La ibogaino en psikoterapio kaj en lukto kontraù
la dependeco je la narkotaĵoj
Robert GOUTAREL, Honora Direktoro de Serĉado
ĉe C.N.R.S.;
Otto GOLLNHOFER kaj Roger SILLANS, etnologoj,
C.N.R.S.
(Francio, Centre National de la Recherche Scientifique)
ĈAPITRO IVa
La ibogaino en psikoterapio ; la psikanalizo laù Naranjo
La adeptoj de la Buiti' bone komprenis tion jam longtempe
antaù ni, sed necesas diri, ke en 1969 C. Naranjo ne konis
la Buiti-on.
Claudio Naranjo estas psikoterapia kuracisto ĉila, kiu publikigis
en1969 dum staĝo ĉe la "Institute of Personality and Research"
(Berkeley, Universitato de Kalifornio) rimarkindan raporton titolitan
"Psychotherapeutic Possibilities of new fantasy-enhacing Drugs"
en la gazeto "Clinical Toxicology" (C. Naranjo, 1969) (41)
En
tiu raporto Naranjo pritraktas la terapian efikon de du alkaloidoj
(la harmalino kaj la ibogaino) uzitaj je dozoj tiel nomitaj "subtoksaj".
En 1969 C. Naranjo skribis : "La manko de sistema studado pri tiuj
drogoj (harmalino kaj ibogaino) kaùzis, ke laù la kemiterapia vidpunkto
oni konsideris ilin kiel toksaĵojn je certa dozo. Nu la fenomenoj de toksiĝo
per la harmalino kaj per la ibogaino prezentas la plej grandan intereson
laù la vidpunkto de la psikoterapio kaj de la psikologia esplorado."
La harmalinon izolis en 1941 S-ro Gbel el la semoj de planto
"malpigiacea" : Peganum harmala (22). Ĝin oni ankaù eltiris
el alia planto "malpigiacea" de Sud-Ameriko : Banisteriopsis caapi
aù yagé. La ŝelo de yagé estas la ĉefa ingredienco de
la trinkaĵo, kiun uzas la indiĝenoj vivantaj ĉe le fonto de la riverego
Amazono dum iuj ritoj kaj metodoj de divenado, kaj konite estas post la
studoj faritaj ĉe la Universitato de Ĉilio, ke tiu drogo estas la kerno
de la kulturo de diversaj indiĝenaj triboj ekde la paleolitikaj tempoj.
La efikoj de la harmalino kaj de la ibogaino estas preskaù unikaj inter
la psikoaktivaj drogoj.
La plej bona vorto por priskribi tiujn efikojn estas tiu elpensita
de fakulo pri yagé William Turner : "onirofrenio" ("onirophrénie"
= sonĝo-pensado). Tiu vorto indikas la statojn kaùzitajn de la drogoj,
kiuj malsimilas la statojn "psikomimetismajn" pro la manko de ĉia psikoza
simptomo, sed tamen en kiuj superregas primara pensado kiel en la
sperto psikoza aù psikomimetisma. La psikologiajn efikojn de la harmalino
kaj de la ibogaino karakterizas tia stato kia sonĝado sen senkonsciiĝo,
nek percepto-ŝanĝo pri la ĉirkaùo, nek iluzioj, nek difektoŝanĝo
de la pensado kaj nek senpersonecigo. Mallonge dirite, oni povas paroli
pri ekzalto de la fantazio, rimarkinda pro ke ĝi ne miŝarmonie kunefikas
kun la memo. Tiaj fantazioj pli similas al realaj vidaĵoj ol al ĉiutagaj
sonĝoj ordinaraj.
En studo farita en Ĉilio dum 1963-64 pri la psikologiaj efikoj de la
harmalino kun aliaj kuracistoj ĉilaj kaj kun tradiciaj terapiistoj indiĝenaj,
Naranjo
notis, ke unu el la pli rimarkindaj aspektoj de la fantazio estas ĝia
granda konstanteco. Tiuj temoj aù vidbildoj elvokitaj estas plej parte
"pratipoj" tiaj, kiaj ilin difinis la psikanalizisto Jung, kaj kiuj
estas malnovaj memoroj ĝenerale komunaj al ĉiuj homoj kaj kuŝantaj profunde
en ilia memoro kolektiva. Ni citu la francan filizofon Voltaire
: "Laù Platono la mondon komponas pratipaj ideoj, kiuj ĉiam restis profunde
de la cerbo."
Naranjo distingas du specojn de pratipoj :
- la mita stilo similas al sonĝo pri perdita trezoro, pri bona maljunulo,
pri ideala virino, pri sanktulino, pri ideala komunumo kaj pri diversaj
pensoj tiel nomitaj "noblaj", ktp...
- la instinkta stilo estas tia, kia ĝi povas esti en fantazio kun
agreso, seksumado, ĉiaj sangaj scenoj, sangadulto aù aliaj.
Tiuj scenoj de sendorma sonĝo estas spontane pli ekstremaj ol ĉiuj
aliaj raportitaj de la pacientoj pri iliaj kutimaj sonĝoj, kaj ili ne
similas al vizioj influitaj de la meskalino aù de LSD (lizergatacida dietilmaido).
