fragmento de la libro "Péril blanc" (Blanka danĝero)de
René Bureau.
Eldonejoj de l'Harmattan, 1978. (p 156, 159-165)
Mi ekangoras alproksimigante kun vi al la arbarorando, kie kreskas la
eboga',
la planto de la vereco. Ĉu mi tuj trovos la vortojn por esprimi la pasion,
kiun mi eksentis ĉe la piedo de la arbo motombi', sur la
rando de la riverbrako de mesoso', en la nekovrita ĉirkaùmuro
de la djimba', sub la sankta tegmento de la mbandja'
?
bandji, na nima na kombo, bokaye !
Necesus al mi skribadi paĝojn post paĝoj nur por klarigi al vi la
sencon de tiu vokado de la inicitoj de la Buiti-o Fang-a,
kvazaù tamburoj tondrantaj tage kaj nokte en ĉiuj partoj de la vilaĝo,
kiu samtempe kunvokas la diversajn instancojn de la komunumo kaj elvokas
la naskiĝon, la ekzistadon kaj la morton de la homo, de la tribo, de la
Kristo kaj de la mondo. Sed tamen vi havus nur malklaran ideon pri tio,
kion travivas tiu homgrupo la plej viva el tiuj jam renkontitaj de mi.
(...............)
La orgasmo de la kosmo
Ekzemple mi povus enigi vin en la templon, tuŝigi al vi la centran
foston,
akson de la universo, kaj trairigi al vi la etapojn registritajn en la
arkitekturo ĝis la loĝejo de Dio, fermita budo funde de la templo.
Ni povus ekpreni la tri ĉefajn muzikinstrumentojn de la Buiti',
sakramentojn de la dia parolo, kaj detaligi la signifojn de iliaj diversaj
partoj. La muzikarko nomita be' , kies resonkesto estas la
buŝo de la ludanto, prezidis la originon de la tempoj, kiam Dio pensis
sole pri la ekapero de sia kreitaro en la prepara etero. La perkutinstrumenta
stango estas nomita obaka' kaj ĝia fina plosivo
elvokas onomatopee la rompon de la origina ovo, el kie ŝprucis la tri
sublimaj manifestiĝoj de Dio : Nzame', Ninegone' kaj None'.
Post longdaùra ludado de la muzikarko, kvazaù por partoprenigi la
homojn en la pacienca pripensado de Dio, la 3 obaka-ludantoj
frapetas preskaù neaùdeble sur la stango : ka, ka, ka, ka... kaj poste,
en fortega eksplodo substrekita per timiga kraketado de la marteloj kontraù
la seka ligno, naskiĝas la universo : ankaù estas la elfluo da fandiĝanta
metalo en la fandejo de la unua tago, la bruego de la tondro en la lumego
de la fulmo, la surdiga resonado de la bato de la martelego kontraù la
origina amboso, la orgasmo je kosmaj dimensioj ; la origina kaoso subite
organiziĝis laù la grava dupartigo : la supro kaj la malsupro, la suno
kaj la luno, la viro kaj la ino, la tago kaj la nokto, la varmo kaj la
malvarmo, la tero kaj la akvo, la vilaĝo kaj la veprejo ; ĉiuj tiuj aĵoj
havas sian lokon ; Dio plenumis sian "taskon".
Sed la homo tuj malaranĝos la ordon elpensitan de Dio. La morto tuj
agos. La obaka' signifas ankaù la lastan elspiron, bo-ka-ye',
la lasta vorton de la ekkrio skribita komence de tiu ĉapitro, kaj la ekkrevon
de la kadavro post kelkaj tagoj da putrado. Ĝi aparte elvokas la lastan
stertoron de la Kristo agonianta. La bato de la obaka' "koincidigas"
la malfermadon de la vulvo por la nasko kaj la fermadon de la tombo, kiam
la homo denove malaperas en la sino patrineca de la tero.
La mallonga momento inter la du ŝanceloj, disumba', estas
la tempo por ludi la ok-kordan harpon (ngombi' ). La harpo
estas voĉo, la revivigita parolo de buĉofertito, la flustro de la amo
( la kordoj viraj kaj inaj harmonie ludas ), la laboro per la plugpioĉo
kontraù la malmola grundo, le tempo de la ĝermado kaj de la putrado por
la kreskaĵoj, la spiro de la vivo, la singulto de la morto kaj la anticipo
de la transmorta mondo. Ĝi ŝanĝas la homan ekziston en ĉielan muzikon.
La plej malgranda parto de tiuj instrumentoj havas simbolan signifon
en
la granda kaj kohera aro de la manifestiĝoj de la dia imago. La
batoneto, kiun tenas en sia dekstra mano (vira) la arkoludanto kaj per
kiu oni modulas la longecon de la kordo kaj tiel determinas la son-altecon
de la vibroj, estas la faluso, kiu karesas la inan seksorganon kaj ĝin
pro plezuro tremetigas. La obaka' estas vertebra kolumno
staranta sur femuroj kaj perkutata de ĝemeloj, kiuj ankaù estas
la ostoj de la antaùbrakoj : la skeleto estas tiu de Bazeu-Bazeu',
mita edzo kaj buĉoferinto de Benzogo', kies korpo prenis
la formon de la harpo. Tiu-ci kopias ĉiujn partojn de la ina korpo, kaj
estas ia figura blazono ; eĉ rimeneto fiksanta la tenilon al la reson-kesto
reprezentas la tranĉilon per kiu estis buĉoferita Bengozo'.
La estro estas danĝera.
Mi povus ankaù tutsimple alkonduki vin al la tri sinsekvaj
Ngoze-oj,
kiuj konsistigas la basan ritaron.
Dum tri sinsekvaj noktoj, de la sepa horo vespere ĝis la sepa horo
matene, ni partoprenus en ceremonioj, dancoj, kantoj, plenumitaj ritoj,
sen ripetaĵoj dum tiu 36hora periodo. Efun, muenge, meyayaestas
la tri momentoj : la origino de la mondo, la tempo de la kreado, la fino
kaj la transmorta mondo ; la naskiĝo de la homo, la kresko kaj la plenkreska
vivo, la morto kaj la vojo al la domo de Buiti'; la origino
kaj la historio de la Fang-oj, la koloniado fare de la Blankuloj,
la liberiĝo kaj la sendependiĝo ; la naskiĝo kaj la junaĝo de Jesuo-Kristo
(Nzambia-Pongo), lia libervola morto, lia reveno en la sinon
de Dio.
Ĉiun kanton, kiun antaùas kaj akompanas harpoludo, kaj ĉiun ritan
geston oni povas interpreti laù diversaj manieroj, en kiuj la naskiĝa
flanko ĉiam korespondas kun la morta flanko. La ĝenerala movo de la ritaro,
kiun indikas la progresado de la gestoj plenumitaj ene de la templo, kunligas
la morton kun la naskiĝo kaj tiel produktas la reviviĝon.
Iroj kaj reiroj ekas inter la maldekstra flanko ina kaj la dekstra flanko
vira. Tiel okazas rekuniĝo de la kontraùaj polusoj de la kreado, kaj
samtempe la prapatroj, la naskontaj infanoj kaj ĉiuj, kiuj finalvenis
al la loĝejo de Nzame', kuniĝas kun la aro da homoj ankoraù
mergitaj en la kontingenco de tiu-ci mortema mondo (disumba')
por realigi la unuiĝon de la koroj, la unuecon de la multoblo, la neniigon
de ĉiuj dividoj (nlem- mvore ).
Vi vidus matene de la tria nokto la inicitojn atingintajn aù revenintajn
je la stato de bobelo, de akvoguto, de kokono, de aera balono, kiuj ĉiuj
kune, viroj, virinoj kaj infanoj, dancas anĝelan baleton, kvazaù
la pezecon de la tempo kaj de la materio ili definitive estus transpasintaj.
La regno de la Evus' estas antaùe malebligita, la erao de
Buiti'
anticipita, la malegalecoj malaperigitaj, la malsamecoj eĉ forviŝitaj,
la potencoj nuligitaj, la morto venkita. La eksterordinara teatraĵo, kies
dekoracio estas la kosmo kaj kies aktoroj estas la homaro, restarigis
la originan ordon, reigis la homon sendifetka, kunigis la kreiton kun la
kreanto, akordigis la morton kun la vivo, anticipis la revivigon de la
universo.
Mi memoras iun dimanĉan matenon, kiam elirinte el mia tria Ngoze'en
Nzobermitang' mi iris en la katedralon de Libreville
por partopreni la meson pro ia skrupulo. Kontraste la jubilojn de la Buiti',
ŝajnis al mi sakrilegiantaj la kristanoj missidantaj sur preĝobenkoj
(kiel sidi alimaniere ?), kun senviva rigardo al blankhaùta barbulo vestita
kiel virino, sola antaù cementa tablo kaj ŝrumpita en sia devotaĵo.
Mi scias, ke facile estas fari tian rimarkon, sed mi informas vin pri ŝoko,
kiu interne min vundis tiutage.
Vi ankaù povus intimiĝi kun la inica societo ekkonante diversajn statutojn
de la adeptoj kaj funkciojn de la "pastroj". Unue mi prezentus al vi la
Ekambo-n.
Li sidas ĉe la enirejo de la templo, fronte al la Ozamboga',
la vulva fendo farita en la umbilika fosto, kiu naskis la tribon kaj en
kiun la inicito devas denove enfosiĝi por renaskiĝi. Malantaù la origina
seksorgano ina la
Ekambo' vidas la foston funde de la templo
: ĝi figuras virinon, kiu pune portas sur sia kapo la sferon de la kreitaro.
Tiu sfero estas meze traborita, ĉar endas trairi ĝin por atingi la domon
de Buiti', kiu estas senfenestra budo el tabuloj, en kiu
sidiĝas la estro de la komunumo, la
Kombo', kaj kontraù
kiu sin dorsapogas la harpoludanto, la
Beti'. En sia mano
dekstra la Ekambo' tenas bajoneton, kiu estas la buĉoferilo,
la spado de sankta Mikaelo venkanta la drakon, la fulmo, la brako de Dio
apartiganta la universon inter la supro kaj la malsupro, la dekstro kaj
la maldekstro. La Ekambo' estas ekzekutisto, la gardisto
de la ordo, la malamiko de la Evus', la mastro de la tondro,
la granda forĝisto. Nur li, la Kombo' kaj la centra Nganga-o,
rajtas stari en la laùlonga akso de la templo, sur la rekta linio inter
la patrina sino kaj la tombo, la morto kaj la vivo. Dum iuj ritoj la Ekambo'
tenas en sia dekstra mano flamantan torĉon el la "arbo kondukanta
al la ĉielo". Kirliĝante li trairas la Djimba-on, kiu estas
la loko de la naskoj kaj de la kunvenoj, kaj la tombejon por kunigi en
sama flamo la vivantojn kaj la mortintojn kaj por kunvenigi la kosman asembleon
de la tuta kreitaĵaro en la sino de Dio, la misenge Nzambia-Pongo',
la sinon de Jesuo-Kristo, kiun indikas torĉo ĉe la vojkruciĝo de la
du aksoj de la templo.
La Yombo' (virino) kaj la Nima-na-kombo' (viro)
staras ĉe la du ekstremoj de la akso transversa, antaù la pordoj de la
naskiĝo kaj de la morto, kiuj rigardas al du niĉoj, kie respektive estas
la basenoj inaj kaj viraj. Ili ambaù rolas kiel gejuĝistoj. Ambaù ili
estas konfirmitaj inicantoj (nima' ) kapablaj taksi la gradon
da pureco de la nova inicato kaj de iu ajn paŝanta sur la vojo de la morto
kaj de la vivo. Ilia
komplementeco signifas la necesan transpason de la divido inter la seksoj
kaj inter ĉiuj kontraùaj fortoj. Ili prizorgas la centran fajron, kies
trapasado estas submetiĝo al la juĝo de Dio (nsal' ). Ili
staras ĉe la sojlo de la areo kaj de la erao, kie ĉio repaciĝas, kie
la homo forlasas sian haùton, sian koloron, sian statuton, sian rangon,
kaj sian Evus-on, por vesti sin per la unusola vestaĵo de
la veraj di-homoj.
La dua parto de la templo estas ekster tiu mortema mondo (Disumba'
). Tri aliaj personoj ritaj tie ĉiam staras : la tri Nganga-oj.
Vice ĉe la piedoj de la virino-Atlas', ili frontas la tri
obaka-ludantojn kaj la harpoludanton. Ili figuras respektive la
tri diojn Nzame', Ningone' kaj None'. La plej
grava estas la centra Nganga-o, Mimien' (la
senkulpa naivulo), kiu samtempe personigas Jesuon kaj Nzame-on.
Nur li estas tute aparta de la Evus', tiel lin buĉoferis
la homoj, sed lia morto malfermis la vojon de la vivo.
En sia budo la Kombo (Dio la patro) decidis la morton
de sia filo. Li havas la plejsuverenan potencon. Se figuras ĝin homon,
tiu potenco povas deveni nur de la Evus'. La Kombo
estas do samtempe necesa kaj danĝera ; li ĝuas la plej honoran lokon
sed li estas kaŝe malvidebla, ĝis kiam "Buiti' estos veninta"
kaj Dio estos videbla de iu ajn kreitaĵo post la definitiva malvenko de
la Evus' kaj ĝia disfalo en la kernon de la tero.
Fariĝi bandji' (inicito) signifas anticipi dum momento
en tiu mortema mondo tiun vizion de Dio dank'al la radiko de Eboga'.
La amareco de ĉi-tiu mortema mondo
Nu se vi estus akompanintaj min ĉe tiuj "iluminitoj", vi estus forte
instigita, same kiel mi estis, al la manĝado de la amara planto de la
vereco, kiu estas laù la fideluloj de la Buiti' la unusola
vojo al la scio.
Unue vi estus konfesinta al la Nima-na-kombo ĉiujn kulpojn
de via pasinta vivo. Poste oni estus kondukinta vin en la arbaron, randen
de rivero. Mi preterlasas la detalojn, kiuj koncernas interalie la divenajn
operaciojn antaù la mesoso'. Oni baras la riveron por reteni
la fluon de la ekzistado. Tri virinoj malsupreniras en la basenon formitan
almonte de la baro, ĝis kiam la akvo atingas la supron de iliaj femuroj.
La postulanto je la inicado nude plonĝas de avalo ĝis almonto inter la
malproksimigitaj kruroj : tio estas la prologo de la restado, kiun li tuj
faros en la utero de sia nova patrino. La baro estas poste rompita kaj
ekfluas dua vivo ; la elprovo de la morto tuj naskos lin. Manĝi la Eboga-on,
tio estas morti. Elirinte el la riverbrako, la inicato manĝas grandan
kvanton da freŝa radiko.
Oni alportis la torĉon de la templo supre de ĵetlanco, kiu reprezentas
interalie la centran foston (foston de la firmamento) kaj la lancon, kiu
traboris la koron de la krucumita Kristo. La kantoj elvokas de tempo al
tempo la parolojn de Jesuo ĉe la Kalvario : "Dio mia, kial vi forlasis
min ?". La inicato ankoraù havas sufiĉe da fortoj por marŝi ĝis la
vilaĝo, kie dum la tri ritaj noktoj en la templo li manĝados la arbon
kreskitan sur la tombo de Kristo kaj aùskultos la harpon paroli al li,
kuŝata en la budeto de la inicatoj, inter la kruroj de sia inico-patrino,
kun sia kapo sur ŝia ventro.
Iom post iom la korpo malpeziĝas, la sentoj malaperas, la pezeco de
la materio neniiĝas. La spirito unue reiras kun la prapatroj, kaj poste
paŝadas sur la kruta pado, kiu kondukas al la domo de Buiti'tra
multaj elprovoj kaj multaj juĝoj purigaj. "La buiti-anoj ne havas
la Kredon, kiun la kristanoj havas, ĉar ili ja rekte vidas" : Alberto
provas klarigi al mi la originalecon de la "religio de l'Eboga".
Verdire, se vi estus farinta kiel mi, vi estus malkonsentinta la proponon
gluti la Eboga-on. Provo por kompreni religian konduton malsimilas
aliĝon al ĝi. La serĉado ne rajtigas komedion pri sanktaj aferoj. Estus
restinta al vi nur la ebleco fariĝi "honora" bandji-o kiel
mi fariĝis.
Komence de la ceremonioj, mi mem faris per palmbranĉojn la umbilikan
ŝnuron de mia nova naskiĝo, kiun mi ligis al mia maldekstra manradiko.
Mi estis ŝmirita per blanko kaj ruĝo, kiuj simbolas la spermon kaj la
menstruan sangon necesajn por la regenerado de la homo. Partoprenante ritajn
dancojn, mi travivis la morton de Benzogo kaj de Jesuo-Kristo
. Mi gustumis la amarecon de tiu-ĉi mortema mondo, maĉante pinĉoprenojn
da Eboga'. Mi baraktis kontraù la dormo por aboli la nokton
kaj bridi la fortojn de la Evus', kiu vivas en mi. Kiel mi
povus rifuzi partoprenon en la lukto de tiuj homoj kontraù la mortigaj
potencoj kaj en ilia pasia deziro por alvenigi mondon, kie la koroj kunfandiĝos
en la sama fandujo ?
|