La ibogaino en psikoterapio kaj en
la lukto kontraù
la kemidependeco je la narktaĵoj
Robert GOUTAREL, Honora Direktoro de Serĉado
ĉe C.N.R.S.
Otto GOLLNHOFER kaj Roger SILLANS, etnologoj,
C.N.R.S.
(Francio, Centre National de la Reĉerĉe Scientifique)
ĈAPITRO VIa
KONKLUDOJ
Kion oni devas konkludi el tiu triobla sperto pri la rolo de la iboga'
je subtoksa dozo, en psikoterapio laù Naranjo, en la Buiti'
kaj fine en la lukto kontraù la toksomanioj ?
1 ) - En la Buiti-o, precipe en la Buiti-o Mitsogho-a,
kies rigorecon de ritoj kaj motivoj al ĝi propraj endas substreki, la
kvanton da drogo (raspita radiko de la iboga' ) mezuras la
"patrino" (inicito, kiu akompanas kaj konstante priatentas la inicotan).
Tiu mezuron oni kalkulas per nombro da korboj, kaj ne eblas al ni taksi
la pezon da ibogaino laù niaj kutimaj pesiloj. Ĝi estas alĝustigita
laù la konduto de la paciento kaj ĝi ebligas transpasi la unuan stadion
de la vizioj por atingi tiun de la "normigaj" vizioj korespondantaj al
la vera motivo de tiu, kiu volas vidi kaj koni la transmortan mondon. Tial
la inica proceso estas malrapida kaj progresa, kaj tio ebligas la observadon
de kvar stadioj dum la vizioj. La tri unuaj estas cefe freud-aj
kaj la kvara, kiun oni nomas etapo de la normigaj vizioj, estas konforma
al la kolektiva imago de la tribo.
En la Buiti-o de la Fang-oj, la ceremonion oni
povas plirapidigi, se oni anstataùigas la raspitan radikon de la
iboga'
per miksaĵo kun lakto, sukero aù palmovino, kiun oni nomas "ekspresa"
aù "aùtomata". La virinoj povas esti inicitaj al la Buiti-o
Fang-a, kaj multajn malsamecojn oni konstatas pro ŝanĝoj en
la inica sperto, kiuj okazis sub la influo de la kristanismo, pro konkurado
inter la diversaj movadoj profetaj kaj mesiaj pli-malpli ortodoksaj, kaj
pro la perdo de la triba nocio. Tial neniel eblas paroli pri "normigaj"
vizioj en la Buiti-o Fang-a, kiu estas vera
sinkretismo inter la kristanismo kaj la kulto kontraù la prapatroj. Kiam
ĉio estas dirita kaj farita, la vizioj estas konformaj al la kulturo de
la nova inicito : tio estas kulturo kristana kaj okcidenta por la blankuloj
inicitaj al la Buiti-o Fang-a.
2 ) - La dozoj da ibogaino uzitaj de Naranjo en psikoterapio
estas
relative malfortaj, ĉar la psikoterapia kuracado daùras ne pli ol 6 horojn.
Perbuŝa dozo je 300 mg ŝajnas ĝuste necesa por aperigi viziojn analizitajn
de la psikoterapiisto, kiu gvidas la pacienton serĉante la profundajn
kialojn de lia nevrozo. Ŝajnas, ke la kuracadojn oni devas plufoje refari.
Naranjo konkludas, ke la ibogaino mem sola ne povas kaùzi la ŝanĝojn,
kaj ke tial necesas psikoterapiisto.
3 ) - En la kuracado de la toksomaniuloj, H.Lotsof donas
perbuŝe unikan dozon de 500 mg ĝis 1000 mg da klorhidrato de ibogaino.
La kuracado tre longe daùras dum ĉirkaù 36 horoj, kaj tiu daùro estas
komparebla kun tiu observita dum la inicado al la
Buiti',
se oni konsideras la foreston de la longa manĝado de la
iboga'
kaj de la ritoj akompanantaj ĝin. Ni povas noti, ke en la
Buiti-o
Fang-a la kuracado ankaù daùras proksimume 36 horojn, kiam
la miksaĵoj "ekspresaj aù aùtomataj" anstataùas la raspitan radikon
de la iboga'. La unuaj vizioj aperas du horojn post la glutado
de la klorhidrato de ibogaino. La tri fazoj priskribitaj de Lotsof'
estas kompareblaj kun la kvar fazoj de la Buiti-o
Mitsogho-a
: la unua fazo estas tiu de la vizioj freud-aj kaj la dua ("demandoj
kaj respondoj") estas komparebla kun la fazo de la normigaj vizioj. Lotsof'
priskribas trian fazon : tiun de postrestanta stimulo, kiun sekvas mallonga
dormo refreŝiga. Oni rimarku, ke ankaù la sukceso de la metodo Lotsof-a
verŝajne dependas de profunda motivo de la kuracito, kiu estas la volo
ĉesigi ĉian kemidependecon.
