La ibogaino en psikoterapio kaj en la lukto kontraù
la dependeco je la narkotaĵoj
Robert GOUTAREL, Honora Direktoro de Serĉado
ĉe C.N.R.S.
Otto GOLLNHOFER kaj Roger SILLANS, etnologoj,
C.N.R.S.
(Francio, Centre National de la Recherche Scientifique)
ĈAPITRO IIa
La gabonaj ritaroj de la iboga' : Buiti-o
de la Mitsogho-j
La origina Buiti',
aù Buiti-o de la Misogho-j, aperis ĉe la
Mitsogho-j kiam ili atingis la teritorion, kiu nun estas Gabonio.
En la pratempoj la Buiti' mem estis sinkretismo komponita
de la kulto kontraù la prapartoj ekzaltita de la malkovro de la iboga'
(kiun eble alportis la Pigmoj el la ekvatora arbaro) kaj de kulturaj elementoj
akiritaj dum la migrado de la Mitsogho-j.
Ĉe la Mitosogho-j
( kaj la Bazinpi-oj ) la Buiti-on oni strikte
rezervas al la viroj, kaj la inicitoj estas konsiderataj kiel Majstroj
kaj unikaj gardantoj de la mistero de la vida kono pri la transmorta mondo,
kiun konigis al ili la "mirakla arbo" iboga'. Tiu inicado
nepre necesas por la socia promocio ene de la tribo kaj ĉiun individuon
nekapablan aliĝi al Buiti' oni strikte ekzilas kaj konsideras
kiel virinon.
La iboga' alportas la pruvon
vidan, tuŝosentan kaj aùdan pri la nerefutebla ekzisto de la transmorta
mondo.
Pere de sia spirita substanco nedifektebla
la homo apartenas al la du planoj de la ekzistado, kiujn li konfuzas unu
kun la alia ĉar li ne scias kiam komenciĝas la naskiĝo kaj la morto.
La fizika morto perdas ĉian signifon ĉar ĝi estas nenio alia krom nova
vivo, alia ekzistado. "La iboga' kondiĉas la plurecon de
la mondoj."
La iboga' nuligas
la nocion de tempo ; la tempoj estantaj, pasintaj kaj venontaj kunfandiĝas,
same kiel en la libro "superluma universo" de Régis kaj Brigitte
Dutheil (16) : dank'al la iboga' la homo reiras
tien, de kie li venas.
Por esti akceptita en la societo
Buiti-a,
la kandidatoj devas elteni serion da elprovoj aù ritoj de transiro, kiu
komenciĝas en ĉirkaùbaritejo strikte rizervita al la inicitoj. Ĉiu
kandidato havas "patrinon", kiu estas maljuna inicito ; li estas viro,
kiu certiĝas ke la inican ceremonion oni faras laùregule.
La ceremonio konsistas esence en
manĝado de raspitaĵoj de la planto iboga' ( Tabernanthe
iboga H.Bn var. noke et mbassoka ). Tiun manĝadon antaùas abstinado
seksa kaj nutra dum la antaùtago. La rito estas tre strikta kaj ĉiu ago
havas grandan valoron simbolan.
Sur fajro la plejaĝuloj rostas
semojn de kukurbo. La bruo, kiun ili faras eksplodante, simbolas la eliron
de la spirito - oni supozas, ke ĝi forlasas la korpon tra la fontanelo
- por ĝia mistika vojaĝo. La kranion de la kandidato oni trifoje frapas
per martelo por liberigi lian spiriton.
La langon de la "novnaskoto" ( néophyte
) oni pikas per kudrilo por doni al ĝi la povon raporti pri la venontaj
vizioj
Ĉar la manĝado eble daùras plurajn
tagojn, la elkorpiĝo kaj la reenkorpiĝo de la "novnaskoto" estas enscenigitaj
antaù la apero de la vizioj. La kandidaton oni kondukas al la rivero,
kaj miniatura pirogo farita per unu folio estas surakvigita kun brulanta
torĉo el okume-a rezino sur ĝi. Tiu rito reprezentas la
vojaĝon de la spirito laù la fluo de la rivero al la okcidento, la sunsubiro,
la morto, kaj simbolas la elkorpiĝon. Palison, sur kiu estas ligna strukturo
diamanto-forma, oni starigas meze de la fluo : ĝi reprezentas la inan
seksorganon, kiun la kandidato devas trairi (je la feta stato) naĝante
kontraù la fluo de la rivero al la oriento, la leviĝanta suno, la naskiĝo.
