MEYAYA : la unua trilingva retejo dediĉita al la iboga'
[AKCEPTEJO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOJ

antaùa artikolo || rimarkoj pri la sbribmaniero || leksikono Buiti-a || sekva artikolo
La planto :
Botaniko

meyaya@iboga.org
racine Iboga

La Tabernanthe Iboga.

La Tabernanthe Iboga estas malgranda arbeto, kiu kreskas en la ekvatora arbaro,
precipe en Gabonio, en Ekvatora Gvineo, en la du Kongolandoj kaj en Kamerunio.

En Gabonio la radiko estas uzata de la Buiti-o Mitsogho-a por la rita transiro de la infaneco al la plenkreskeco.

La Fang-oj prunte prenis la planton kaj parton de la ritaro por krei sinkretisman religion, la Buiti-o Fang-a, en kiu la radiko estas manĝata dum la religia inicado. La Buiti-o Fang-a koncernas la popolojn Pahuin-ajn de Gabonio, de Ekvatora Gvineo kaj de Kamerunio.

La iboga' estas ankaù uzata en Kongolando (eks-Zairio) por kuraci la psikajn perturbojn, en la ritaro "Zebola".

La ibogaino.

La ibogainon, kiu estas indola alkaloido entenata de la radikoj kaj de la ŝelo, oni distingis kiel ĉesigilon de la psika kaj fizika dependenco je la kokaino, je la heroino kaj aliaj opiaĵoj, kaj ankaù je la substituaj medikamentoj (metadono aù buprenorfino) Ĝia efiko fakte koncernas kun pli-malpli da efikeco ĉiujn dependecojn : tabakan, medikamentan, aù alkoholan...

La unua eksperimentinto de tiu efiko estas Howard Lotsof, kiu baraktadas jam de 30 jaroj por medicine utiligi ĝin oficiale kontraù la toksomanioj. La ibogaino estas ankaù uzata en psikologio kaj en psikiatrio, ĉar ĝi ebligas regresojn ĝis la plej frua infanaĝo.

La planto
- Botaniko -


[SEKVO] [AKCEPTEJO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOJ