La ibogaino en psikoterapio kaj en la lukto kontraù
la kemidependecoj je la narkotaĵoj
Robert GOUTAREL, Honora Direktoro de Serĉado
ĉe C.N.R.S.;
Otto GOLLNHOFER kaj Roger SILLANS, etnologoj,
C.N.R.S.
(Francio, Centre National de la Recherche Scientifique)
ĈAPITRO VIIa
Spertoj de "Tuja Morto"
Laù la Mitsogho-j la inicitoj vidos la Buiti-on
nur dufoje dum sia vivo : dum la tago de sia inicado kaj dum la tago de
sia morto. Tio signifas, ke la vizioj dum la alproksimiĝo al la morto,
kiujn oni nomas "Spertojn de Tuja Morto" (STM aù NDE en la angla lingvo
"Near Death Experiences"), estas la samaj kiel la "normigaj" vizioj.
Ni scias, ke kelkaj individuoj tuj mortontaj vidas sian tutan vivon pasi
antaù siaj okuloj. Ĉe ĉiuj tiuj "mort-evitintoj" oni observis impresan
transformiĝon. Ili ne plu timas la morton, ili sentas sin pli fortaj,
pli optimismaj, pli kvietaj kaj ili kontemplas sian vivon pli pozitive.
Du usonanoj, la psikiatro Raymond Moody (39) kaj la kardiologo
Michael
B. Sabom (49), speciale interesiĝis pri la sonĝaj eventoj
dum la Spertoj de Tuja Morto. Post statistika analizo pri 150 "mort-evitintoj",
M.B. Sabom strarigis tabelon de tiuj signoj.
La Tabelo de Sabom'
Fazo de memobservado :
- 1 ) subjektiva sento, ke oni estas mortinta.
- 2 ) paco kaj komforto
- 3 ) elkorpiĝo
- 4 ) vizioj pri eventoj kaj materiaj objektoj
Transcenda fazo :
- 5 ) tunelo kaj malhela areo
- 6 ) taksado de la pasinteco
- 7 ) lumo
- 8 ) aliro al transcenda mondo / eniro en la lumon
- 9 ) renkontiĝo kun aliaj estaĵoj
-10) reveno al la vivo
La plimulton el tiuj eventoj oni jam renkontis en la Buiti-o
de la Mitsogho-j.
Ekde la tria stadio okazas paca vizio agrabla kaj elkorpiĝo. La "novnaskato"
(néophyte) sentas sin kvazaù envolvita de blovo, kiu lin transportas
al nekonita vilaĝo sen komenco nek fino. Li havas vizion pri du eksterordinaraj
Estaĵoj : Nzamba-Kana' (la unua viro sur la tero) kaj Disumba'
(la unua virino). La vilaĝo kovriĝas per fajreroj, tiam aperas brilanta
globo, la suno, la luno kaj la steloj. La suno ŝanĝiĝas en belegan junulon
(la Majstro de la Mondo), kaj la luno en belegan junulinon, kiu estas lia
edzino kaj la patrino de liaj infanoj (la steloj). La vento retransportas
la iniciton sur la teron, kie li renaskiĝas kaj estas salutita de la pliaĝuloj
kun gojo kaj fiero.
En la Buiti-o de la Fang-oj, en kiu estiĝis sinkretismo
inter la kristanismo kaj la religio de la prapatroj, pro multaj formoj
diverĝaj estas malfacile priskribi koheran tuton korforman al la "normigaj"
vizioj de la Mitsogho-j.
Intervjuoj de junaj francoj
Tamen intervjuoj de junaj blankukoj francaj, kiu deziris sperti la inicadon
al la Buiti-o Fang-a, montras serion da vizioj,
kiuj estas karakterizaj de ilia okcidenta kulturo ĝenerale kristana kaj
kiuj plejparte akordiĝas kun la tabelo de Sabom'. Tiel en la rakonto
de junulo nomita Kristofo, post kelkaj vizioj propraj de tipo freŭdeca
kaj kelkaj vizioj influitaj de la Buiti-o Fang-a,
okazis la priskribo jena : aboluta blanko, nekredeble luma bluo, la ĝojeco
kaj la perfekteco de la bluo, tono basa kaj kaverneca, brilanta lumo traboranta
la frunton kvazaù tria okulo, aĵoj vidataj en la astroj, vizio pri spirita
mondo ne perceptebla per la korpo, suno giganta nutrata per niaj korpuskloj,
lumo kies parto ni estas, la paradizo atingebla nur per la spirito, la
percepto de iu tego malebliganta aliron al la spirita mondo, ktp...