La 17an de novembro 1989, la "United Senate Committee on the Judiciary"
publikigis raporton de la Komitato pri la kemiterapio kontraù la uzado
de kontraùleĝaj drogoj. Tiu raporto koncernas esence studprogramon "Medication
Development Program, MDP" komisiitan al la "National Institute on
Drug Abuse, NIDA, en Rockville (Usono)". La Direktoro de Programo
ricevis en 1989 subvencion je 30 milionoj da usonaj dolaroj. Ekde la komenco
de 1990 la budĝeto de la serĉistoj atingis 200 milionojn da usonaj dolaroj.
Tiuepoke la serĉado estis orientita ne al la ellaborado de kemiaj
substancoj kapablaj resanigi la toksomaniulojn, sed al tiu de anstataùaj
drogoj (kiel la metadono), kiu nuligas la bezonon de drastaj drogoj (precipe
la kokaino) kaj kaùzas dependecon malpli danĝeran.
Tiuepoke la ibogaino ne ĉeestis la liston de substancoj interesaj
por lukti kontraù la kemidependecon Malfacile estis agnoski, ke kemia
substanco povas nur post kelkaj tagoj nuligi ĉian dependecon je la opiaĵoj,
je la kokaino, aù je iu ajn drogo.
Estis kaj ankoraù estas du kontraùaj skoloj : la adeptoj de la kemiaj
drogoj anstataùaj, kaj la adeptoj de psikoterapio milda kaj longdaùra,
kiu foje povas okazigi resaniĝon. Tial ni povas kompreni, ke la metodon
de Lotsof' oni komence akceptis kun skeptismo kaj eĉ kun malamikeco.
Antaù ol permesi la klinikajn provojn de nova medikamento, la registaraj
agentejoj postulas tute logike, ke ĝia efikeco estu pruvita per bestaj
provoj.
La farmakologiaj studoj faritaj per bestoj por pruvi la malfortan toksecon
de la ibogaino (14) kaj por pruvi, ke ĝi eble plipotencigas la
sendolorigan efikon de la morfino, liveris rezultojn atestantajn pri la
nekredeba kvalito de la ibogaino por modifi ies konduton pro estiĝo de
nova personeco post la eliminado de iuj inklinoj malfavoraj al la plena
disvolĝiĝo de la menso.
Tamen novaj teknikoj ellaboritaj de serĉistoj en la neùrosciencoj
havigis antaù nelonge kelkajn informojn precizajn pri la agadomekanismo
de la ibogaino por kuraci la toksomaniojn morfinajn kaj kokainajn. Per
la uzado de la mikrodializo Di Chiara kaj Imperato (15)
priskribis
en 1988, ke la nivelon de la eksterĉela dopamino en la "nucleus accumbens"
kaj malpli en la "striatum" pliigas la uzado de amfetaminoj, de
kokaino, de morfino, de nikotino kaj de etanolo, kiuj ĉiuj estas drogoj
dependigaj.
I.M.Maisonneuve (38) montris en 1991, ke la ibogaino blokas
la stimuladon de la dopamino striata kaj mezolimba instigitan de la morfino.
Strange evidentiĝas, ke la ibogaino influas la dopaminajn sistemojn de
la cerbo dum pli longa tempo ol tiu necesa por ĝia eliminado el la organismo,
kaj ke dum tiu tempo ĝi difektas la reagojn de tiuj sistemoj kontraù
la morfino. Krome, la ibogaino difektas la neùrotransmision de la dopamino
en la "nucleus accumbens" instigitan de la kokaino (P.A. Broderick,
1992) (6).
Fine S.D. Glick (21) pruvis en 1991, ke la ibogaino reduktas
la envejnan meminjektadon de morfino far la ratoj, ne nur dum la horo post
la kuracado per la ibogaino (akuta efiko), sed ankaù dum unu tago aù
eĉ pli post ĝi (prokrastita efiko). Ĉar la ibogaino estas rapide eliminita
(14), la persistado de tiu prokrastita efiko sugestas la formiĝon
de vivodaùra metabolaĵo de la ibogaino.
B.C. Barrass kaj Coult (2) montris en 1972, ke
la ibogaino inhibicias la oksidadon de la serotonino per monoamina oksidazo
(ciruloplasmino) kaj katalizas la oksidadon de la katekolaminoj per la
sama enzimo. La ibogaino povus kunligi sin kun la ciruloplasmino sur la
situoj de la serotonino (rolo de la C-16). Tiu kunligo inhibicius tiun
de la serotonino kun la ciruloplasmino kaj misformus tiun molekulon de
A-globulino, tiel pliigante ĝiajn interagadojn kun la katekolaminoj :
sekve de tio kreskas la kvanto da serotonino kaj malkreskas tiu da katekolaminoj.
