La ibogaino en la psikoterapio kaj en la lukto kontraù
le dependeco je la narkotaĵoj
Robert GOUTAREL, Honora Direktoro de Serĉado
ĉe C.N.R.S.
Otto GOLLNHOFER kaj Roger SILLANS, etnologoj,
C.N.R.S.
(Francio, Centre National de la Recherche Scientifique)
ĈAPITRO IIIa
La gabonaj ritaroj de la iboga' : Buiti'
de la Fang-oj
En la marbordaj regionoj de Gabonio la Buiti-on ekkonis
la Fang-oj dum la epoko de la esploradoj de Savorgan
de Brazza, sed laù letero de Lucien Meyo ( sekretario
de la Profeto Ekang Nwa) : "Estas en 1908, ke la Itsogho-j
kaj la Bazinpi-oj alvenis al Gabonio, t.e. en la estuaron
de Libreville. Tie ili lernigis al la Fang-oj kiel
manĝi "la iboga-on je la radiko". Antaù tiu epoko la Fang-oj
uzis la foliojn de la plantoj Iboga' kaj Alan'
( alchornea floribunda, planto eùforbiaca el kiu S-ino F.
Khuong-Huu (29)
izolis novan alkaloidon : la alkorneino-n
), sed nur la radikoj de la iboga' finfine kaùzas la viziojn
de la Buiti-o."
La Buiti' de la Fang-oj, malsimile al tiu
de la Mitsogho-j, akceptas la virinojn kiel membrojn, sed
ĉiuj ge-anoj estas akceptitaj nur post kiam ili estas manĝintaj la iboga-on.
La radikon de la iboga' oni glutas ne nur raspitan sed
ankaù miksitan kun kansuko aù sukero kaj lakto aù palmovino. Dum la
raspitajn radikojn de la iboga' oni rezervas al la viroj,
la "farmaciajn miksaĵojn" faras la virinoj kaj ilin nomas "ekspresaj"
aù "aùtomataj". Tiuj miksaĵoj, kiuj mildigas la amarecon kaj parte kontraùas
la vomadojn, ebligas plenumi pli rapide la normigan fazon.
Dum la ritoj de transiro, la esencaj karakteroj de la ritoj Mitsogho-aj
estas konservitaj kaj la rita lingvo estas Mitsogho-a. Tamen
la "patrino" estas virino, kelkfoje akompanata de sia edzo, kiu fariĝas
la "patro". Gravege oni taksas la izolperiodon kaj la konfesadon antaù
la inicado. La nocio de pureco obsedas la fang-an pensmanieron,
kaj la manĝado similas al elprovo por pentofari (per vomado) la pekojn
faritajn.
La Buiti-o Fang-a
estas nuntempe la rezulta adaptiĝo de la origina Buiti'
al la tradicia kulto (Byeri) kontraù la prapatroj, kun asimilado
de konceptoj kaj elementoj kristanaj. El tio rezultas, ke la Buiti-o
Fang-a
estas ne unuforma sed strukturita laù pluraj branĉoj sendependaj unuj
de la aliaj, inter kiuj disvolviĝas movadoj "profetaj kaj mesiaj".
Laù S-ro Michel Fromaget (18),
kiu estis la Prezidanto de la Psikologia Fako en la Universitato de Libreville
de 1981 ĝis 1983, estas du specoj de Buiti-o en Gabonio :
1- La Buiti-o
de la Mitsogho-j, kiu konservis formon tre sobran kaj tre
proksiman al la origina modelo de la Buiti-o, aù Buiti'
Disumba' laù la nomo de la unua virino, kaj kiu havas du variantojn
:
- La Buiti-o Mitsogho-a
de la Nganga-a-misoko-j, kiuj estas profetoj, sorĉistoj
kaj divenistoj pratikantaj psikosomatan resanigon kaj ian specon de psikanalizo.
- La Buiti-o N'Dea,
kiu estas kulto de sorĉistoj kaj devojigo de la Buiti-o
Mitsogho-a
kun homaj buĉoferoj kaj kanibalismo, kaj kies fina celo estas akirado
de supernaturajn povojn.
2- La Buiti-o Fang-a, kiun prunteprenis
poste la Fang-oj, estas mirinda sinkretismo de kristanismo
kun animismo.
En 1972 Bureau (7) mencias dekdu subdividaĵojn de la
Buiti-o
Fang-a. Tial ni devas rezigni ĉian ideon pri la studado
de la Buiti' kiel unuforma kaj homogena tuto, kaj estus iluzie
kaj erare serĉi "normigan vizion Fang-an" kompareblan
al tiu de la Buiti-o Mitsogho-a. Tial ene de
komunumo, en kiu okazos la inicado, ĉio dependas de la rilatoj konsentitaj
de tiu komunumo inter la kulto kontraù la prapatroj (reprezentitaj per
iliaj kranioj), la origina Buiti-o kaj la Kristanismo.
