La baza ceremonio enhavas tri noktojn.
Oni kromnomas ĝin "la organizaĵo" (en Gabonio), "el trabajo" (en Ekvatora
Gvineo)
La Ngoze' daùras dum tri sinsekvaj noktoj :
Efun, la komenco - la naskiĝo
-
Nkeng, la kerno - la morto -
Meyaya,
la renaskiĝo
En kelkaj eklezioj la unua nokto estas duigita en Efun' Begn'
(merkrede vespere), dum kiu oni organizas la Ngoze-on kaj
nur ludas la muzikarkon (Be 'aù Begn', la
muzikilo de antaù la kreado). Ĵaùde estas Efun' Ngoma',
dum kiu nur la citron oni ludas.
La ritaro ripetiĝas ĉiun nokton kun kelkaj ŝanĝoj rilate la specifecon
de ĉiu nokto.
Tamen iom surprizige estas noti, ke "inica" religio bazita sur halucina
drogo, kiu kaùzas "demonhavon" kaj "vojaĝon al la reĝlando de la mortintoj",
estas tiom formalismema kaj ĝis la obsedo respektema de la ritaro.
La plejmulto de la ritaroj rekte devenas de la Buiti-oMitsogho-a
(Ngoze estas mitsoga vorto) kun pruntoj el la kristanismo
pli aù malpli gravaj laù la eklezioj. Tio estas unu el la aliaj aspektoj
de la Buiti-o Fang-a, kies sinkretismo aperigas
al iuj la Buiti-ismon nur kiel indiĝenan "avataron" de la kristanismo,
kaj tio estas kompreneble tute falsa. La kristanaj ritaroj tiukaze vestas
realecon, kiu neniel rilatas kun la kristanismo.
Pro la influo de la kristanismo disvolviĝis la simbola signifo de la
cifero 3, kiun oni jam trovis en la 3 dioj de la origina ovo, kaj kiun
oni konstante retrovas : en la kulto estas 3 noktoj, 3 Nganga-oj,
3 Yombo-j...
La kultoj Buiti-aj ne unuiĝis kaj la ritaroj, same kiel
la interpretado de kelkaj mitoj, varias en ĉiu eklezio pli-malpli "reformita"
de profeto kaj influita de la kristanismo. La Buiti' koncernas
pli ol la duonon de la Fang-oj de Gabonio kaj de Ekvatora
Gvineo, kaj disvastiĝas en Kamerunio inter la popoloj Pahuin-aj,
kiuj estas proksimaj al la Fang-oj. Malgraù tiuj varioj,
ekzistas kelkaj grandaj branĉoj kaj la fundamentoj de la religio restas
stabilaj (oni povas kompari la buiti-on kun la kristanismo kun ĝiaj grandaj
branĉoj katolikaj, ortodoksaj, protestantaj kaj la multaj eklezioj evangeliaj).
A. Marie, en sia libro "la naissance à l'envers"
(la inversa naskiĝo) komplete priskribis la ritarojn de la 3
noktoj de la Ngoze' de la eklezio Assumgha Ening
(unu el la plej gravaj)
"En la Buiti-o la renkontiĝo kun la spiritoj kaj la
sukceso de la ceremonio dependas ĉefe de la perfekteco atingita en la
plenumo de la ritoj koncerne la danco-manieron kaj la akuratecon respektendajn,
ĉar eĉ la malplej granda detalo neglektita sufiĉas por kompromiti ĝian
efikecon. La ritigado de la spaco kaj de la tempo estas puŝita ĝis la
ekstrema pinto." |
cf S. Freud "actes obsédants et exercices religieux",
en "l'avenir d'une illusion." PUF , 1971, p 81.
kaj ni ne forgesu, ke la Kambo ĉeestas por respektigi la leĝon... |