Fakte la ibogaino estas substanco potence serotoninergia, kiu kapablas
redukti la nivelon de la cerbaj katekolaminoj. Tiu malatigo de la nivelo
de la katekolaminoj, precipe de la dopamino, komprenigas la rezultojn ĵuse
priskribitajn pri la blokado de la dopamina stimulado instigita de la morfino
kaj de la kokaino en la regionoj mezolimbaj kaj striataj de la cerbo.
Ni povas precizigi, ke la ibogaino agas ne specife kontraù la morfino
kaj la kokaino sed kontraù ĉiuj drogoj dependigaj, kaj ke tio pravigas
la terapiajn uzojn patentigitajn de H. Lotsof' post la una patento.
La malaltiĝo de la nivelo de la katekolaminoj kaj la samtempa altiĝo
de la nivelo de la serotonino cerba rilatas kun la senigo je la paradoksa
dormo (REM) kaj kun la apero de halucinaj fenomenoj (12) (C. Debru,
1990).
La LSD (lizergatacida dietilamido), same kiel la ibogaino, estas potenca
substanco serotoninergia (2), kiu inhibicias la oksidadon de la
cerebra serotonino kaj katalizas la oksidadon de la katekolaminoj per enzimo
MAO (monoamina oksidazo).
Tamen ekzistas grandega malsameco inter la du alkaloidoj : la LSD agas
je dozoj malpli grandaj ol unu miligramo, ĝia aktiveco estas malfacile
regebla kaj la halucina fenomeno produktita apartenas al alta kaj anĝela
mondo de estetikaj sentoj ; dum la ibogaino havas halucinajn efikojn nur
je dozoj superaj al 100 miligramoj, kaj la kampo de tiu substanco "onirofrenia"
estas tiu de la subtera mondo de Freud', de la besta instinkto kaj
de la regresado.
La tokseco de la ibogaino estas malforta, malpli ol tiu de la aspirino,
kaj tio faciligas la uzadon de tiu alkaloido.
La inicitaj majstroj de la Buiti' havas antidoton, kiu
ebligas al ili iam ajn ĉesigi la vizian proceson, se ial la manĝado de
la iboga' timigas pri la vivo de la "novnaskato" (néophyte).
Ni notu, ke la serotonino estas la neùrotransmisiilo de la parasimpata
sistemo cerebra, ke la katekol- aminoj estas tiuj de la ortosimpata sistemo
cerebra, kaj ke la negativajn efikojn kronotropajn (koron malrapidigi)
kaj inotropajn (koron malfortigi), same kiel la vek-agadon de la ibogaino,
nuligas la atropino, kiu kontraùas la acetilkolinon (neùrotransmisiilon
de la nerva sistemo aùtonoma).
La longa periodo da sendorma sonĝo, kiu sekvas la glutado de subtoksa
dozo (aù de "onirofrenia" dozo laù Naranjo) da iboga' aù da ibogaino,
ŝajne respondecas pri la portempa detruo de la memo kaj poste pri ĝia
restrukturado. Tiu hipotezo estas en akordo kun tio observita de la etnologoj
okaze de iliaj studadoj pri la Buiti-o
Mitsogho-a,
kaj estus komparebla kun la hipotezoj de Michel Jouvet kaj de Sir
David Crick (C. Debru, 1990) (12) pri la rolo de la sonĝoj
en la programigo kaj en la malprogramigo de la bazaj kondutoj, el kiuj
rezultas nova personeco de la homa menso.
La normalaj fazoj de la homa cerbo estas : vekiteco, dormo ne-paradoksa
kun ondoj malrapidaj kaj profundaj (NREM), ondoj pontogenikulo-okcipitaj
(PGO) kaj la paradoksa dormo kun rapidaj okulmovoj (REM). La paradoksa
dormo estas la sonĝoperiodo.
Miĉel Jouvet kaj Sir Francis Crick konsideras la ondojn
PGO kiel la ĉefan kodilon, kiu agas ĉe la kortika nivelo registrante
la genetikajn kaj epigenetikajn akirojn necesajn al la personeco de la
homa menso. Krome, pere de mekanismoj de hazarda aktivado, la ondoj PGO
eliminas el iuj tipoj de neùronaj retoj superŝarĝon da informoj kunligitan
kun patologia konduto. Tion nomas C.Debru "la purigado de la neùronaj
irvojoj". La paradoksa dormo (REM) verŝajne entreprenas proceson de el-elektado
inter la "restaĵoj" ekscititaj dum la dormo kun ondoj PGO, kaj ordigas
tiujn "restaĵojn" dum la sonĝado. Michel Jouvet skribis en letero
la 7an de novembro 1990 : "La sonĝaj efikoj, kiujn produktas halucinaj
substancoj kaj kiujn oni observas ĉe la homo, ne ebligas al ni rekte alproksimiĝi
al la mekanismoj de la sonĝado, ĉar montriĝas, ke tiuj du fenomenoj
ne povas esti kunligitaj unu kun la alia."