Por proklami tiun inican naskiĝon,
la kapon de la "novnaskoto" oni razas kaj pudras per ruĝa ligno (paduk'),
same kiel oni faras al vere novnaskita infano.
Fine, kiam oni taksas kontentiga
la fiziologian staton de la "novnaskoto" post la manĝado, lin oni kondukas
al la Templo kaj lokigas en ĝia maldekstra flanko, kiu simbolas la inecon,
la mallumecon kaj la morton.
Li restas en la maldekstra flanko
de la Templo kaj manĝadas foliojn de la iboga', ĝis kiam
okazas la normiga percepto de la vizioj.
Dum la manĝado la efikoj de la
drogoj ekmanifestiĝas 20 minutojn post la unua gluto de la iboga'
per fortegaj kaj ripetiĝantaj vomadoj. "La ventro de la 'novnaskoto' (banzi'
)
malpleniĝas eĉ de la lakto de lia 'patrino' ". Por iri en la transmortan
mondon necesas morti : la korpo kuŝe restas sur la tero kun la plejaĝuloj
dum foriras la animo. La fiziologiaj signoj ekaperas : unue dormemo
kaj poste gesta miskunordigado, granda agitado, tremado, ridado kaj plorado,
parta anestezo kun sinsekvaj febro kaj malfebro, kaj anhelado ĝis sufokiĝo.
Por taksi la progresojn de la toksado kaj por alĝustigi la dozon, la respondeculoj
palpas la pulson, aùskultas la korbatadon, kaj kontrolas la temperaturon
nur tuŝante la korpon kaj taksante ĝian sensivecon per pikado dum diversaj
momentoj. Laù la fiziologia stato, la "patrinoj" iam kaj iam pligrandigas
aù malpligrandigas la dozojn.
La sonĝaj efikoj ne aperas antaù
deko da horoj, dum kiuj la antaùe menciitaj ritaroj okazas, parte publike
kun dansoj kaj muziko.
Ĉe la Mitsogho-j
la viroj influataj de la iboga' devas trairi kvar stadiojn
por atingi viziaron konforman al la postulitaj normoj. La kandidaton konstante
pridemandas la malnovaj inicitoj pri iliaj vizioj kaj la plejaĝuloj prijuĝas
la valoron de la vizio priskribita.
La unua vizio konsistas el malprecizaj bildoj nekoheraj, senordaj,
senigitaj je religia signifo, kies aùtentikecon ofte pridubas la "novnaskato".
La duan stadion karakterizas
serio da aperaĵoj de iaj minacaj bestoj, kiuj foje disiĝas kaj alifoje
rekuniĝas rapide.
Dum la tria stadio la sonĝa
vizio klare progresas al mita stereotipo. La "novnaskato" fariĝas pli
kaj pli kvieta kaj tio estas signo de kvietiga kaj plaĉa vizio, kiu forigas
ĉiujn liajn dubojn pri la objektiveco kaj la pozitiveco de la vidaĵoj.
La "novnaskato" sentas sin envolvita de blovo, kiu fulmtuje kaj je la tono
de la harpo Ngombi' lin transportas al vastega vilaĝo sen
komenco nek fino. Ni iomete parolu pri la simbola valoro de la muzikarko,
kies melodiaj sonoj akompanas la ceremonion. Ĝi reprezentas
ligon inter la vilaĝo de la homoj sur tiu-ĉi tero kaj la vilaĝo de la
patro en la transmorta mondo. La muzikarko simbolas la vojo de la vivo
kaj de la morto. En la transmorta mondo voĉoj aùdiĝas : "Kiun vi serĉas,
fremdulo ?" kaj la vojaĝanto respondas : "Mi serĉas la Buiti-on".