Fakte la efikoj de tiuj du tipoj de drogoj ŝajnas situi ĉe du kontraùaj
polusoj : tiuj de komunaj drogoj halucinaj apartenas al mondo alta kaj
anĝela kun sentoj pri estetiko kaj pri manko de unuiĝo kun ĉio, dum
tiuj de la drogoj "onirofreniaj" apartenas al la subtera mondo de Freud'
kun impulsoj bestaj kaj regresemaj.
Naranjo donas kelkajn ekzemplojn pri pacientoj sukcese kuracitaj
per glutado de harmalino po 4 aù 5 mg/kg ( do proksimume 300 mg entute
).
Pri la ibogaino Naranjo diras, ke li malmulte scias pri ĝia
uzo far la gabonoj kaj kongolandanoj ol pri tiu de la harmalino. Li ne
konas la Buiti-on nek ŝajne la strukturon de la ibogaino.
Li scias, ke la drogo estis uzata en eùropaj farmakopeoj pro siaj
senlacigaj kvalitoj je malgrandaj dozoj, kaj tio okazas laù li pro ke
ĝi estas substanco IMAO (Inhibiciilo de la MonoAmina Oksidazo)
Same kiel por la harmalino, Naranjo uzas la ibogainon per la
buŝa vojo po 4-5 mg/kg kaj per la envejna vojo po kvarona dozo, kaj li
priskribas subjektivajn reagojn dum ĉirkaù 6 horoj post la uzo.
La efikoj de la ibogaino ŝajnas malpli ekzotikaj ol tiuj de la harmalino.
Kvankam la pratipaj enhavoj estas komunaj -oftaj estas la vizioj pri
bestoj- la fantazio estas ĝenerale pli propra, kaj temas pri la paciento
mem, liaj gepatroj, kaj aliaj personoj signifaj.
La fantazion kaùzitan per la ibogaino pli facile povas manipuli la
pacientoj laù siaj propraj decidoj aù tiuj de la psikoterapiisto, tial
pli ofte ol per aliaj drogoj ili povas halti por kontempli scenon, reveni
malantaùen, esplori alternativon en iu sceno, re-travivi antaùan scenon,
ktp...
Tiu facileco por la pacientoj manipuli eventojn dum kuracado per la
ibogaino kaj la fakto, ke la sperton oni povas regi laù la dezirita kampo,
estas probable unu el la kialoj de la sukceso konstatita de multaj psikoterapiistoj
uzantaj tiun drogon.
Ekzemplo bone montras kiel facile la psikoterapiisto povas regi sian
analizon :
Temas pri juna psikozulo, kiu dum kuracado per la ibogaino decidas
sterniĝi kaj malfermi la okulojn nelonge post kiam li eksentis la efikojn
de la drogo :
- "Li unue vidas la visaĝon de sia patro, fronte al si kvazaù en
ludo, kun retenata rideto. Tiam lia komentario estas, ke lia patro ŝajnas
al li kiel knabo. Li estis kvazaù nefamiliarulo sed tamen familiara, iu
forgesita de la paciento jam de multaj jaroj.
Subite furiozema spasmo ŝanĝas la vizaĝon de lia patro. La sceno
evoluas kaj la paciento vidas nudan virinon, kiu timas kaj kaŝas sian
vizaĝon malantaù sian brakon.
Tuj apude li vidas sian patron ankaù nudan, kiu impetas al la virino
por seksa atako. Li sentas kontrolatan koleregon ĉe la virino, kiun li
identigas nun kun sia patrino."
Tiam Naranjo petas al la paciento, ke li interparoligu siajn
gepatrojn, pro intenco forigi la latentan enhavon de tiuj bildoj : -"Kion
ŝi diras ?"; -"Iru for"; -"Kion li sentas ?"; li ne povas imagi tion.
- "Mi restas perpleksa" li sugestas.
Naranjo tiam elektas alian vojon por igi pli konsciaj kaj pli
klare percepteblaj la sentojn spertatajn de la paciento : -"Nun estu via
patro.Vi fariĝu li kiel eble plej dramiste kaj aùskultu tion, kion li
diras al vi." Tiam rolante anstataù sia patro, la paciento dronas ne en
perplekseco sed en granda malgajeco, suferanta kaj rifuzanta sian angoron.
Ne longe post tiu epizodo draste ŝanĝiĝis la vidpunkto de la paciento
pri siaj gepatroj kaj konsekvence pri siaj sentoj kontraù ili.
La sekvantan tagon li komentis, ke nur nun li scias kiom li identiĝis
kun sia patrino, rigardante la mondo per ŝiaj okuloj, mallaùdante sian
patron kaj eĉ pli, viron, kaj kiom tio miŝarmonie kunefikis kun liaj
propraj postuloj viraj.
Kontraste kontraù sia kutima idealigo de sia patrino pro plena amo
al ŝi kaj percepto de sia patro kiel egoisma krudulo, li tiam eksentis,
ke li konas ilin tiaj, kiaj ili estas.
