NDAMA' ( rito de la pilkego
)
fragmento el "La naissance à l'envers" (la inversa naskiĝo)
de André Marie.
La pilkego tre ofte ĉeestas en la Buiti'. Ĝi estas simbola
figuro, kiun oni trovas en ĉiuj temploj, pendigita ĉe la fosto aù ĉefe
super la citro.
Rito, kiu antaùas la finon de Meyaya', konsistas el vera
pilkoludo en la templo. La Yombo' iras en la ĉambron de
la citroj, kie oni konservas la pilkegon, kiun ŝi prenas kaj donas al
la Nganga'. La Yombo-j stariĝas fronte al
la Nganga-oj kaj la du grupoj ĵetas la pilkegon unu al la
alia. Fine la centra Nganga-o reprenas la pilkegon kaj rondiras
ĉirkaù la Mbandja', sekvata de ĉiuj geludintoj.
La pilkoludon konsideras la Buiti-anoj kiel la simbolon
mem de la amuzo kaj de la feliĉego de la sanktuloj.
R. Bureau kolektis alian komentarion, kiu translokigas la simbolecon
de la ludo mem al la objekto : "...la beatuloj havas la formon de buloj
malpezaj kiel la aero kaj travideblaj kiel la akvo, kiuj turniĝe flirtas
sub la piedoj de la inicitoj liberigitaj de la gravitaj fortoj". ( 1972,
1.p.60 )
Ni precizigu, ke la bildo de la bobelo aù de la bulo korespondas kun
la stato, kiu antaùas la reenkorpiĝon de la spirito. Fakte la skemo de
la sfero aù de la rondeco estas sufiĉe ambaùsenca ĉar foje oni retrovas
ĝin baze de la prezentado de la Evus', la principo de la
sorĉarto. ( vidu Louis Mallart - Guimera - Art. "Ni dos ni ventre.
Religion, magie et sorcellerie chez les evuzok (Cameroun)" in "L'Homme",
aprilon/junion 1975, XV (2), p.35 kaj 65).
|