Ni tamen scias, ke la ĉefaj malsamecoj inter la sonĝoj kaj la halucinoj
kuŝas en la maniero laù kiu estas organizitaj la fazoj de aktiveco, kun
la forigo de la paradoksa dormo (REM) kaj la enmiksiĝo de la ondoj PGO
en la fazon de vekiĝo kaj en la ne-paradoksan (malrapidan) dormon (NREM).
La nova organizaĵo fariĝas : stadio de vekiteco, stadio de la ondoj
PGO, stadio de la halucinoj, stadio de dormo, kaj ŝajne eblas, ke la halucinaj
manifestadoj kaj la sendorma sonĝado eliminas "restaĵojn" ekscititajn
de la ondoj PGO sen paradoksa dormo (REM).
- "Kiam rato povas mem elekti stimulojn vekajn (kaj gratifikajn), "resalta"
kreskiĝo de la paradoksa dormo ( REM ) ne sekvas 10horan periodon de senĉesa
vekiteco (persona komuniko de Valatz). Oni povas do supozi, ke en
tiu lasta kazo la memstimulado koncernas nur genetike antaùdifinitajn
irvojojn. La memstimulado povus tiam anstataùi la plufoje ripetatan programigon
de la paradoksa dormo (REM) (M.J. p.199)"
- "La memstimulado (gratifika) funkciigus la genetikajn irvojojn de
la personeco (M.J. p.196)
- "En sekurigaj kondiĉoj la sonĝaj halucinoj estus pli gratifikaj
ol terurigaj (Snyder 1966, M.J. 159)
La "onirofrenia" memstimulado kaùzita per la ibogaino (pli gratifika
ol teruriga) nuligas la paradoksan dormon (REM) sen ĝia posta pliiĝo.
La mallonga periodo da "malrapida" dormo (NREM), kiu sekvas la longa fazo
halucina, ripetiĝas dum pluraj monatoj, kaj tio indikas, ke la nova personeco
de la menso daùre formiĝas ĝis la restariĝo de la paradoksa dormo (REM).
La nevidebla "muzik-estro" kunordiganta la aktivecon PGO forlasis la Sonĝon
por partituro pli "rokmuzika" kaj gratifika.
La demando estas : Ĉu la halucino sonĝa aù "onirofrenia" povas anstataùi
la Sonĝon en la ripetitaj programigo kaj la malprogramigo de la paciento
kuracata per ibogaino ?
La koncepton pri la rolo de la sonĝoj en la proceso de forgesado speciale
disvolvis en 1983 Crick. F. kaj G. Mitchinson ("On the
Function of Dream Sleep", en "Nature", 304, p.111-114) : "Ni
sonĝas por forgesi."
Tiun nocion kompletigis tiu de ripetata programigo, kiun disvolvis
en 1992 Michel Jouvet ("Le sommeil et le Rêve", eldonejo
Odile
Jacob, Parizo). Tiu ripetata programigo de la irvojoj (PGO, kortikaj
neùronoj), kiu kaùzas la heredan idiosinkrazion, ne necesigas la produkton
de novaj neùronoj per neùrogenezo.
Ĉar tiu neùrogenezo ne ekzistas en la homo (la neùronoj mortas sed
ne estas anstataùitaj), oni akceptas la ideon, ke iuj neùronoj genetike
programitaj povus esti malprogramitaj kaj poste reprogramitaj cele al konstanta
renovigo de la personeco de la homa menso.
Tiu ripetata programigo aktivigas la ondojn PGO, la cerebran kortikon
kaj la paradoksan dormon (REM), kiuj estas la ekstere videblaj signoj de
la sonĝado : "la muzikilaro neùrona ludas sonĝan partituron sub la influo
de la nevidebla muzik-estro de la aktiveco PGO" ( M. Jouvet, 1992)
La fenomenon de "resalta" pliiĝo de la paradoksa dormo studis en 1960
W.
Dement ("The effect of dream deprivation", 1960, en "Science",
131, p.1705-1707
La metodon de "eksperimenta senigo je sonĝado" (metodo de la "naĝejo"
por rato aù kato kaj de la veko dum la unua momentoj de la parodoksa dormo
por la homo sekvas unuflanke kreskanta bezono je sonĝado, kiun manifestas
la apero de ĉiam pli oftaj epizodoj de la parakodsa dormo (preskaù ĉiuminute
ĉe la kato post 24hora senigo , kaj aliflanke "resalta" pliiĝo de la
kvanto da paradoksa dormo post la ĉesigo de la senigo.
Enhavtabelo de la artikolo |