La voĉoj subite fariĝas homaj formoj, kiuj denove demandas la demandon
kaj tiam respondas ĥore : "Vi serĉas la Buiti-on. La Buiti',
estas ni, viaj prapatroj, ni konsistigas la Buiti-on". La
vizio tendencas pli kaj pli al normoj. La inicitoj tiam demandas al la
kandidato : "Vi estas sur la ĝusta vojo, la Buiti' baldaù
aperos. Daùrigu, rigardu kaj vi trovos ĝin. Vi ne devas forlasi la bildojn
; resekvu ilin de tie, kie vi forlasis ilin."
Voĉo donas al la kandidato lian
nomon de inicito. La "novnaskaton" konstante observadas lia "patrino",
kiu reguligas liajn fiziologiajn reagojn por eviti interagon de terurigaj
fantomoj, kiuj povus konduki lin sur la misa irejo, al la vojo de la morto.
La kvaran stadion de la vizio
(al kiu referas etnologoj kiel vizioj normigaj) karakterizas renkontiĝo
kun la plej eminentaj estaĵoj spiritaj. Post interparolado kun siaj prapatroj
la "novnaskato" subite sentas, ke "liaj kruroj senmoviĝas antaù du Eksterordinaraj
Estaĵoj", kiuj rivelas al li, ke li estas en la "Vilaĝo de la Buiti-oj"
(la vilaĝo de la mortintoj). Tiam ili demandas al li, kial li venis tien.
Aùdinte la respondon de la "novnaskato", la "Eksterordinaraj Estaĵoj"
denove parolas. La unua diras : "Mia nomo estas Nzamba-Kana',
la patro de la homa gento, la una viro sur la tero" kaj tiu, kiu staras
maldekstre de li, diras : "Mia nomo estas Disumba', la patrino
de la homa gento (edzino de
Nzamba- Kana' ) kaj la unua virino
sur la tero." Subite la "Vilaĝon de la Morto" kovras fajreroj
plilumiĝantaj kaj "fajro-globo" formiĝas kaj fariĝas distingebla (Kombe',
la suno). Tiu globo da lumo pridemandas la vizitanton pri la kialoj de
lia vojaĝo. " Ĉu vi scias tiun, kiu mi estas ? Mi estas la Estro de la
mondo, mi estas la esenca punkto. Tiu-ĉi estas mia edzino Ngondi'
(
la luno ) kaj tiuj estas miaj gefiloj (Minanga', la steloj
). La Buiti' estas ĉio, kion vi vidis propraokule." Post
tiu interparalado la luno kaj la suno ŝanĝiĝas en belulinon kaj belulon.
Senaverte la luno kaj la suno retrovas sian originan formon kaj malaperas.
La tondro (Ngadi' ) aŭdiĝas kaj la kvieteco ĉien revenas.
La pliaĝuloj salutas lin fiere : "Li vidis la Buiti-on propraokule",
kaj invitas lin al lokiĝo en la dekstra flanko de la Templo, la flanko
de la viroj kaj de la vivo. La kandidato fariĝis inicito malkovrante la
Buiti-on tra alia realaĵo transmorta, kiu rilatas kun ambaù
la fizika morto kaj la inica morto.
Per la viziado li ekvidas samtempe en estanteco, pasinteco kaj venonteco
sian mem-on homan, neŝanĝeblan spiritesence kaj vivantan samtempe en
du planoj de ekzistado.
Tamen, post la transiraj ritoj, la novan membron oni devas izoli disde
la ekstera mondo dum periodo de 1 ĝis 3 semajnoj. Dum tiu tempo liajn
manĝaĵojn kuiras kaj alportas juna virino ĵus naskinta, ĉar oni konsideras
lin kiel novnaskiton. La inicito estas vidinta, li scias kaj kredas sed,
kiel ĉiu Mitsogho', li faros tiun vojaĝon nur dufoje :
dum la inicado kaj en la tago de sia morto. Neniel eblas al li denove uzi
la iboga-on en la samaj kondiĉoj. Ekde tiam la sanktan planton
li do uzos nur tre ŝpareme por "refervorigi la koron" kaj por helpi lin
"dum fizikaj strebadoj aù dum interparoladoj".
Ni povas lerni pri pluraj aferoj el tiu studo pri la Buiti-o
de la Mitsogho-j.
