fragmentoj
el "La naissance à l'envers" (la inversa naskiĝo)de
André Marie.
La eniro de la Nganga-oj
necesigas sufiĉe kompleksan ritaron
Post la rita balaado de la Mbandja-o,
kaj dum sin preparas la Nganga-oj en la ĉambro de la viroj,
la
Kambo ekprenas la torĉon, ekflamigas ĝin per la fajro,
kaj iradas cirkaù la Mbandja-o kun gesto simila kiel la
balaado de la ritejo ( ia speco de benado de la lokoj asociita kun la akvumado
fare de la Yombo antaù la naskiĝo ). Li iras por bati per
sia torĉo antaù la pordo de la Yombo-j, rondiras cirkaù
la fajro kaj venas por frapi kontraù la pordon de la Nganga-oj.
Akurate tiam la citroludanto devas prononci la formulon : "Mobaka
(rompiĝas la ovo) disumba ngui, duma yeke, yeke ka muna ewa",
kaj la obaka-ludantoj devas kune frapi unusolan baton sur la Obaka-o
(tio estas favora antaùsigno pri la bona daùrigo de la ceremonio, kaj
kia ajn misharmonio je tiu nivelo estas malbona aùguro > MOBAKAKA
)
Nur tiam la tri Nganga-oj
povas eliri, kaj tiu eliro simbolas la eliron de la tri dioj el la origina
ovo. La tri Nganga-oj unue haltas dum momento antaù sia
pordo, rigardante la Kambo-n, kiu staras malantaù la fajro
kaj svingas la torĉon. Post la skuado de la sonorileto ekmarŝas la Nganga-oj
en la spaco purigita per la torĉo kaj la akvumado.
La tri Nganga-oj rondiras
ĉirkaù la Kambo kaj haltas antaù la pordo de la Yombo-j.
Tiam diras la citroludanto : "la luno aperis", same kiel li diris dum la
halto antaù la pordo de la viroj : "la suno aperis". Ili denove rondiras
ĉirkaù la fajro kaj haltas maldekstre de la altaro, kaj poste dekstre
de ĝi. Ĉiufoje la citroludanto prononcas formulon, kiu koncernas la citron
mem. Fine ili turniĝas fronte al la altaro.
Metinte la pelvon da akvo antaù
la altaro, la Kambo retiriĝas al sia loko ĉe la enirejo
de la templo, kaj estingos la torĉon nur kiam la tri Nganga-oj,
ordiginte la ritajn objektojn kaj puriginte la altaron, estos komencantaj
la riton de la fumigado per la tri cigaredoj. (EGNU TAGHA)
Dum la eniro ĉiu Nganga-o
portas kelkajn objektojn ritajn :
-
La centra Nganga-o tenas
sonorileton kaj la torĉon de Abel' (arbo de Kopal), kiu
malsimilas la torĉon el fibro (nkuma' ) de la Kambo;
-
la ina Nganga-o, Egnepe',
tenas la skuludilon (soke' ) kaj kandelon;
-
kaj la dekstra Nganga-o
(flanko de la viroj) tenas la flagon, la ngua-on (malgrandan
ŝildon) kaj la spadon (ofte klingon de bajoneto).
Dum tiu tuta ritaro la tri Nganga-oj
reprezentas la tri originajn diojn elirintajn el la rompita ovo :
-
Nzame Mebegue
-
None Mebegue
-
Nyingone Mebeghe
laù la simbolaro de la kreado.
En la simbolaro de la naskiĝo,
specifa al Efun', temas pri la patro, la patrino kaj la infano
(baza trilogio).
En Ngeng' kaj la simbolaro
de la morto la 3 Nganga-oj personigas la krucumitan Kriston
kaj la du ŝtelistojn.
Je la funkcia nivelo, kompreneble,
la tri Nganga-oj rememorigas la pastron kaj liajn du helpantojn
dum la meso.
La eniro de la Nganga-oj
estas konsiderebla kiel simila al la ceremonia eniro de la pastro kaj de
liaj mesoservantoj.
Komento kolektita de R. Bureau
bone klarigas la sencon de tiu sceno je la mita nivelo :
"La tondro rompis la ovon. La tri
eliris ( Nzame', Nyingone', None' ). Ili vidis viron, kiu
montris al ili tiun torĉon svingatan de supre al malsupre (Nkuma').
Tiu viro estas Sankta Mikaelo, laKambo
: li tiel agis kontraù la tri dioj por montri al ili la lumon. Dio diris
: "Kiu estas tiu kvara ?" Estis la placento, en kiu ili estis entenitaj
: ja ĝin oni nomas Kambo (Sankta Mikaelo)"
( Tute novaj notoj p. 134 )
La vorto Nganga-o indikas preskaù ĉie en Gabonio la
funkcion de divenisto-resanigisto kaj ĉe la Mitsogho-j oni
trovas inicajn korporaciojn de Nganga-oj relative sendependajn
de la Buiti' ( Binet J., Gollnhofer O., kaj Sillans
R., 1972, p.217 ). Tamen la vorton Nganga-o ankaù oni
uzas por indiki iujn agantojn de la rito, eĉ se ilia rolo estas pli punkta
ol tiu de la Nganga-oj de la Buiti-o Fang-a.
O.
Gollnhofer kaj R. Sillans notas, ke "en la Buiti-o
ghetsogho-a
la rolo de la du Nganga-oj estas tre limigita : ili aktive
partoprenas la ritaron nur dum unu sola fazo de la nokta ceremonio,
kiam ili dancas kun la torĉoj, zonitaj per serpenthaùto, kapvestitaj
per folio de bananarbo kaj korpe ŝmiritaj par argilo pemba."
( same p.217 )
En la Buiti-o Ndea
de la Fang-oj la Nganga-o akiras "pastran"
statuton, kiun li havas ĉie alie, sed tiu posteno ne estas daùra. Oni
elektas la Nganga-on okaze de ĉiu ceremonio.
En la Asumgha Ening
la Nganga-o rompas ĉiujn ligojn kun lia tradicia funkcio
de divenisto-resanigisto ( kiu estas prefere la fako de la Kombo-j
sed ne estas rita funkcio ) kaj fariĝas la centra aganto de la ceremonio
kun siaj du helpantoj. Tiu funkcio, kiun vizio rivelas al iu, postulas
purecon, moralan perfektecon ( ĉar estas la enkarniĝo de Nzame'aù
de Kristo ), kaj fizike grandan eltenecon.
Aliaj referencoj pri la funkcio
de Nganga-o :
-
Bureau R,, 1972, 1, p. 62 et
2, p. 177
-
Gollnhofer 0., 1973 p. 132 sqq.)
MOBAKAKA' ( la bato de
la obaka' )
La voko-korno de la Kambo
kunvenigis ĉiujn partoprenantojn al la ceremonio, sed en tiun komunumon
enŝoviĝas ankaù la Beyem-oj ( la sorĉistoj ) trovantaj
en ĝi noktan "organizaĵon", kiu konkurencas ilian propran kaj kiun ili
esperas konfuzi.
Kio ebligas instali ekde la komenco
de la ritaro la ceremonion je nivelo, kie la Beyem-oj ne
povas agi, t.e. la bato de la Obaka' : Mobakaka. Tiu-ci
instalas la partoprenantojn, kiuj tiam krome leviĝas ĉiuj kune, je nivelo
de ekzistado samvalora kiel tiu de la spiritoj. La Mobakaka'
simbolas do la rompon, kiu akompanas la ŝanĝon travivitan de la partoprenantoj
dum la ceremonio. Unusence ĉio okazas en ekzistonivelo rekte videbla de
la laiko, alisence ĉio okazas en tempo kaj loko svebantaj inter tero kaj
ĉielo.
Tial gravas, ke la tri obaka-ludantoj
samtempe batu, ĉar se okazas tiunivele misfaro aù misakordo, tio estas
malbona aùguro pri la harmonio kaj la paco de la ceremonio
Tiu "komunuma" signifo kompreneble
kunekzistas kun la dramaturgia signifo : la rompo de la ovo estas tiuvidpunkte
interesa pro siaj du dimensioj. La skemon de la rompiĝo oni cetere retrovas,
kiam naskiĝas la infano el la ventro de la patrino (Efun' )
kaj kiam ekkrevas la kadavro en la tombo (Nkeng' ).
(vidu libron de R. Bureau
1972, 2,p.140 et 177)
fragmentoj el "La naissance à
l'envers" (la inversa naskiĝo) de André Marie. |