el la libro "Péril blanc" ( Blanka danĝero ) de René
Bureau.
Eldonejoj de l'Harmattan, 1978.
Kio alkurigis min tien kaj kio forlasigis al mi la kvietan vivon en
la pariza universitato ? Ĉiam estis la serĉado de spegulo kie mi, la
Blankulo, povu trovi sian aùtentikan rebrilon. Tiufoje ni estis reflektitaj,
vi, mi kaj la niaj, en la tualetspegulo taùga por nia komedio.
La Fang-oj de Buiti', kiuj kutimas pri la
anatomio kaj la fiziologio, respegulas al ni senkompatan diagnozon, vidinte
nian mienon kaj la ridgrimacojn de nia visaĝo.
La klinika ekzameno esprimiĝas laù formo nek ideologia, nek politika,
nek psikologia, nek metafizika, sed mita.
Komence Mebeghe', kiu havas nek patron nek edzinon, metis
en la origina kaoso globon (ovo aù feto). Estaĵo eliris el ĝi, Nzame'.
Li estis sola kaj ploris. Mebeghe' ordonis al li, ke li dispecigu
sian propran korpon : la sango elfluota estos la substanco, el kiu aperos
la estaĵoj de la tero. Sendifektitan korpon rehavos poste Nzame'.
El la ovo poste eliris Ninepone', fratineto de Nzame',
sed "tiutempe la aperturoj de ŝia korpo ne estis malfermitaj". La postnaskito,
None',
finfine naskiĝis. Restis la placento kaj la umbilika ŝnuro. Ili formis
duflankan estaĵon : la Evus', kies kontraùa flanko estas
Ekurana'.
La tri unuaj kreitaĵoj estis tiel flankitaj kvazaù supernombre de kvara
neatendita demiurgo katenita al sia ĝemelo siama : tio antaùvidigas malagrablaĵojn
...
Mebeghe' faras la neceson por eviti riskojn de influkonfliktoj.
La roloj estas klarigitaj kaj ĉiu estas asignita je restadejo. Estras
do Nzame', komisiita por kaùzi la naturon kaj la homon similan
al li. En la sama vilaĝo, sed ĉiu en sia kvartalo (aù en sia kvadranto
inter du kardinalaj punktoj), vivas Ninepone' kaj
None'.
La Evus' vivas en la kvara parto de la spaco : la veprejo.
Mebeghe'
malpermesas al ili, ke ĉiu transpasu la limojn de sia propra teritorio.
Nzame' komencas do sian laboron por kaùzi la mondon kaj
la homaron. Ninepone', kiu estas ĵaluza pro la superrangeco
de sia plejaĝa frato, profitas lian vojaĝan foreston por iri en la veprejon.
Alveninte ĉe la marĉo, ŝi demandas : "kiu mortigas antilopojn kaj fakoĉerojn
? -- Mi estas tiu -- Kiu vi estas ? -- Mi estas la Evus' --
Kial vi ne venas al la vilaĝo ? -- Estas malfacile nutri min kaj mi malamas
la lumon. Kial vi volas, ke mi venu ? -- Mia frato Nzame' trompis
min. Li jam komencis sian laboron : li faris homon simile al sia bildo,
ne al mia".
Ninegone' malprosimigis la krurojn unu de la alia kaj
la Evus' eniris en ŝian seksorganon. Morgaùe la Evus'
diris : "Mi malsatas, donu al mi tiun kaprinon pasantan antaù la budo".
Tuj mortis la kaprino kaj la Evus' manĝis ĝin. Baldaù
poste ne plu estis kaprinoj. La Evus' diris : "Mi malsatas,
donu al mi vian filinon" (ne gravas la anakronismo...). Tuj mortis la filino.
La
Evus' manĝis ŝin.
Tiam Nzame' revenis de sia vojaĝo. Li diris : "Mi ne
plu rekonas la vilaĝon, ĉu vi ne kunportis la Evus-on ĉi-tien
? Li devis resti en la veprejo por manĝi la ĉasviandaĵon". Tiam Nzame'retiriĝis
por ĉiam, lasante le mondon sub la leĝo de la virino kaj de la Evus'.
Tiam Ninegone' alproksimiĝis al sia frato None',
por ke li fekundigu ŝin. Estis la nsem', la unua incesto.
La homoj devenas de tiu sangadulto. Ili estas mortemaj, dum Nzame'estus
kaùzonta senmortemajn estaĵojn kiel li mem.
Evus' poste ekrilatis kun None' (vorto indikanta
la martelegon de la forĝisto) por instrui al li la fandarton kaj la forĝarton.
Li donis al li la originan balgon, kies fleksebla parto el ledo estas libro,
kiun la Blankuloj scias legi. Li montris al li kiel forĝi la ringon da
metalo malmoligita kaj malvarmigita en la akvo de la ina marmito, dank'al
kiu oni povas fabriki la ilojn kaj la utilajn objektojn.
Vidante tiujn eventojn okazintajn post la malobeo de la unua malpermeso,
Mebeghe'
sendis Ekurana-on, por ke li ataku la Evus-on
kaj faligis lin en la centron de la tero.
Ni estas en la tempo de tiu lukto, al kiu partoprenas la homoj. Ninegone',
kiu plagiatis Dion kaj uzurpis kun la Evus' la regpovon super
la mondo, estas kondamnita portadi la teron sur sia kapo.
La kaliko kaj la malnova sako.
"La eventoj okazintaj ĉe la homoj unue okazis ĉe la dioj".
La unua paro homa iel konstatis la efikecon de la ordofalsigo inaùgurita
de siaj naskintoj. Mukenge' kaj Mangongo' (Adamo
kaj Eva' ) siavice sin lasas delogi de la Evus'. Ankaù ili
sangadultis. Ilia unuenaskita filo Abona-Litugo ("la viro
inter vivo kaj morto" = Kaino) havas kun sia frato la saman edzinon
Masana'
( Tereza'). Li ĵaluzas kontraù sia frato kaj mortigas lin. Antaù
ol li rifuĝas meze de la arbaro, lia patrino Mangongo' (
Eva') donas al li semon de Eboka' : tiel li povos revidi
sian fraton mortintan kaj siajn gepatrojn, post kiam ili mortos (la viziado
kaj la konado estas akiritaj per la buĉofero de proksimulo : tiel estas
la leĝo de la Evus' ).
Adamo jam mortis. "Li estis la unua mortinto". Sur lia tombo kreskis
la unua Eboga'. Sed Adamo (Mukenge' ) aliformiĝis.
La avataro de Adamo estas Nzambia- Pongo' (vorto entenanta
la radikon
Nzame' ), t.e. Jesuo, filo de Egnepe'(Maria'
), kiu mem estas avatarino de Eva'.
"Jesuo mortis dufoje, kiam li estis Adamo kaj kiam li estis Jesuo".
Ja tiu estas la sama, kiu pekis kaj kiu "venis por montri al ni la vojon
al Dio".
Nzambia-Pongo', antaù ol li venis sur la teron en la
sinon de Maria', estis ĉe Dio kun lia frato Nzambia-Vanga'
( aù
Ekurana', aù Sankta Mikaelo ). Ili ambaù estis devigitaj
elekti inter unuflanke malnova sako plenplena da Eboga' kaj
aliaflanke la kaliko kaj la Biblio. Jesuo unue elektis : li prenis la kalikon
kaj la Biblion."Li malsupreniris kaj estis akceptata de la Blankuloj ;
sed kiam li volis iri ĉe la Nigrulojn, la Blankuloj ekĵaluzis kaj mortigis
lin. Mikaelo diris : Jesuo instruis al la blankhaùtuloj, mi prenas la
sakon da Eboga' kaj iros por instrui la Buiti-on al
la Nigruloj ; li semis semon sur la tombo de Adamo (aù de Jesuo)". Ja
estas do Kaino, la prapatro de la Nigruloj, kiu heredis pere de sia patrino.
Mi ĵus rezumis kaj kunmetis por vi multajn divers-specajn tekstojn
kolektitajn el la buŝo mem de inicitoj apartenantaj al diversaj branĉoj
de la Buiti'. La bazaj elementoj partoprenas en la kultura heredaĵo
fang-a.
Mi preterlasis la miton de la mitsoga virino Benzogo', la
unua kiu komunikis kun sia mortinta edzo dank'al la Eboga'kaj
pagis per sia vivo la akiritan konon, sed elementoj de la mitsogho-a
tradicio estas disaj en la mita tekstaro.
|