREL 6 || iboga' kontraù la dependeco
FARMAKODINAMIKO KAJ TERAPIAJ UZADOJ DE
LA IBOGA' KAJ DE
LA IBOGAINO

meyaya@iboga.org
racine Iboga

ARTIKOLOJ
DE GOUTAREL
 

I. Historio de la farmakologiaj studoj
 

II. La Buiti-o Mitsogho-a
 

III.La Buiti-o Fang-a
 

IV.La ibogaino
en psikoterapio;
la psikanalizo laù 
Naranjo
 

V. La ibogaino 
poo lukti kontraù 
la dependeco je
la drogoj laù
Howard Lotsof
 

VI.Konkludo 1
 

VII.Konkludo 2
STM
 

VIII.Bibliografio

La ibogaino en psikoterapio kaj en la lukto kontraù
la dependeco je la narkotaĵoj

Robert GOUTAREL, Honora Direktoro de Ŝerĉado ĉe C.N.R.S.
Otto GOLLNHOFER kaj Roger SILLANS, etnologoj, C.N.R.S.
(Francio, Centre National de la Recherche Scientifique)


 

 ĈAPITRO Va

La ibogaino por lukti kontraù la dependeco je narkotaĵoj
laù Howard Lotsof ( 32, 33, 34, 35, 36, 37 )
 

Komence de la 60aj jaroj juna usonano Howard Lotsof, dum drogo-festo kun kelkaj geamikoj, proponis al 6 el ili provon de unika dozo - ĉirkaù 500 mg - da ibogaino. Kvankam la intereso pri la ibogaino eble naskiĝis en tiu drogo-festo pro la specialaj efikoj de la ibogaino, rapide evidentiĝis, ke ĝi ne estis taùga substanco por tiaj kunvenoj. Sekvis serio de provhezitoj dum 6 monatoj por difini, ke la ĝusta dozo da ibogaino situas inter 1 mg/kg ĝis 19 mg/kg ambaù ĉe toksomaniuloj kaj ne-toksomaniuloj.

Kvin el liaj amikoj tute ĉesis la drog-uzadon dum almenaù 6 monatoj, laù novaĵoj ricevitaj pri ili. Sed la juna Lotsof' definitive resaniĝis, konstruis sian vivon kaj, kvankam li estis nek kuracisto nek psikologo, revis ("I had a dream = revon mi havas" : li diris al la aùtoro kiam ili renkontiĝis por la unua fojo, tiel parafrazante la pastoro Luther King.) esti tiu, kiu kontribuos al la resanigo de la toksomaniuloj diskonigante al ili la ibogainon.

H. Lotsof  kunigis ĉiujn dokumentoj haveblajn pri la ibogaino kaj, kiel vera negocisto kaj vera usonano, li kreis societon (NDA International) cele unuflanke al humana misio kaj aliflanke al vendado de farmaciaj kapsuloj (Endabuse) el klorhidrato de ibogaino. En 1985 H. Lotsof akiris patenton en Usono pri "Rapid method for interrupting the narcotic addiction and amphetamine addiction syndrome" (36), postealian en 1986 pri "Rapid method for interrupting the cocaine and amphetamine addiction syndrome" (37), sekve alian en 1989 pri "Rapid method for attenuating the alcohol dependency syndrome" (34) kaj fine lastan patenton pri "Rapid method for interrupting or attenuating the nicotine/tobacco dependency syndrome" (37).

La ĉesigo de la dependeco je la heroino estis atingita po 5 el 7 inter la kuracitoj menciitaj en la unua patento. Unika kuraco per glutado de dozo da ibogaino aù da klorhidrato de ibogaino po 6-19 mg/kg ebligis ĉesigi la uzadon de la heroino dum almenaù 6 monatoj. La kuracado daùras proksimume 30 horojn, kaj la ibogaino havas stimulan efikon dum tiu periodo. La resaniga proceso okazas dum la kuracado sed evidentiĝas nur post vekiĝo el natura dormo, kiu okazas por la malsanulo post malpliiĝo de la efikoj kuracaj kaj kromaj de la ibogaino. La toksomaniuloj ne plu emas uzi heroinon kaj ne prezentas percepteblajn signojn de fizika senigo. La kuracitoj estas kvietaj kaj esprimas sin laù kohera maniero. Ili montras senton de memfido.

Lotsof  priskribas la efikojn de la glutado de la ibogaino kaj dividas ilin laù 3 stadioj kompareblaj kun la 4 stadioj de la Buiti-o Mitsogho-a priskribitaj de O. Gollnhofer. Tiuj 3 stadioj estas perfekte priskribitaj en la intervjuo farita de la ĵurnalisto Max Cantor (33) pri 44jaraĝa paciento uzinta la kokainon dum pli ol 8 jaroj kaj kuracita laù la metodo Lotsof-a : 

Unua stadio : 15-20 minutojn post la komenco de la kuracado okazas malpliiĝo de la haùta sensiveco kun orelaj zumadoj kaj sonaj osciloj. La objektoj ŝajnas intense vibri. La unuaj vizioj aperas post unu horo. Subite sur la muroj aperas ekrano sur kiu la kuracato kvazaù filme vidas bildojn, kiu konsistas el pratipoj, bestoj pli malpli misformitaj, abismo prilumita de fulma lumo ktp... aù pli personaj epizodoj pri la infanaĝo aù pri pli freŝdataj eventoj. La kuracato povas pridemandi la personojn, identiĝi kun ili, esti samtempe spektanto kaj aganto. Li rigardas kvazaù filmon pri sia subkonscio kaj pri siaj subpremitaj memoroj. Li rigardas tion, kio estas ene de li.