La viziojn, ambaù en la Buiti-o de la Mitsogho-j
kaj en la Buiti-o de la Fang-oj, ŝajne superregas
la impreso de brilantaj lumoj, kiun ni trovas en la dua stadio priskribita
de H.S. Lotsof ( H.S. Lotsof, U.S. Patent 4, 499,
096, 12an de februaro 1985 ) (36).
Post la unua stadio, kiun karakterizas vizioj freud-ecaj, la
duan stadion markas grava energio kun lumo aù lumaj fulmoj dancantaj ĉirkaù
la kuracato. Dum tiu periodo daùras pensado, kiu ŝajne pligravigas la
signifon de la vizioj observitaj dum la unua fazo. Estas la periodo de
"demandoj kaj respondoj" priskribita de iu kuracito laù la metodo de Lotsof'.
Grave estas, ke la luman fazon de la "demandoj kaj respondoj" sekvu
refreŝiga dormo, el kiu vekiĝas la dormanto kun sento de memfido kaj
de plena bonfarto.
Lotsof' notas, ke la du unaj stadioj daùras kune 24-48 horojn,
foje eĉ pli, kaj ke ilin sekvas 3 aù 4 horoj da dormo. Tiu reduktita
bezono de dormo povas daùri dum periodo de 1 ĝis 4 monatoj.
La daùreco de tiu longtempa efiko akordiĝas kun la hipotezo de I.M.Maisonneuve
kaj S.D. Glick (1991) pri metabolaĵo kun longa vivodaùro.
Iuj pacientoj kuracitaj laù la metodo de Lotsof' sentas sin
dum sufiĉe longa tempo kvazaù influataj de la ibogaino.
Nederlanda junulino skribis : "Mi multe perdis emon al drogoj ĝenerale,
ĉar la efiko de la ibogaino daùras trans iliaj efikoj, eĉ se ne ĉiam
agrable, " kaj "Ĝis kvar monatoj post la kuracado, mi tre intense memoris
la sperton pri la koloroj kaj la lumoj."
La konkludo de la raporto, kiun antaùnelonge faris 25jara virino ses
monatojn post sia kuracado per la ibogaino, bone montras, ke tiu alkaloido
agas ne kiel iu anstataùa drogo "metadoneca", sed per reala modifo de
la "dependiga memo" de la paciento :
"Ibogaïne was mental process for me, a sort of spiritual purification
and a truth serum of which I had to experience its results through time.
It's only now, after six months, that I can say I am not addicted anymore.
It takes time to admit that there is no way back. Ibogaïne is not the
solution in itself, although it takes away withdrawal completely. Ibogaïne
helps you to realize that all knowledge is avalaible to cure yourself through
will power. It's up to you if you are ready to give up your addictive ego.(37)"
La freŝdata decido de la "National Institute on Drug Abuse"
(NIDA), kiu aldonas la ibogainon al la listo de la drogoj, kies aktiveco
kontraù la toksomanioj estas taksenda, povus rapide instigi la kompetentajn
aùtoritatojn de la eùropaj landoj al ekagado laù la sama vojo. Tio koncernas
precipe Francion, kie la esplorojn pri la iboga' kaj pri ĝiaj alkaloidoj
oni komencis fine de la 19a jarcento kaj daùrigis ĝis la dua parto de
la 20a jarcento.
Se oni konsideras ĉiujn esplorojn farmakodinamikajn kaj klinikajn pri
la ibogaino, oni konstatas, ke tiu alkaloido estas unu el la ŝlosiloj
de la interesega kampo aktuala de la neùrosciencoj. Oni bedaùras
ĝian maljustan kondamnon pro halucinaj kvalitoj kaj deziras, ke kun
helpo de CNRS kaj INSERM estu kreita plurfaka organizo kunlaboriganta etnologojn,
kuracistojn, psikiatrojn kaj psikologojn, kemiistojn, farmaciistojn kaj
farmakologiistojn, kaj eĉ (kial ne ?) fakajn ĵurnalistojn, por ke estu
donita opinio definitiva pri la terapiaj kvalitoj de la iboga' kaj
de la ibogaino, kies uzado devas starigi gravajn problemojn de medicina
etiko.
Ni substreku la duoblan intereson de la ibogaino :
- 1 ) je "terapiaj" dozoj ĝi estas kontraùdeprimilo IMAO rapide aganta,
moderigilo de la dopamino kaj inhibiciilo de la kolinesterazo (kies gravecon
oni ekdivenas)
- 2 ) je "subtoksaj" dozoj ĝi estas potenca esplorilo de la cerbo,
pere de la sendorma sonĝado, kiu eble ebligos respondi la demandon de
Francis
Crick : "Kiu rigardas la televidilan ekranon, kiun ni havas en la kapo
?" (10)
Enhavtabelo de la artikolo |