Unue estas okulfrapa simileco inter
la inicado al la Buiti' kaj la inicaj ritoj franmasonaj.
La fina rezulto estas la sama : la kono pri la misteroj de la transmorta
mondo, kiun la franmasonoj nomas la "sublima sekreto". La franmasonan inicadon
antaùas izolperiodo de la kandidato, dum kiu lin asistas inicito. Tiu
inicito komunikos al li, pasigante lin tra mallarĝa pordo, ke la inicado
estas nova naskiĝo. Sed plej mirinde en la franmasona ritaro estas la
tri batoj per maleo sur la kapo, memore al la murdo de Hiram', arkitekto
de la templo de Salomono, far tri el liaj kunuloj, al kiuj li rifuzis konigi
la "subliman sekreton".
La inicado al la Buiti'
esence koncernas ĉe la Mitsogho-j la transiron de la infaneco al
la plenkreskeco,
ĉar
necesas forigi la ŝpurajn elementojn de la infaneco por konstrui en la
fraùlo novan psikan strukturon konforman al la kulturaj normoj de la tribo.
Por kompletigi tion, la Mitsogho-j uzas, aldone al la manĝado
de la iboga', la senigon je dormo ĉar la inicado daùras
plurajn tagojn sen dormo nek nutraĵo,
El tio rezultas vizioj sen psikozaj
manifestiĝoj, dum kiuj la individuo restas plene konscia kaj povas komuniki
kun la ĉirkaùantoj, tiel estante ambaù aganto kaj spektanto de siaj
propraj vizioj.
Rimarkinda estas la fakto, ke tre
grada estas la toksado per la iboga', kaj tio ebligas obervi
plurajn stadiojn dum tiuj vizioj. La etnologoj estis kapablaj surkampe
sekvi la evoluon de tiu toksado kaj distingi kvar karakterizajn stadiojn
en ĝi. Dum la tri unuaj stadioj la vizioj estas ekzakte konformaj al la
de psikanalizoj tiel nomata "subtera mondo de Freud". La kvaran
etapon konsideras la etnologoj kiel etapon de la normigaj vizioj konformaj
al la imago kultura kaj kolektiva de la tribo (vidu tezon de Jung'
)
Ni jam atentige raportis kelkajn
similecojn inter la inicado al la Buiti' kaj la franmasona
inicado, kaj ankaù ni estas devigitaj raporti analogecojn de la vizioj
kaùzitaj de la manĝado de la iboga' kun tiuj spertitaj
de iuj dum la klinika morto. Ni pridiskutos tiun temon en la konkludoj.
La "novnaskoto" devos alfronti la morton inican (aù realan), kiu igos
lin kapabla aliri al la transmorta mondo. Tion li povas realigi
nur se lin oni ĝuste preparis kaj ĉefe se lia motivado estas sufiĉa.
Pro diversaj kialoj - nesufiĉa pretigo, neadekvata motivo, timo, psikozo
aù nevrozo ( = psikaj malsanoj) - iuj kandidatoj ne kapablas transiri
tiun krizan fazon. Ilin ekkaptas demonaj genioj, kiuj forlogas ilin de
la vojo de la morto. La pliaĝuloj devas tiam decidi la ĉesigon de la
inicado per antidoto (kontraùveneno), kies konsisto ne estas konita. Ni
povas noti, ke la atropino ( kontraùaĵo de la acetil-kolino ) nuligas
ĉiujn signojn de la toksado per la ibogaino, ambaù ĝiajn viziajn kaj
korajn efikojn.
La Ombudi' (aù Ombuiri', ĉe la Fang-oj)
estas inica ordeno rezervita al la virinoj, kiuj estas terapi- istinoj
ĉe la Mitsogho-j kaj ĉe la Fang-oj. La virinoj
manĝas malpli grandajn kvantojn da iboga' ol tiuj uzataj
dum la inicado al Buiti'. Tiukaze ili ne iras transe de la
tria etapo (freŭd-isma), dum kiu genioj bonaj aù malbonaj komunikas al
la virinoj, ke ili posedas la kialojn de la aflikto aù de la malsano,
pro kiuj ili estas konsultataj.
Enhavtabelo de la artikolo |