Se ni komparas la Buiti-on
Fang-an
kun la origina Buiti-o, ni trovas okulfrapajn similecojn
pri la enhavoj de la vizioj. Nur la dekoracioj, la visaĝoj aù la personoj
reprezentitaj malsimilas. Tiuj lastaj individuoj devenas de la kristanismo
kaj povas manifestiĝi sen lima nombro. Tamen estus erare kredi, ke la
Buiti-o Fang-a komplete liberiĝis de la origina
Buiti-o kaj de la prapatra kulturo de la Fang-oj.
La elementoj ja ĉeestas en ĝi sed ne estas tre klare videblaj. Ili tamen
povas aperi, se oni konas la kunligojn ekzistantajn inter la videblaj visaĝoj
kaj tiuj kaŝitaj malantaù ili. En religia figuro kristana povas samtempe
enkorpiĝi pluraj spiritaj individuaĵoj fang-aj, kaj inverse.
Dum la ritoj de transiro, ni trovas la samajn efikojn psikofiziologiajn
kiel tiujn observitajn ĉe la Mitsogho-j. Post longa serio
da periodoj, dum la kulmino de sia mistika suprenirado, la homo influata
de la iboga' sentas sin kvazaù "transportata de la vento"
al la transmorta mondo ĝis antaù la domo de Kristo kaj de Dio. Lin gvidas
tien siaj prapatroj je la harpo-tono. Voĉo
donas al li lian inican nomon kaj indikas al li kiom da mono li ŝuldos
pagi pro sia inicado. Dum sia vojaĝo li vidas plurajn sanktulojn, Noa-on,
kaj pastrojn vestitajn per sutanoj. Kristo vestita per oraj vestotaĵoj
pridemandas la fremdulon pri la kialojn de lia vizito. Kaj la "novnaskito"
respondas : "Mi serĉas, mi deziras vidi la Sinjoron Jesuo-Kristo". "Mi
estas tiu, kiun vi serĉas", respondas Kristo. La enhavo
de la rakonto pri la renkontiĝo kun Kristo povas varii laù la "novnaskitoj".
Li unue trairas "purgatorion, kie suferas la homo", kaj poste la paradizon
kun ĝiaj sep niveloj, kie svebas anĝeloj. En la supra nivelo la vojaĝanto
vidas homon, kiu portas krucon, kaj pli malfrue la barbon de la Dia Patro.
Laù alia rakonto aperas la Sankta Virgulino Maria, Adamo kaj Lucifero
(la Diablo, la falinta anĝelo "lumoportanta : Lucifero en la latina lingvo").
La interparolado estas preskaù la sama en ĉiu vizio kiel tiu raportita
de la Mitsogho-j.
En tiu sinkretismo, Ngyignon' (la ĉefa edzino de la
unua viro, nomita Disumba' ĉe la Mitsogho-j
) korespondas samtempe al Eva' kaj al la Virgulino Maria. Nzame-on,
kies nomo estas Nzamba- Kana' ĉe la Mitsogho-j
kaj kiu estas la vira principo kaj la unua viro, reprezentas Jesuo-Kristo.
Laù kelkaj profetoj, Adamo kaj Jesuo-Kristo personigas la "Plejaltan Estaĵon",
kiun neniam oni ekvidas en la vizioj Mitsogho-aj. La ĉielarka
serpento "Lucifero" ĉeestas en la vizioj fang-aj. Ĝi reprezentas
la diablon, kiu estas la Evus-o jam konita de la Fang-oj.
Dum sia vivo la Fang-oj povas plurfoje vojaĝi laù la
ritaj kondiĉoj de la Buiti', kaj tio ebligas al ili konfirmi
la realecon de iliaj vizioj. La inicitoj povas ankaù partopreni la magian
societon Ombwiri' (rizervitan al la virinoj kaj nomitan Ombudi'ĉe
la Mitsogho-j ). Tiun societon, kiu ludas grandan rolan en
la medicina diagnozo, karakterizas vizioj pri genioj, kiuj dum publikaj
kunvenoj divenaj indikos al homoj influataj de iboga' la
naturon de la aflikto, pro kiu suferas la konsultinta paciento. En la Ombuiri'
ni
povas noti kelkajn similecojn kun la Voduo de la Karaibaj Insuloj kaj de
la Suda Ameriko.
Ĉe la Mitsogho-j
la normiga vizio estas tiu de la tribo kaj korespondas ĉe la inicitoj
al la kono parole memorigita dum infanaĝo ene de la tribo. Ĉe la
Fang-oj ni observas multajn malsamecojn pro ŝanĝoj kaj translokadoj
eble okazintaj en la inica sperto dank'al kristanismo, pro la konkurado
ekzistanta inter la diversaj movadoj profetaj kaj mesiaj pli malpli ortodoksaj,
kaj pro la malapero de la triba nocio.
Kelkaj blankuloj, plejparte francaj, libervole spertis la manĝadon
de la iboga'. Malmulton el ili oni povis intervjui. Studado
pri la interpretado de tiuj intervjuoj nuntempe progresas
( O. Gollnhofer kaj R. Sillans ).
( O. Gollnhofer kaj R.
Sillans, 1985; O. Gollnhofer kaj R. Sillans, 1983; J.
Binet, O. Gollnhofer kaj R. Sillans, 1972 ) (23) (24) (4)
Enhavtabelo de la
artikolo |