Li skribis : "Mi vidis mian patrinon kiel personon malmolkoran sen
amo nek timo, kaj mi ne plu rigardas mian patron kiel nesentemulon, kiu
vundis ŝin en ŝiaj am-aferoj, sed kiel iun, kiu deziras malfermi la pordon
de amo sensukcese. Nun mi plene kompatas mian patrinon."
Kompare kun la drama kvalito de la psikedelaj spertoj, tiu epizodo
povas aspekti sensignifa aù triviala sed tamen ĝi estis la ŝlosilo por
ĝisradika ŝanĝo en la kondutoj de la juna paciento.
Tion oni povas diri ĝenerale, kiam oni komparas efikojn de la ibogaino
kun tiuj de la L.S.D.
La kontakto kun la elementoj nekonsciaj estas tiukaze simbola ( prefere
al la libere disvastiĝanta emocio post la uzo de L.S.D.) kaj ekde tiam
ĝi povas esti asimilita sub la formo de daùraj signoj.
Tiaj signoj ĝenerale okazas, kiam fantazio aù hipotezo antaùe nekonsciaj
manifetiĝas konscie tiel klare, ke la memo de matura persono povas nur
ekkoni sian pasintan eraron profunde enradikiĝintan.
Konklude skribis Naranjo :
- "Mi ne volus ŝajnigi, ke mi rigardas la ibogainon kiel psikatrian
panaceon, kiu alportas la ŝanĝojn per si mem. Mi kredas, ke multajn drogojn
oni povas uzi cele al psikologia esplorado, sed ke tiuj drogoj povas esti
nur ilo.
Mi dubas, ke povus ekzisti io elfinebla per drogo kaj nefinebla sen
ĝi. Tamen la drogoj povas esti psikaj kataliziloj, kiuj ebligas mallongigi
psikoterapian proceson kaj modifi ĝian prognozon. Se la ibogaino mem ne
povas malfermi pordon, oni povas rigardi ĝin kiel oleon por lubriki la
pord-hokojn."
Kiam li publikigis en junio 1969 sian gravan raporton pri drogoj ekzaltantaj
la fantaziojn, C. Naranjo helpata de franco D.P. M. Bocher
akiris en Francio je la 31a de julio 1969 post peto je la 31a de januaro
1968 specialan patenton farmacian por :
"Nova kuracilo aganta ĉe la centra nervo-sistemo, uzebla okaze de
kuracadoj psikoterapiaj kaj kontraùdrogaj." ( D.P.Bocher, C.Naranjo,
12969 ) (5)
"La medikamento konsistis el ĉiuj alkaloidoj de la radikoj de Tabernanthe
iboga kun variebla dozo da amfetamino laù la konduto de la paciento.
Inter la 50 kazoj studitaj en psikiatrio, Naranjo priskribis
4 el ili por pravigi sian peton pri "netoksa medikamento, kiu klarigas
la ideojn kaj ebligas ĝisfundan memanalizon sed konservas la emocian karakteron
nepre necesan por stimuli la pensadon kaj la imagon de la paciento."
Tamen dum la sama epoko, post Rezolucioj de la Tutmonda Asembleo por
Sano de majo 1967 kaj majo 1968, la Federacia Registaro de Usono decidis
konsideri la ibogainon kiel substancon analogan al L.S.D kaj al kelkaj
stimuliloj de la Centra Nervo-Sistemo :
-"Konsiderite estas pro la intereso de la Publika Sano, ke decas apliki
iujn dispoziciojn laùregulajn pri la fabrikado, la transportado, la posedado,
la vendado kaj la vendigo, la liverado kaj la akirado paga aù senpaga
de substancoj dormigaj kaj narkotaj, kontraù iuj substancoj kaj iuj preparaĵoj
kapablaj por kaùzi dependencon aù por malutili al la homa sano."
"Tiu regularo estas aplikebla kontraù la jenaj substancoj, iliaj izomeroj
( krom se nepre menciite ), iliaj saloj, eteroj kaj esteroj, kaj ankaù
kontraù la saloj de tiuj eteroj kaj esteroj en ĉiuj kazoj, en kiuj povas
ekzisti tiaj saloj."
"La listo de tiuj substancoj enhavas : la amfetaminoj-n, la ibogaino-n,
la kombinaĵojn kaj derivaĵojn de la lizergatacido, la amidojn de la lizergatacidoj
kaj aliajn derivaĵojn, la pejolto-n kaj meskalino-n (ne menciita
estas la harmalino), la halucinajn fungojn, la psilocibino-n kaj la derivaĵojn
de la dimetil- triptamino, 4-OH-DMT kaj 5-OH-DMT."
Poste ni reparolos pri tiu dekreto, kiu fariĝis aplikebla ekde 1970
en pluraj landoj de Eùropo, interalie en Francio kaj en Belgio. Ĉiaokaze
en Francio kaj en Belgio oni ne plu aùdis pri la ibogaino kaj vendi la
medikamenton Lambarène estis malpermesite.
Enhavtabelo de la artikolo |