Dua stadio : 5-10 horojn poste ĉesas la vizioj kaj ekreaperas la haùta sensitiveco. Tiun stadion karakterizas stranga energio daùranta  5-8 horojn, dum kiuj la kuracato vidas fulmojn dancantajn ĉirkaù li. Poste okazas la periodo nomita de la kuracato "periodo de la demandoj-respondoj". Li analizas la viziojn enmemorigitajn, serĉas interpredadon kaj povas komuniki kun sia ĉirkaùularo.
La ibogaino montras al li, kie estas lia problemo. Ŝajnas al li renaskiĝo. Ĉio forviŝiĝas, ĉio fariĝas klara kaj neta. Li scias la momenton, kiam devojiĝis lia vivo, kaj tion, kion li devas fari por retrovi la ĝustan vojon. Tiu "periodo de la demandoj-respondoj" povas daùri 20 horajn, dum kiuj la kuracaton priatentas kuracisto.

Tria stadio : la kuracato ekdormas por du horoj, vekiĝos en plena bonfarto kun nova memfido, kaj ne plu sentos bezonon de ian ajn drogo.

H.Lotsof, kiu konis nin ĉiuj (O. Gollnhofer, P. Potier, R. Goutarel) dank'al sia bibliografia dokumentaro, venis en Francion kaj kontaktis nin.
Ni sukcesis akiri kun H.Lotsof kelkajn rendevuojn ĉe la Ministerio pri Sano, kies ministro estis S-ino Barzach. Mi devas konfesi, ke oni akceptis nin afable sed iom skeptike. Krome pasadas la ministroj..
Nia impreso estis, ke la konsultitaj personoj, kiuj ankoraù estis influataj de la maksukcesoj de L.S.D, estis konstante timantaj "mispaŝon", pri kiu ili estus respondecontaj.
Sed tamen dum la sama epoko en de gazeto "Figaro Magazine" je la 14a de februaro 1987, oni povis legi enketon pri drasta kuracado farita en Tajlando de la budaismaj monaĥoj de la Monaĥejo Tham Krabok, kiu ege similas al tio observita dum la manĝado de la iboga'.
Impresa sceno, kiun oni prezentis al la ministrino Barzach kaj kiun oni televide montris dum la elsendo "7/7" de S-ino Sinclair, temis pri vomantaj pacientoj, kiuj laù la prezentisto devis forigi el si la venenojn. Bedaùrinde la medikamenton oni sekretigis kaj oni diris, ke la ministro Chalandon sendigis surloken observadiston por malkovri tiun sekreton. Tiu "sekreto" ŝajnas al ni evidenta kaj ni konas en Azio plantojn apocinaceajn, kiuj enhavas derivaĵojn de la ibogaino, kaj kiuj verŝajne havas la samajn kvalitojn "onirofreniaj" kiel ĝi.

Nuntempe H. Lotsof, kiu iris en Gabonion por rekolti iom da iboga', daùrigas siajn esplorojn en Kanado dank'al specialaj permesoj esceptaj. Li atingas bonegajn rezultojn, pri kiuj eĥas la loka gazetaro. Ni posedas plurajn intervjuojn de kuracitoj resanigitaj de li. Dank'al li fundamentajn studojn oni faras en la Universitato Erasmus de Roterdamo, en la Instituto Nathan Kline de Orangeburg (N.Y.), en la Albany Medical College (Albany, NY) kaj pere de la Komitato pri la Problemoj de Toksomanioj ĉe la N.I.H (Bethesda, Maryland), cele al esplorado pri la disversaj sistemoj de la korpo, speciale la Centra Nervo-Sistemo, en kiuj agas la ibogaino. La serĉistoj de la "Albany Medical College" ĵus montris, ke la ibogaino blokas la stimulon, kiun kaùzas la morfino, de la mezolimba kaj striata dopamino (38).

La rezolucioj de la Tutmonda Asembleo por Sano de 1967-68 enlistigas la ibogainon inter la drogoj kapablaj kaùzi kemidependecon aù difekti la homan sanon. Sume, tiun alkaloidon oni kondamnis pro ke oni akuzis ĝin esti halucina substanco simila al L.S.D., kies danĝerojn por la uzantoj oni ĵus ekkonis. Tamen, eĉ se la ibogainon oni povas konsideri kiel halucinan substancon ("onirofrenian"), ĝi kaùzas nenian kemidependecon, kaj estis pruvite, ke ĝi nuligas la dependecon je la opiaĵoj, je la amfetaminoj, je la kokaino, je la L.S.D. kaj eĉ je la alkoholo kaj la tobako. Koncerne la aserton, ke ĝi "kapablas difekti la homan sanon", la sperto de la gabonoj pruvas ja la malon. La dekreto de 1967-68 neniam ĉesigis la kontraùleĝan negocon de la amfetaminoj ( la fama pilolo Ectasy ), nek tiun de LSD. Tamen neniam oni trovas en la kaŝkomerco la iboga-on aù la ibogainon. Laù Dhahir (14) la aperon de la ibogaino en la kontraùleĝa kaŝkomerco de la drogoj signalis en Usono je 1967 la polico de la "County of Suffolk", kaj laù Haight Ashbury ĝin uzis toksomaniuloj junaj en San Francisko por anstataùi LSD-on. La ibogaino subite malaperis el la kaŝkomerco kaj ŝajnas, ke la drog-vendistoj rapide ekkonsciis, ke ĝia uzado senigis ilin je parto de ilia klientaro.

Enhavtabelo de la artikolo

 
 

[sekvo de GOUTAREL] [AKCEPTEJO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOJ